Projekto pri protekto de arbaroj en Cxinio

de HAN LIN

BRIDI arbohakadon kaj protekti arbarojn estas atentata de la popolo. Post la granda inundo en 1998, lokaj registaroj decidis ellabori severajn rimedojn por protekti arbarojn. Sichuan-provinco tuj proklamis malpermesi hakadon. Poste oni lancxis projekton pri protekto de cxefaj arbaroj en Cxinio.

Estas kategorioj de primitiva, regenera, difektita kaj aliaj arbaroj. Nun en Cxinio trovigxas arbaroj kun areo de 87.26 milionoj da hektaroj, kiuj kovras 65.3% de la totala areo de la cxinaj arbaroj, inter kiuj la regenera kovras grandan areon kaj la primitiva nur 2%. La projekto koncernas kontinuajn arbarojn, kiuj okupas areon de 29 milionoj da hektaroj.

La projekto malpermesas arbohakadon en 1998-2000 kaj reprosperigas arbarkulturadon en 2001-2010.

Antauxe la ekonomia valoro altiris homojn al troa arbohakado. Arbohakado kaj ligna prilaboro farigxis cxefa brancxo de la cxina arbarkulturo. En la 50-aj jaroj lignoprodukto konsistigis 6-7% de la totala nacia produktovaloro, sed nun nur 1%. Troa arbohakado kauxzos neimageblan malfelicxon.

Fakte la ekologia kaj socia valoroj de arbaro estas pli altaj ol tiuj de ekonomio. Ekzemple arbaro povas reteni akvon kaj grundon, defendi kontraux sablovento kaj purigi aeron. En la arbarkultura ekonomio, krom lignolivero oni povas fari ankaux lignan prilaboron, drogherban kolektadon, kemian produktajxon kaj arbaran turismon.

La projekto celas sxangxi la tradicion de cxinoj pri arbarkulturo. Oni devas unue emfazi gxian ekologian valoron, poste gxiajn ekonomian kaj socian valorojn. Eble arbohakistoj perdis sian laboron, tamen ili povas vivteni sin per kemiajxa produktado, naturmangxajxa produktado kaj arbara turismo. En Cxinio oni nun konstruis 574 arbarajn rezervejojn kaj pli ol 3?000 arbarajn parkojn. Laux statistiko de arbarkultura departemento, oni liveras al la socio pli ol 1?100 arbarajn produktojn.

La entreprenoj, kiuj dependas de arbaro, devas cxefe prizorgi la arbaron. Laboristoj de la entreprenoj farigxos gardistoj de arbaro. Aliaj laboristoj hakos arbojn cxefe en forsto aux prilaboros lignon. Laux statistiko, nun en Cxinio ekzistas pli ol 33 milionoj da hektaroj da forstoj, kiuj povas liverigxi al la socio.

En aliaj lokoj la arbarkultura departemento dividas arbarojn en cxefe protektatan ekologian arbaron, ordinaran ekologian arbaron kaj forston por komerco (po 30-40%).

 

Sxangxigxoj en 50 jaroj (II)

de ZHENG ZHENJIE

EN la 50-60-aj jaroj pro manko de vivnecesajxoj, oni devis uzi kuponojn por acxeti grenon, oleon, sxtofon, sukeron kaj aliajn. Iu fama cxina anoncistino de televida stacio memoras, ke siatempe sxi respondecis pri distribuo de la sxtofokuponoj de la familio. Por novjaraj vestoj de la familio sxi faris detalan kalkulon kaj arangxon. Sxi ofte acxetis sxtofon je rabato, cxar por tia sxtofo oni postulis malmulte da kuponoj. Foje sxi volis acxeti novan veston por sia frateto, sed tiom da kuponoj en la mano ne estis suficxaj. Tio profunde impresis sxin.

Tia vivo pli kaj pli malproksimigxas de la nunaj cxinoj. La diversaj kuponoj farigxas kolektajxo. Oni povas en magazeno libere acxeti cxian varon sen kupono. La sxangxigxon en 50 jaroj klare vidis la popolo. Anstataux biciklo, stebmasxino, radioaparato kaj brakhorlogxo, oni nun atentas televidilon, fridujon, telefonon, klimatizilon kaj ecx auxton. La nutroricxaj mangxajxoj kaj belaj vestoj pli placxas al la popolo. Kompreneble en Cxinio ankoraux estas 42 milionoj da homoj, kiuj vivas malfacile. Jen ciferoj pri la sxangxigxo.

 

1978

1998

Malricxuloj (miliono) 250 42
Averagxa enspezo de kamparano (juano) 133.6 2150
Averagxa enspezo de urbano (juano) 316 5454
Pokapa logx-areo de kamparano (m2) 8.1 22.5
Pokapa logx-areo de urbano (m2) 3.5 8.8
Mono de la popolo deponita en banko (miliardo da juanoj) 21.06 6000
Televidiloj de po 100 kamparaj familioj   93
Kolortelevidiloj de po 100 urbaj familioj   100.5

 

KURANTAJ AFEROJ

* La 10-an de majo en la satelit-lancxa centro en Taiyuan cxinoj sukcese lancxis raketon "Changzheng 4B", kiu portis meteo-observan kaj scienc-eksperimentan satelitojn en orbiton 870 km super la terglobo kaj sinkrona kun la suno.

Laux specialisto, la sukcesa lancxo de la 2 satelitoj akcelas cxinan meteo-observan modernigxon kaj levas la kapablon prognozi katastrofan veteron.

* Produktigxis la komputila sistemo "Esploro 108". Kvankam miniatura, gxi havas funkcion similan al tiu de granda komputilo. Gxia operacio atingas 16 miliardojn da fojoj sekunde. Gxi montras, ke cxinoj ne nur kapablas mem fari avangardan komputilon, sed ankaux altigas la kapablon de konkurenco kun aliaj landoj pri nacidefendo kaj intelekta proprieto pri altteknikaj produktajxoj.

* Gxis la 30-a de aprilo 1999, la nombro de entreprenoj investitaj de fremdlandaj komercistoj, sankciitaj de Cxinio, atingis 329?637. Ili preparis 583.94 miliardojn da usonaj dolaroj, sed fakte ili uzis 277.69 miliardojn.

* Neniu scias, kial Weigan-rivero de Xinjiang perdas 200 milionojn da kubmetroj da akvo cxiujare. Post esplorado specialistoj trovis grandegan subteran akvokonservejon kun 200 milionojn da kubmetroj da akvo. Oni povas elpreni 120 milionojn da kubmetroj da akvo cxiujare. La akvo, malprofunde konservata, povas akvumi 20 000 hektarojn da kampoj. Gxia utiligo ne kauxzos mallevigxon de akvonivelo kaj sxangxigxon de geomedio.

* Cxinaj petrolgeologiaj specialistoj trovis krudan naftotavolon en Qaidam-baseno de Qinghai-provinco. Gxi dikas 1?727 metrojn kaj areas 23 000 kvadratajn kilometrojn. La rezervokvantoj de nafto kaj naturgaso estas 1.7 miliardoj da tunoj kaj 300 miliardoj da kubmetroj respektive.

* Nun en Cxinio jam fondigxis 926 naturparkoj, kiuj kovras 7.64% de la totala areo de la lando. La meza procento de la mondo estas 7%.