La cxina lingvo kaj la cxina kulturo (II)

de ZHANG QICHENG

KREI IDEOGRAMOJN KAJ PENSI FIGURE

Fakuloj asertas, ke cxinoj kutime pensas konkrete kaj figure. Je la komenco ili kreis la cxinajn ideogramojn gxuste laux la figuroj de la objektoj. Poste ili faris la vortojn laux figura pensmaniero. Ekz., kiam la cxinoj parolas pri la blanka koloro, ili sxatas aldoni la vorton "negxo" antaux gxi por esprimi, ke io havas la blankan koloron kiel la negxo; ili aldonas la vorton "glacio" antaux "frosta" por esprimi, ke io estas glacie frosta. Ne nur al adjektivoj, sed ankaux al substantivoj oni emas aldoni vorton por pli figure esprimi ilian sencon. Ekz., oni aldonas la vorton "argxento" antaux la vorto "haro" por esprimi, ke la haro blankigxas. Kaj kiam oni metas la vorton "cxerizo" antaux la vorton "busxo", tio indikas, ke la busxo de virino estas malgranda kaj cxarma kiel rugxa cxerizo. Trovigxas ankaux tiaj esprimoj: "mangxajx-barelo" por moki tiujn, kiuj scias nur mangxi, sed kapablas fari nenion; "tigro kun ridanta mieno" aludas al homoj, kiuj aspektas mildaj kaj afablaj, sed fakte estas sovagxaj kaj kruelaj kiel tigro.

Oni ankaux figure nomas la bestojn importitajn el eksterlando, ekz., gxirafo estas nomata "longkola cervo", cxar gxi havas longan kolon kaj gxia korpo aspektas kiel cervo; kaj zebro nomigxas "stria cxevalo", cxar gxi similas al cxevalo kun brunaj strioj sur sia korpo.

En la cxina lingvo multaj proverboj kaj idiotismoj estas figure esprimataj, ekz., "elpreni la lunon el akvo", tio signifas senrezultan klopodon; "aldoni piedojn al la pentrita serpento", tio enhavas la sencon "superflua"; "la formiko sur la varmega kaldrono", per tio oni esprimas, ke iu falas en embarason kaj ege senpaciencigxas. Estas idiotismoj faritaj el paroj da antonimoj, ekz., "eliri el vivo, eniri en morton" signifas, ke oni riskas sian vivon pro engagxigxo en dangxeran aferon; "sxati ripozon, malsxati laboron" signifas maldiligentecon; "jesi busxe, nei kore" estas esprimo de malhonesteco.

Tiaj esprimoj de kvarvortaj frazetoj estas tre koncizaj, klaraj, figuraj kaj impresivaj. Ili estas ritmaj, belsonaj kaj facile memoreblaj. Tiu lingva fenomeno versxajne estas specifa en la cxina lingvo, cxar nur en la kadro de ties speciala strukturo, tio farigxas ebla.

DIVERSAJ NOMOJ KAJ SANGA RILATO

Tradicie, la cxinoj alte taksas la sangan rilaton inter parencoj kaj la familian hierarkion. Tio klare speguligxas en la diversaj nomoj inter familianoj kaj parencoj. La nomo "onklo" estas dividita en kvin kategoriojn per malsamaj nomoj, nome: A. la pliagxaj fratoj de patro; B. la malpliagxaj fratoj de patro; C. la edzoj de pliagxaj kaj malpliagxaj fratinoj de patro; Cx. la pliagxaj kaj malpliagxaj fratoj de patrino; D. la edzoj de la pliagxaj kaj malpliagxaj fratinoj de patrino. Kaj la nomo "onklino" estas sammaniere dividita. Estas rimarkinde, ke la kategorioj C, Cx kaj D malsamas kiel la kategorioj A kaj B. En tiuj tri kategorioj oni ne distingas la pliagxajn kaj la malpliagxajn. Ekz., la pliagxaj kaj malpliagxaj fratoj de patrino estas same nomataj "onkloj", sed tiuj de patro nomataj distinge. La kialo estas, ke la antauxaj estas parencoj kun alia familia nomo kaj ne necesas distingi. Dume la pliagxaj kaj malpliagxaj fratoj de patro havas la saman familian sangan rilaton kiel la patro kaj iliaj pozicioj en la familio estas malsamaj1 kaj tial malsame nomataj. La nomoj "nepo" kaj "nepino" estas alie nomataj, se ili estas gefiloj de fratino; kaj la gefiloj de filino estas nomata nevo kaj nevino, sed kun adjektivoj "eksteraj", cxar ili apartenas al alia familio. Same, la gepatroj de patrino estas nomataj "eksteraj" geavoj.

En la pasinteco cxinoj kutime strikte obeis la sistemon de familia hierarkio. Sekve estis tia fenomeno: iu mezagxulo devis nomi iun knabon "onklo" pro tio, ke tiu knabo estas juna frato de lia patro. Tio sxajnas iom stranga, sed estas natura por cxinoj.

La supre menciitaj familiaj kaj parencaj nomoj sxajnas nenecesaj por okcidentanoj, sed por cxinoj ili estas nepre necesaj kaj utilaj por eviti miskomprenon.

Nuntempe, tiu sistmo de patriarka hierarkio ne plu estas strikte observata, tamen la diversaj parencaj nomoj ankoraux validas, cxar ili jam ekzistis kelkmil jarojn kaj farigxis sociaj kutimoj por cxinoj. Tamen ili eble iom sxangxigxos estonte, cxar la infano de gesolinfana paro ne havos onklon, onklinon ks., kaj tiam malmultigxos diversaj parencaj nomoj.

LA CxINA LINGVO KAJ LITERATURO

Oni ofte diras, ke Cxinio estas lando de poezio. Tio ja ne troigas, cxar jam en la epoko antaux 3?000 jaroj la unua kolekto de 300 poemoj estis kompilita. Poste en Tang-dinastio (618-907), poezio vaste prosperis kaj aperis multaj eminentaj poetoj. Laux esploro, en tiu dinastio trovigxis proksimume 2?300 poetoj, kiuj verkis kelkdekmil poemojn kaj ecx nun ankoraux legeblas pli ol 52?000 poemoj, el kiuj pli ol 900 estis el la plumo de Li Bai, "feo de poezio", kaj pli ol 1?400 verkitaj de Du Fu, "sanktulo de poezio". En Song-dinastio (960-1279) aperis pli ol 1?400 verkistoj, kiuj skribis pli ol 20?000 alispecajn poeziajxojn nomatajn ci2. Sendube, la abundaj poeziajxoj farigxis tre valoraj kulturaj heredajxoj por la cxina popolo. Ke la antikvaj cxinaj literaturistoj faris tiom da verkoj, tio estas vere mirinda afero, kaj tiurilate oni ne povas ne atribui la meriton al la cxina lingvo, kiu ne nur havas ricxan vorto-provizon kun granda esprimpovo, sed ankaux tre elastan strukturon, kiu ebligas al la poetoj tre libere verki sen la kateno de gramatikaj reguloj. Ekz., ili ofte uzis adjektivon kiel verbon, precipe en poeziajxoj. Iu fama poeto de Song-dinastio verkis jenan verson: "Printempa vento denove verda (verdigas) la sudan bordon de la rivero". Cxu tiu adjektivo "verda" ne donis tre fortan impreson al la legantoj pri la bela printempa pejzagxo? La verso prezentis bildon. Kaj gxuste al kreado de bildo en poezio strebis la antikvaj cxinaj poetoj.

Krome, ili ne rekte priskribis sian senton, sed implicis gxin en la priskribita pejzagxo. Ekz., du poetoj de Tang-dinastio priskribis la vesperan pejzagxon po per du versoj. Unu el ili verkis: "La subiranta suno bele brilas, tamen la vespero proksimigxas"; kaj la alia skribis: "Ne diru, ke la suno subiras, gxia brilo ankoraux en la cxielo plenplenas". La antauxa implice esprimis sian cxagrenon pro maljunigxo, kaj la lasta aludis, ke li ankoraux optimisme energias malgraux maljunigxo.

Cxiu cxina ideogramo havas nur unu silabon. Tio rezultigas multnombrajn homonimojn. Tio certe estas malavantagxo de la cxina lingvo, sed aliflanke avantagxo por la poetoj, cxar dank' al tio ili povas elekti konvenajn ideogramojn por ricxigi la ritmojn kaj belsonigi siajn verkojn.

Kompreneble, en la literatura kampo cxinoj kreis ne nur poeziajxojn, sed ankaux dramojn, romanojn, novelojn, eseojn k.c. Tiuj belartaj verkajxoj treege abundas. Ili estas allogaj legajxoj por la cxina popolo de cxiuj generacioj. Ili ankaux farigxas neelcxerpeblaj materialoj por filmoj kaj televidaj dramoj.

Krom la belartajxoj, mi volas mencii ankaux historiajn kaj geografiajn verkojn. En Cxinio estas tre bona tradicio verki historiajn verkojn pri la gravaj eventoj kaj fame konataj personoj de cxiu dinastio. Nun jam estas 24 historiaj verkoj pri la pasintaj dinastioj, en 3?240 volumoj. Alia bona tradicio estas verki librojn pri geografiaj situoj, historiaj okazajxoj, ekonomiaj kaj kulturaj atingoj de diversaj lokoj. Tiaj libroj trovigxas preskaux en cxiu gubernio. Kaj en Cxinio estas pli ol 2?000 gubernioj, sekve la kvanto de tiaj verkoj estas tre okulfrapa.

Krome, estas menciindaj ankaux verkoj pri cxina medicino, pri strategio kaj taktikoj, ekz., la fama verko de Sunzi (cx. 500 a.K.) kaj budaismaj sutroj cxinigitaj el sanskrito ktp.

Oni kutime priskribas la abundajn cxinajn klasikajxojn kiel vastan maron. Kaj kiel ujo de tiu granda maro estas la malgrandaj kvadrataj cxinaj ideogramoj. Sendube, la cxinaj intelektuloj tre fieras pri tio, kaj iuj el ili ecx diras, ke la cxinaj ideogramoj disvastigxos internacie kaj multe kontribuos al la monda kulturo en la estonta jarcento. Tio eble troigas. Tamen estas fakto, ke nuntempe pli kaj pli multaj fremdlandanoj kun granda intereso lernas la cxinan lingvon kaj gxiajn ideogramojn por gxui la altvaloran cxinan kulturon.

กก

1. Gxenerale, la plej agxa filo havas pli da prestigxo kaj rajtoj en la familio.

2. Alia speco de cxina poeziajxo, verkita laux certa melodio en fiksita strukturo.