En mara mondo

Omagxe al la 22-a Konferenco de la Universala Posxta Unio kaj la Monda Posxtmarka Ekspozicio '99 en Pekino, la cxina posxta administracio emisiis en la 12-a de decembro l998 posxtmarkan blokon el 9 pecoj kun la titolo "Marfunda Mondo ? Vidindaj Fisxoj de Atolo". Sur la meza peco (prezo neindikita) estas Xisha-insularo en la Suda Cxina Maro, kun roza koralo en marakvo kiel la fono.

Cxiu el la aliaj 8 pecoj en la posxtmarka bloko kostas 2 juanojn. La posxtmarkoj prezentas tre valorajn vidindajn fisxojn en la Suda Cxina Maro.