Gxuste cxe gxi kusxas la vilagxo Dashankou. La muroj de la kvadrata urbeto dependa de la Granda Muro Yanbei kaj destinita por garnizonado servas kiel tiuj de la vilagxo, kortoj kaj domoj de vilagxanoj. En la vilagxo vivas pli ol 150 familioj. Antaux pli ol 500 jaroj migrantoj el Shanxi-provinco fikslogxigxis en la loko. En la vilagxo estas 3 grandaj soforoj, kiuj agxas almenaux 300 jarojn.
Kvankam la vilagxo distancas de la urbo Pekino je nur 50 km., tamen la vilagxanoj plejparte vivas vivon de tradicia terkulturo: iri al kamplaboro cxe levigxo de la suno kaj hejmenreveni cxe gxia subiro. Ili opinias, ke ili estas nek ricxaj nek malricxaj, cxar neniu el ili almozpetas kaj neniu inter ili estas granda ricxulo.