Sinjoro Dongguo kaj lupo(Fablo)

de MA ZHONGXI

Iutage sinjoro Dongguo vojagxis rajdante sur azeno kun sako da libroj.

Subite lupo postkuris lin kaj diris kun maltrankvileco: "Sinjoro, savu min! Cxasisto persekutas min, lasu min kasxigxi en via sako. Mi neniam forgesos vian helpon." Post momenta hezito sinjoro Dongguo kompatis gxin kaj konsentis savi gxin. Elpreninte la librojn el la sako, li provis cxiajn rimedojn por ensakigi gxin, sed ne sukcesis, cxar la sako estis ne tiom granda por la lupo. La cxasisto pli kaj pli proksimigxis kaj jam klare auxdigxis trotado de cxevalo.

La lupo maltrankvile diris: "Sinjoro, rapidu, mi petas. Kiam la cxasisto atingos, mi pereos!" Gxi kusxis surtere, kuntirigxis kun la kapo kunigita kun la vosto kaj petis sinjoron Dongguo sxnuri gxin. Laux gxia peto, sinjoro Dongguo sxnuris gxin, ensakigis gxin, kovris gxin per libroj, metis la ligitan sakon sur la azenon kaj dauxrigis sian iradon.

Venis la cxasisto. Ne vidinte la lupon, li demandis sinjoron Dongguo: "Cxu vi vidis lupon? Kien gxi kuris?"

Sinjoro Dongguo respondis: "Ne, mi ne vidis lupon. La vojo estas forko-abunda. Eble gxi fugxis per alia vojo."

La cxasisto foriris kaj la cxevala trotado pli kaj pli malproksimigxis. La lupo diris en la sako: "Sinjoro, mi povas eliri el la sako." Sinjoro Dongguo ellasis gxin el la sako. Etendinte la membrojn kaj lekinte la lipojn, la lupo elmontris sian kruelecon, malfermis sian grandan fauxkon kaj diris al sinjoro Dongguo: "Mi ege malsatas. Se mi ne trovos mangxajxon, mi mortos de malsato. Cxar vi savis min unufoje, savu min ankorauxfoje kaj lasu min mangxi vin!" Dirinte, gxi jxetis sin al sinjoro Dongguo.

Sinjoro Dongguo ege surprizigxis kaj evitis gxin kurante cxirkaux la azeno. Sed kien li kuris, tien gxi persekutis. Sinjoro Dongguo anhelis pro lacego kaj sencxese insultis: "Vi maldankema! Vi maldankema!"

Vesperigxis. Alvenis maljuna kamparano kun hojo sur la sxultro. Sinjoro Dongguo tuj haltigis lin kaj petis lin fari jugxon. Rakontinte tion, kio okazis, li demandis: "Cxu mi devas esti mangxajxo de la lupo?" Sen atendi la respondon de la maljuna kamparano, la lupo sekvis: "Jxus li kunligis miajn krurojn, metis min en la sakon kaj premis multajn librojn sur min. Cxu li volis savi min? Evidente, li intencis sufoki min. Cxu mi ne devas mangxi tian homon?"

Iom pripensinte, la maljuna kamparano diris: "Mi ne kredas. Cxu eblas enigi la lupon en tiom malgrandan sakon? Mi devas vidi, kiel la lupo ensakigxos."

La lupo konsentis. Gxi kusxis surtere kaj kuntirigxis. Sinjoro Dongguo gxin sxnuris kaj ensakigis. La maljuna kamparano tuj ligis la sakon kaj diris al sinjoro Dongguo: "Ne eblas, ke tia sovagxa besto, kiu mangxas homon, sxangxos sian naturon. Estas dangxere, ke vi kondutis humane kontraux la lupo!" Li batis la lupon per la hojo gxis gxi mortis.

Sinjoro Dongguo ekkomprenis kaj diris al la maljuna kamparano: "Koran dankon pro via helpo. Mi cxiam memoros tiun lecionon."