Vizito al Makao (II )

de ZHANG MEIZHI

LA MAKAANOJ REGOS SIAN REGIONON

Kvankam mi volis dauxrigi mian promenadon cxe la maro por gxui pli da vidindajxoj de Makao, tamen mi devis fari pli gravan aferon. En la lastaj tagoj la makaanoj okupigxis pri elektado de la unua estro de la Speciala Administra Regiono de Makao(SARM). Propraokule rigardi la elektadon estis malofta sxanco por mi. Mi rezignis ekskurson kaj rapidis al la Prepara Komitato de SARM.

Efektive la atmosfero de la komitato tute ne similis al tiu cxe la maro. Kvankam okupita, s-ino Tina Ho Teng Iat, gxenerala vicsekretario de la komitato, konigis al mi ilian laboron. Sxi aspektis sagaca, kapabla kaj milda. Sxia parolo estis lakona kaj klara. Sxi estas filino de komerca eminentulo de Makao. Nun sxi devas kaj zorgi pri sia kompanio kaj okupigxi pri laboro de la komitato. Sen rekompenco, sxi estas tamen serioza al la laboro kiel aliaj membroj de la Prepara Komitato, cxar sxi estas fiera, ke sxi povas fari ion por la reveno de Makao.

Post sia reveno al Cxinio, Makao farigxos alia speciala administra regiono kiel Hongkong kaj praktikos la politikon "unu lando, du sistemoj; Makaosubregado de makaanoj". La Prepara Komitato de SARM havas la cxefan taskon garantii sukcesan transiron de Makao kaj praktiki la Bazan Legxon de SARM kaj la Komunan Deklaron de Cxinio kaj Portugalio. S-ino Tina Ho Teng Iat diris: "La Prepara Komitato fondigxis en la 5-a de majo 1998. Poste gxi faris 9 laborojn inkl. preparan laboron por starigi la unuan registaron de SARM, ellaboron de procedo por starigi la unuan legxofaran komitaton, prezenton de opinioj pri gravaj legxaj problemoj kaj pri arangxo de ceremonio de fondo de SARM.

La elektadon de la unua estro de SARM atentis diversaj soci-tavoloj de Makao, cxar antauxe tiu grava posteno estis neniam okupita de makaano. Cxi-foje la makaanoj povis elekti sian cxefon, kio montras, ke la makaanoj vere farigxos mastroj de Makao. S-ino Tina Ho Teng Iat diris, ke en la lastaj 20 tagoj, por aligxi al la Elekta komitato por SARM, sin anonciis makaanoj mem, inter kiuj trovigxis ecx pli-ol-90-jara maljunulo kaj familio de tri generacioj. En 6 tagoj por kandidatigxi venis enskribigxi 9 personoj, inter kiuj 5 havis kvalifikon. Post balotado, Edmund Ho Hou-wah kaj Stanley Au Chong Kit farigxis kandidatoj.

LA UNUA ESTRO ELEKTITA

La 15-an de majo, post reveno en Pekinon mi informigxis, ke Edmund Ho Hau-wah estis elektita. En la 20-a de majo, Zhu Rongji, cxefministro de la Sxtata Konsilantaro, subskribis la mandaton, ke Edmund Ho Hou-wah estu la unua estro de SARM kaj enoficigxu, la 20-an de decembro 1999.

Edmund Ho agxas 44 jarojn. Li iam studis en Kanado kaj akiris rangon de industria kaj komerca administrado kaj titolon de registrita cxefkontisto. Lia patro ekfamis pro fondo de Banko Tai Fung antaux kelkdek jaroj. En 1983 pro kancero li devis revoki sian filon el Hongkong por administri la bankon, kiu falis en malfacilon. Post klopodado de Edmund Ho la banko estis revivigita. Pro tiuflanka kapablo li estis subtenata de makaanoj ekde la komenco de la elektado.

Dum mia vizito al Makao, mi volis intervjui Edmund Ho, sed pro sia okupiteco li rifuzis gxentile. Poste mi donis al lia sekretario pagxon da demandoj. Neatendite mi recevis 4 pagxojn da respondoj de Edmund Ho. Videble, li estas devokonscia.

Poste mi vidis lin en oratora kunveno por elektigxo organizita de iu societo. La kunvenejo estis plenplena de homoj. Oni bombardis lin per demandoj "Kiel vi sxangxos la malfavoran ekonomian situacion de Makao?" "Kiel vi solvos la problemon de publika sekureco?" "Kiel vi traktos la indigxenajn portugalojn en Makao?" Fronte al diversaj demandoj li cxiam tenis sin memfida, sincera kaj senhasta. Ne konante la dialekton de Guangdong, tamen laux aplauxdado mi konsciis, ke li estas alte taksata.

Finfine li estis elektita. Sed pli da malfacilaj taskoj sekvos lin. Li promesis, ke malgraux multaj malfacilajxoj li bone servos al la makaanoj.