REKONSCIIGxU "VEGETALULOJ"

Prof. Li Zizhong, direktoro de instituto de cerbaj malsanoj en Guangdong-provinco, faris esploradon pli ol 30 jarojn kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. La de li farita medikamento povas konduki la materion, kiu povas dauxrigi la fiziologian funkcion de la nervoj, en neuxronojn tra la cerbeta bariero kaj aktivigi la dormantajn cxelojn de la cerbaj nervoj.

Prof. Li opinias, ke antauxe la medikamentoj kontraux cerbaj malsanoj plejparte ne povis eniri en la cerbon tra la cerbeta bariero kaj sekve ne estas efikaj por kuraci la malsanojn. Cxiutage velkas 50 mil cerbaj cxeloj. Sanaj homoj povas rehavigi al si cxelojn pere de regenerado por teni ilin en la normala kvanto, sed pro cerba vundigxo malpliigxas la regenera kvanto, kiu estas malpli multa ol tiu de la velkantaj. Tio do kauxzas malsanojn rilatajn al cerba degenero, kiaj demenco, paralizo, mens-debileco kaj cerba paralizo.

Prof. Li diris, ke la centra nerva sistemo de la homa cerbo estas kapabla reproduktigxi kaj la nervaj cxeloj ne komplete mortas tuj post la difektigxo. Se oni nutras la cxelojn difektitajn kaj dormantajn per suficxe da oksigeno kaj sango, ili povas rekonsciigxi. La de prof. Li inventita medikamento estas efika cxi-flanke.

La terapio de prof. Li restarigis plurajn denaskajn cerbajn paralizulojn, ebligis al mens-debilaj infanoj viziti lernejon kaj redonis al senilaj demenculoj la kapablon mem arangxi sian cxiutagan vivon, tiel ke multaj "vegetaluloj" rekonsciigxis el la longatempa komato.

Post analizo de la nova medikamento farmakologoj venis al la konkludo, ke la medikamento estas efika por protekti la nervajn cxelojn kontraux manko de oksigeno kaj sango je 93% kaj regeneri la cxelojn de la centra nerva sistemo je 63.9%.

กก

VIVO EN TEMPLO

En Tibeto la 7-jaraj knaboj ekvizitas lernejon, kio neniom diferencas de aliaj lokoj de Cxinio, tamen estas ankaux iuj knaboj, kiuj ne vizitas lenejon, sed lamaigxas en proksimaj temploj. Cxi-flanke la temploj ne akceptas filojn de oristoj, argxentistoj, forgxistoj, bucxistoj kaj sepultistoj. Ricevinte aprobon de abato, la knaboj povas entempligxi kaj devas havi du mastrojn ? unu respondecas pri ilia cxiutaga vivo kaj gvidas ilian konduton kaj la alia zorgas pri ilia lernado de kulturaj scioj kaj sutroj. La mastroj plejparte estas iliaj parencoj, kiaj iliaj onkloj kaj fratoj. La knaboj devas prezenti al la mastroj blankan silkan rubandon, krucxon da butera teo kaj kelke da donacoj. Unu el la mastroj tondas al ili harojn, sed restigante al ili tufon da haroj en la verto kaj kondukas ilin al la abato, kiu faras al ili mallongan demandon, kaj kiam li certigxas pri ilia firma volo lamaigxi, li pregxas por ili kaj fortondas al ili la lastajn harojn kaj donas al ili lamaan nomon, kiu farigxas ilia dumviva nomo en la templo.

La entempligxintaj junaj lamaoj devas servi al siaj mastroj 3 jarojn. Dum la 3 jaroj ili devas ellerni cxiujn regulojn kaj kutimojn de la vivo en la templo kaj bone observi ilin. Krom servi al la mastroj, ili devas ankaux fari laborojn en la templo, ellerni fonetikon, reciti sutrojn kaj pregxi en la tibeta lingvo.

Pro malsameco de agxoj, travivajxoj kaj servospertoj ili faras malsamajn laborojn en la templo. Iuj el ili studas sutrojn, aliaj recitas sutrojn speciale por beno kaj liberigo de animoj el purgatorio, triaj prezidas nupton kaj funebran ceremonion, kvaraj kuracas malsanulojn, faras auxguradon, pentradon kaj budhajn statuojn, mimeografi sutrojn kaj ludi religian muzikon kaj kvinaj lernas luktarton por gardi la templon kaj cxefajn lamaojn.

La lamaoj promociigxas lauxrange kaj fine post publika argumentado akiras la rangon gesi, la plej altan rangon de Gelu-sekto en la tibeta budhismo. Oni nomas gesi budhisma doktoreco.

La cxiutaga vivo en la lamaisma templo komencigxas en la horo, kiam oni klare vidas siajn manplatajn liniojn eksterdome. Tiam la dejxoranta lamao suriras la tegmenton de la plej alta domo de la templo, faras manklakadon tri-foje kaj ripetfoje per sia basa vocxo krias: "Avalokitesvaro benas nin!" Tiam cxiuj lamaoj de la templo ellitigxas kun kriado kaj eniras en la grandan sutran halon por fari matenan pregxon. Gxenerale en la templo estas pluraj sutraj haloj, kaj la plej granda povas enteni cent homojn. Dum sutrorecitado speciala lamao proponas al la recitantoj buteran teon. Tiam oni trinkante buteran teon recitas sutrojn aux auxskultas predikadon.

BAZARO DE ANTIKVAJxOJ EN TIANJIN

En Shenyang-strato de la urbo Tianjin bonorde staras pli ol 100 butikoj de antikvajxoj, cxiu kun klasik-stila sxildo sur lintelo, kaj estas cx. 500 standoj kun komercajxoj sub la libera cxielo. Tie vendigxas porcelanajxoj, mebloj el malmola ligno, horlogxoj, skribiloj, sigeliloj, pentrajxoj, kaligrafajxoj, kopioj de steleaj epigrafoj, metiartaj vestoj, kuriozajxoj, jadajxoj, antikvaj moneroj, kuponoj, bambuajxoj, bronzajxoj k.a. La strato impresas kiel en la antikveco.

En cxiu jxauxdo kaj cxiu vendredo la strato estas tre vigla. Tiam komercistoj el diversaj lokoj venas tien. Tie aktivadas ankaux kolektantoj kaj revendantoj de antikvajxoj. Cxar la porcelanajxoj estas malfacilaj por porti, tial vespere oni vendas ilin je tre malalta prezo. Iuj acxetas antikvajxojn tie kaj revendas ilin en Pekino kontraux alta prezo sabate.

Por trovi auxtentikajn antikvajn meblojn, skribilojn kaj metiartajxojn, oni devas havi sciojn distingi la verajn disde la falsaj. S-ro Zhang Zhong, honora prezidanto de la Tianjin-a Asocio de Popolaj Artistoj, ofte ekspertizas antikvajxojn por siaj amikoj. Li estas klara, ke havigi al si antikvajxojn estas malfacile, cxar nun multaj volas acxeti antikvajxojn, sed la auxtentikaj estas pli kaj pli malmultaj, tial oni malfacile trovas rarajn antikvajxojn. S-ro Zhang vizitas la bazaron cxiusemajne. Foje li rimarkis teleron faritan en Song-dinastio. La vendanto postulis nur 30 juanojn (cx. 4 usonaj dolaroj). Li tuj pagis kaj foriris kun kontento.

S-ro Yin estas sperta en ekspertizado de Yixing-aj tekrucxoj pro sxato de teo. Laux lia opinio la teo infuzita en Yixing-a tekrucxo estas aparte aroma. En Tianjin estas multaj delikataj Yixing-aj tekrucxoj konservataj de altranguloj kaj ordinaraj popolanoj. Por s-ro Yin estas plezuro sercxi tiajn krucxojn. Nun la nombro de tiaj krucxoj de li ekspertizitaj jam superas pli ol dek milojn.

EKSPOZICIO DE PAPILIOJ

Maljunulino kun argxentaj haroj ridetas al sia edzo, fotanta proksime. Sxi tenas girlandon el oraj, rugxaj kaj purpuraj floroj en la manoj. Sur la floroj ripozas 3 grizaj papilioj, kiuj frapetas per siaj belaj flugiloj.

Jen sceno en la Monda Hortikultura Foiro en Kunming, Cxinio. En la ekspoziciejo kovrita per reto flugas pli ol 4?000 diverskoloraj papilioj. Tie oni gxojas kune kun la belaj papilioj en la naturo.

En la ekspoziciejo oni rimarkas, ke belaj papilioj bonvenigas la vizitantojn. Tie prosperas floroj, sxauxmas kaskado de sur sxtona monto. Dancas papilioj grandaj kaj malgrandaj, sxvebante en la aero aux haltante sur arbobrancxoj kvazaux petaloj. Estas ankaux multaj papilioj, kiuj neniam vidis tiel multe da turistoj kaj sin krocxas al la reto pro timo.

Inter la floroj estas pletoforma objekto kun kelke da bananaj sxeloj sur si. Kelke da papilioj flugas tien kaj haltas sur ili. Oni alproksimigxas kaj trovas, ke la papilioj estas mangxantaj la bananajn sxelojn.

Cxinio estas ideala loko por esplori papiliojn, cxar tie estas dezertoj, maroj, montoj kaj ebenajxoj, kun diversaj tersurfacoj kaj klimatoj. Nun en Cxinio estas 1?500 specoj de papilioj, kiuj konsistigas dekonon de tiuj de la mondo.