Pli kaj malpli...

de AN KANG

MI pensas, ke cxiuj havas sian propran metodon por san-protektado. Sube mi konigos la mian, t.e. malpli da avidoj kaj pli da kontentoj, malpli da paroloj kaj pli da pripensoj, malpli da ripozoj kaj pli da laboroj, malpli da mangxoj por cxiu fojo.

Koncerne la t.n. malpli da avidoj kaj pli da kontentoj, cxi tie la avidoj temas pri privataj interesoj kaj volupto. Oni diras, ke kiuj multe avidas je privataj interesoj, ofte cxagrenigxas pro siaj personaj gajnoj kaj perdoj, jxaluzas alies sukcesojn kaj cerbumas jen pri tio jen pri alio, tiuj konstante malgxojas kaj ecx malsanas fizike kaj anime. Oni ne devas esti voluptama. La modera seksumo estas tauxga, sed ne faru tion tro. Ni ne aprobas seksan abstinadon, cxar tio povas kauxzi mensan cxagrenon kaj ecx malsanon.

Nun pri la t.n. malpli da paroloj kaj pli da pripensoj. Tro multe da paroloj malutilas al cirkulo de la vitala energio kaj damagxas la spiriton. Tro da paroloj en ekscitigxo kondukas al koleremo, kio malutilas ne nur al la spirito sed ankaux al la sano. Oni devas multe pensi, kio ne kondukas al atrofio de cerbaj cxeloj kaj protektas la maljunulojn kontraux demencigxo. Estas bone, se oni pli multe pensas, legas, skribas, ludas sxakon ktp. por teni sanon de la cerbo.

Nun pri la t.n. pli da laboroj kaj malpli da ripozoj. Ni opinias, ke la vivo dependas de movoj. Koncerne tion, la cxinoj ofte diras: "Akvo kura, akvo pura." La cxinoj opinias, ke tro longa kusxado malutilas al cirkulo de la vitala energio kaj tro longa sidado malutilas al muskoloj. Sen konvena movo la vitala energio kaj sango cirkulas ne facile kaj se tio dauxras tro longe, do okazas diversaj malsanoj, tial la konvena cerba kaj fizika movado utilas al mallacigxo kaj longa vivo. La sportoj estas precipe gravaj por la mezagxaj kaj maljunaj homoj, kiuj sxatas kvieton sed ne movadon, kio povas konduki al troa dikeco, kardiovaskulaj malsanoj, diabeto kaj osta malkompakteco. Estas tre grave, ke oni faras sportojn modere kaj ofte, sed ne de tempo al tempo nek draste. Oni devas preni la fizikajn sportojn kiel nepran lecionon dum la tuta vivo. En la maljuneco oni devas fari ilin konvene por malrapidigi metabolon kaj teni la vivon juna dum longa tempo.

Nu, pri la t.n. malpli da mangxoj por cxiu fojo. Gxenerale dirite, tro da mangxoj malutilas al lieno kaj stomako. Tro da mangxoj sxargxas ankaux la koron de maljunuloj kaj ecx kauxzas kardioprostracion. Tro da mangxoj facile kondukas al korpulenteco, kiu estas grava malamiko de la homa sano. Gxi povas kauxzi kormalsanon, hipertension, diabeton k.a., tial por longe vivi oni nepre devas deteni sin de supernutrado. Nun oni scias, ke neniu natura mangxajxo donas cxiujn nutrajn elementojn al la homoj, tial racia dieto devas konsisti el plurspecaj mangxajxoj. Por diri konkrete, oni devas preni pli da bestajxoj por levi la kvanton kaj kvaliton de proteinoj, tamen ne tro! Prenu pli da kokajxo kaj anasajxo, akvoproduktajxo kaj lakto, sed evitu adipozon. Prenu pli da sojfabaj mangxajxoj kaj prenu kovenan kvanton da greno kaj multspecajn mangxajxojn por teni ekvilibron de la konsisto de la asimilitaj nutroj. Cxiutage prenu cx. 500 gramojn da legomoj inkl. de fungoj, kiuj estas ne nur ricxaj je proteinoj, sed ankaux havas konvenan kvanton da aminoacidoj kaj multe da mikroelementoj utilaj al organisma imuneco.

La supre diritaj metodoj estas cititaj el mia propra praktikado. Por pli efika sanprotektado oni devas resumi siajn proprajn spertojn por trovi metodon plej tauxgan kaj efikan.