"Cxar mi bone konas ilin"

de XIANG HONG

MI interkonatigxis kun Zhou Xiuqing pro tio, ke sxi desegnis la plej grandan cxinan posxtmarko-serion el 56 pecoj. La posxtmarko-serio estos emisiita la 1-an de oktobro 1999, omagxe al la 50-a datreveno de la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko. Gxi, titolita "Unuigxo de cxinaj nacioj", prezentas la 56 cxinajn naciojn. Antaux 2 jaroj la Cxina Posxtmarka Kompanio petis desegnoprojektojn de la posxtmarko-serio, kaj tiu de Zhou Xiuqing estis elektita. Mi decidis intervjui sxin. Survoje al la hejmo de emerita profesorino Zhou mi konjektis, ke sxi rakontos al mi interesan rakonton pri la posxtmarkoj, tamen sxiaj vortoj estis tute ekster mia atendo.

"MI NE SENTIS MALFACILON"

Apenaux mi sidigxis kaj ecx ne havis tempon por cxirkauxrigardi la cxambron, mi jam elversxis miajn vortojn: "Laux mi estas malfacile fari tiel multajn desegnojn kaj harmonie kombini ilin en unu posxtmarko-serio."

"Malfacile?" s-ino Zhou iom pensis kaj skuis la kapon kun longaj orelringoj dancantaj super sxiaj sxultroj. "Ne, mi ne sentis malfacilon."

Kvazaux konsolante min, sxi aldonis: "Tamen al la gxenerala desegnado mi ja dedicxis multe da tempo kaj energio."

S-ino Zhou dauxrigis, ke en adjudiko de la desegno-projekto nur bildoj pri tibetano, mjauxo, jio kaj ujguro estis postulataj. Sxin inspiris la popoldiro, ke "cxinoj estas posteuloj de drako", kaj en la dekstra kaj maldekstra margxenoj de paperfolio kun la posxtmarko-serio sxi pentris du drakojn simbolantajn respektive la Flavan Riveron kaj Yangzi-riveron. La du drakoj rigardas unu la alian kaj en la malsupra margxeno iliaj vostoj kunigxas. Iliaj korpoj kun dent-forma dorso kadras la paperfolion de posxtmarko-serio. La dentoj ne nur montras la trajton de posxtmarko, sed ankaux aludas la Grandan Muron. Cxar la desegnajxo estis jam sendita al la Posxtmarko-kompanio, mi ne povis propraokule vidis gxin, tamen s-ino Zhou gaje klarigis al mi kun gestoj, kaj en sxia mieno mi legis, ke sxi kontentas pri la desegno.

"Mi faris du desegno-projektojn, unu bildigas dancojn de la 56 nacioj de Cxinio kaj la alia ilian cxiutagan vivon. Fine la unua estis akceptita pro la festa etoso."

"Cxu la konkurenco estas akra?" demandis mi.

"Kion diri? Eble jes," sxajne s-ino Zhou nenion atentis krom la desegno. Tamen sxiaj vortoj sentigis al mi la gravecon de la konkurenco. La posxtmarko-kompanio donis grandan atenton al emisio de la posxtmarko-serio. La peto pri projektoj komencigxis en 1997, kaj la partoprenantoj estis cxefe profesiaj posxtmarko-desegnistoj kaj pentristoj de famaj belartaj universitatoj el la tuta lando.

"Multaj artistoj el la konkurantoj tre kapablas prezenti nacimalplimultojn en siaj verkoj, kiel do vi venkis ilin?" demandis mi.

"Ja estas multaj pentristoj lertaj en farado de pentrajxoj pri nacimalplimultoj. Gxenerale pentristo bone konas nur kelkajn nacimalplimultojn, sed estas ne facile por multaj samtempe prezenti en unu verkajxo la 56 naciojn."

Kio do estas la avantagxo de s-ino Zhou?

"CxAR MI BONE KONAS ILIN"

"Eble mia okupo helpas min. Dum la pasintaj 30 jaroj mi instruis belarton pri nacimalplimultoj en la Centra Nacimalplimulta Universitato de Cxinio, kaj por koni cxiun nacian kulturon mi vizitis preskaux cxiujn nacimalplimultajn regionojn, mi tre bone konas ilin!"

Menciante la cxinajn nacimalplimultojn, s-ino Zhou torente parolis pri iliaj kostumo, hararangxo, danco kaj totemo. Sxi diris, ke sxi harmonie kunvivis kun nacimalplimultanoj en iliaj vilagxoj kaj ili varme akceptis sxin. Sxajnas al mi, ke sxi estas folkloristino.

"Kial vi sxatas folkloron?" mi scivolis.

"En la komenco mi kontaktis gxin pro profesia laboro, kaj poste mi rimarkis, ke nacimalplimultaj kulturoj estas tre ricxaj. La nacimalplimultanoj estas bonkoraj, sagxaj kaj interesaj. Mi estimas ilin kaj amas ilian kulturon."

S-ino Zhou mallauxdis, ke iuj faris pentrajxojn pri la vivo de nacimalplimultanoj pro scivolemo. Sxi diris: "Se vi bone konas ilin, viaj verkoj bildigas ilin ne nur en formo."

Kiam mi sciigxis, ke s-ino Zhou desegnis ankaux 56 unuatagajn kovertojn (serio) pri la folkloro de la 56 nacioj, mi demandis:

"Cxu la sama temo ne kondukas al monotoneco de viaj desegnoj?"

S-ino Zhou ridetis: "Neeble!" Por pravigi siajn vortojn sxi gvidis min al sia laborcxambro, kiu komunikigxas kun la balkono. Sunradioj trairis la fenestron kaj prilumis la grandan skribtablon, kaj la librosxrankoj starantaj cxe muroj estis plenaj de libroj.

"La librosxrankoj estis projektitaj de mi mem." Laux fingromontro de Zhou mi rimarkis, ke en la malsupra parto kaj cxe ambaux flankoj de la sxrankoj estas pli ol 10 tirkestoj plenaj de fotoj, kartoj kaj aliaj materialoj.

"Tion mi kolektis dum pli ol 30 jaroj. Nia lando estas tiel granda, ke sama nacio en malsamaj regionoj havas malsamajn vivmanierojn. Kostumo de sxeoj en Anhui-provinco diferencas de tiu en Fujian-provinco, kaj mjauxoj en Guizhou-provinco havas kelkdek specojn de kapornamoj."

"Ho, tiel multaj materialoj suficxas por via verkado en pluraj jaroj!"

"Jes, antauxe mi donis grandan atenton al instruado, kaj mia verkado sxajnas al mi nur jxus komencita," ridetis la 61-jara Zhou.