Tibetanoj pri la nova kaj malnova Tibetol

de GUO SHI

Cxi-jare estas la 40-a datreveno de abolicio de servuteco kaj praktiko de la Demokratia Reformado en Tibeto, kaj okaze de tio mi vizitis kelkajn tibetanojn por auxskulti iliajn opiniojn pri la sxangxigxo de Tibeto en la pasintaj 40 jaroj. Antaux 40 jaroj ili estis aux servutuloj, aux nobeloj, aux monahxoj.

Luosang havas 60 jarojn. Antaux la abolo de servuteco liaj gepatroj servis al du servutmastroj, kaj li pasxtis sxafojn kaj bovojn por la mastro ekde la agxo de 6 jaroj. Tiam la 7 membroj de la familio de Luosang logxis en mizera terkabano de malpli ol 10 kvadrataj metroj. La frato estis forvendita de la mastro pro sxuldo de 5 kilogramoj da sekalo. La fratino, ne elteninte kruelan torturadon, fugxis al Hindio, kaj gxis nun venis nenia informo pri sxi. Poste lia patro estis batmortigita de la mastro. Ankaux Luosang estis torturita de la mastro. Cikatroj nun ankoraux klare videblas sur lia korpo.

Luosang diris al mi, ke la burokratoj, nobeloj kaj superaj monahxoj, kiuj konsistigis malpli ol 5 elcentojn de la totala logxantaro de Tibeto, estis nomataj "la tri grandaj mastroj". Ili posedis preskaux cxiujn kampojn, gresejojn kaj grandan parton de la brutaro. La sklavoj estis lauxvole vendeblaj, transdoneblaj, donaceblaj, hipotekeblaj kaj intersxangxeblaj. La mastroj povis kapricvole detrancxi iliajn orelojn, manojn aux ecx dronigi ilin. Geedzigxo de la sklavoj bezonis konsenton de ilia mastro, kaj iliaj infanoj estis denaskaj sklavoj. Ili logxis en mizeraj terkabanoj, kaj multaj el ili, ne povante elteni la kruelajxojn de la mastroj, fugxis almozpetante. En la tibeta cxefurbo Lhaso nun logxata de pli ol 400?000 logxantoj, tiam estis nur 30?000 homoj, dum pli ol 4?000 el ili estis almozuloj. La meznombra vivdauxro de tibetanoj tiam estis nur 30 jaroj.

En 1959 Tibeto abolis la servutecon dauxrintan pli ol 1?300 jarojn. Same kiel tiu de la liberigitaj servutuloj radikale sxangxigxis la vivo de Luosang. En 1960, la 22-jara Luosang akiris laboron kaj unuafoje ricevis salajron. Li havas 5 infanojn, kaj du el ili estas sxtataj dungitoj, du sin okupas per komercado, kaj la plej juna estas lernanto. Li havas domon kun bela gxardeno. Luosang estas unu el la pli ol 2?000 popolaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta organo de la sxtato.

Luosang bone scias la sxangxojn de Tibeto en la pasintaj dekoj da jaroj. Li diris, ke antaux 50 jaroj, Tibeto ne havis sxoseon, nek auxton, kaj nobeloj cxiam vojagxis transportate de sklavoj. La ir- kaj revena vojagxo de Lhaso al Xining, cxefurbo de Qinghai-provinco, bezonis ses monatojn kaj iam ecx unu jaron. Multaj sklavoj mortis survoje pro lacego de la longa vojagxo. Nun 2?000-kilometra auxtovojo interligas Lhason kaj Xining, kaj la veturado inter la du urboj bezonas nur 2-3 tagojn. Antauxe la sklavoj de Tibeto estis tute fremdaj al medicino, kaj multaj mortis pro malsano aux lacego. Nun en Tibeto servas diversnivelaj medicinaj kaj sanprotektaj establoj. Plibonigxis la vivo de la tibetanoj kaj plilongigxis ilia vivdauxro. La patrino de Luosang transvivis 88 jarojn, kaj la meznombra vivdauxro de la tibetanoj estas 65 jaroj.

Qimei Zeba devenis de nobela familio kaj nun oficas kiel vicprezidantino de la Virina Federacio de Qamdo de la Tibeta Auxtonoma Regiono. Sxi diris, ke en la malnova Tibeto virinoj ne rajtis kontakti politikajn aferojn, sed post la Demokratia Reformado radikale sxangxigxis la stato. Nun pli ol 500 tibetaninoj oficas sur la postenoj je la rango pli alta super la gubernia nivelo. Nun en Tibeto laboras jugxistinoj, prokurorinoj, advokatinoj k.a. Fama sopranulino Caidan Joma sxatis kanti de la infaneco, sed sxi ne havis la sxancon viziti lernejon nek revis farigxi kantistino. En 1959 sxi ricevis profesian trejnadon. Sxiaj kantoj nun auxdigxas tra la Tibeto kaj la tuta Cxinio. Krome sxi vizitis pli ol 30 landojn.

Lhalu Ciwandoje devenis de tia familio, el kiu naskigxis la 8- kaj 12-a Dalai-lamaoj, kaj li mem estis unu el la kvar cxefaj oficistoj de la tibeta registaro de Dalai-lamao. Li observas la konstitucion de la Cxina Popola Respubliko, oponas kontraux la naciisma splitismo kaj subtenas la Demokratian Reformadon. En l959 li farigxis oficisto en la nova registaro de Tibeto. Nun li, 85-jara, dauxre oficas kiel vicprezidanto de la Tibeta Komitato de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco (CxPPIK) kaj membro de la Tutlanda Komitato de CxPPIK. Lia edzino estas membro de la Tibeta Komitato de CxPPIK. Nun li estas iom senila, sed dauxre prizorgas la progreson de Tibeto.

Jukan Tudenkeju estas abato kaj viva budho en iu antikva templo de Tibeto. Li diris al mi, ke kompare kun la stato antaux 40 jaroj, la plej granda sxangxigxo de lia hejmloko Naqu manifestigxis en plibonigxo de la vivo de la pasxtistoj. Antauxe la loko ne havis sxoseon, sed nun cxiuj vilagxoj estis interligitaj per sxoseoj, kaj preskaux cxiuj pasxtistoj havas fiksan logxejon kaj finis la nomadan vivon. Antauxe en Naqu ne estis lernejo, sed nun cxiuj gubernioj havas mezlernejon kaj cxiuj distriktoj havas elementan lernejon. Antaux la Demokratia Reformado, pro malricxeco kaj trafika malfacilo, multaj el la pasxtistoj neniam faris vojagxon, sed nun ili povas viziti Lhason kaj kulti budhojn en la temploj.

Jukan diris, ke antauxe vivaj budhoj sin okupis nur pri lernado kaj recitado de sutroj. Nun la vivaj budhoj partoprenas en politikaj aferoj kaj interkonsiligxas pri la sxtataj aferoj. Samtempe ili havas kutiman religian vivon. Li opinias, ke nun ilia vivo estas pli enhavoricxa ol antauxe.