Antikvuloj kaj floroj

de WANG YONG

EN la fino de la 19-a jarcento euxropano E. H. Wilson 5-foje vizitis Cxinion kaj pasigis l8 jarojn cxi tie por kolekti sovagxajn kaj kulturatajn florojn. Poste li transdonis la semojn kaj bulbojn de pli ol 1?200 specoj da vegetaloj, kiujn li kolektis en Cxinio, al Harvard-universitato, ke gxi reproduktu kaj kulturu ilin. Poste tiuj vegetaloj disportigxis al multaj lokoj de la mondo. Pro tio li verkis "Cxinio, Patrino de Hortikulturo". En la libro li skribis, ke en cxiuj gxardenoj de Usono kaj Euxropo trovigxas senescepte tipaj vegetaloj el Cxinio, la plej elitaj el arboj, arbedoj, herboj kaj lianoj...

LONGA HISTORIO DE FLORKULTURADO

La opinio de E. H. Wilson, ke Cxinio estas la patrino de hortikulturo, montris, ke li bone konis la florkulturadon de la mondo kaj Cxinio. En la mondo trovigxas 270?000 specoj da florantaj vegetaloj, kaj en Cxinio oni povas trovi dekonon de la nombro. Kaj krome la historio de florkulturado de Cxinio estas tre longa. En la skribajxoj sur la testudaj sxeloj kaj bovaj skapoloj antaux 3?000-3?700 jaroj oni povas trovi la ideogramojn signifantajn "gxardenon", "arbaron", "arbon", "floron", "frukton" k.s. En la ruino de Hemudu-kulturo en Zhejiang-provinco en orienta Cxinio arkeologoj trovis preskaux sendifektajn fosiliojn de rizo, floro, lotusaj poleno kaj semo. En alia loko arkeologoj trovis inter la elfositaj historiaj restajxoj kolorajn florvazojn antaux 4?500 jaroj...

En la Okcidenta Zhou-dinastio (11- 7-a jc. a.K.) la kortego "instalis gxardenistojn por kulturi arbojn kaj florojn kaj bredi birdojn kaj insektojn", kaj tio jam estis enlistigita en sxtatan kodon.

En la 138-a jaro a.K., kiam imperiestro Wudi de Han-dinastio konstruigis gxardenon, li ordonis konstrui ankaux kultivejon por pli ol 3?000 specojn da vegetaloj enkondukitaj el la sudo, ekzemple osmanto (Osmanthus), longano (Euphoria longan), licxio, areko, olivo, orangxo kaj similaj valoraj floroj kaj fruktarboj. Tio ja estis la plej granda, unua cxina eksperimento por kulturi sudajn vegetalojn en la nordo.

Ekde la 3-a jarcento de tempo al tempo aperis libroj pri florkulturado. Agronomo Jia Sixie de la Norda Wei-dinastio (386-534) konigis en sia verko kulturmetodojn de multaj vegetaloj. Ekzemple li tiel skribis, ke antaux semado de soforosemoj oni devas unue trempadi la semojn en akvo kaj poste dissemi ilin kune kun jutaj semoj, por ke soforoj kresku rekte. La metodo de intervica semado estas aplikata ankaux hodiaux.

De la 6-a gxis la 13-a jarcento multe prosperis florkulturado en Cxinio. Sencxese altigxis la nivelo de gxardena arkitekturo de kortego kaj privatuloj, kaj florkulturo jam farigxis gxenerala hobio. "Literaturo pri floroj" personigis tradicie sxatatajn florojn kaj donis al ili simbolan signifon, kaj rezulte de tio la floroj akiris pli kaj pli vastan sxaton. Dank' al pli kaj pli ofta internacia kontaktigxo, en la 5-a jarcento lotuso enkondukigxis en Koreion kaj poste umeo, krizantemo, peonio kaj herbopeonio enkondukigxis en Japanion.

Antaux cx. 360 jaroj aperis en Cxinio por-komerca florkulturado kaj florfoiroj. Pli kaj pli multigxis profesiuloj de florkulturado. Cxiumatene florkulturistoj en antauxurbo de Pekino iris en la urbon por kolporti florojn. La florkulturistoj de Zhangzhou de Fujian-provinco komercis cxefe pri narciso. Foje sxipo kun narcisaj bulboj renversigxis en sxtormo kaj la bulboj de narciso flosis gxis Congming-insulo en la enfluejo de Yangzi-rivero. Insulanoj ilin elakvigis kaj kulturis. De tiam la insulo ekhavis narcison de Zhangzhou.

PRAKTIKA UZADO DE FLOROJ

Pratempe floroj estis sovagxaj. Poste, kune kun evoluo de agrikulturo, floroj estis kulturataj de la popolo por praktika utiligado. Ni ekzemplu per lotuso. Antaux 7?000 jaroj homoj jam komencis kulturi lotuson pro la mangxebleco de gxiaj rizomo kaj semo. En la akvoricxa suda Cxinio oni kulturis lotuson en lagoj kaj basenoj, kaj el tio devenis la rilataj partoj de la gastronomio kaj cxina medicino. En la 8-a tago de la lasta monato laux la luna kalendaro, por celebri ricxan rikolton, cxinoj kutimas kuiri kacxon el lotussemo, arakido, azukio, radiato (Phaseolus radiatus), rizo, milio, sojfabo kaj maizo. Doktoroj de la cxina medicino opinias, ke lotussemo utilas al lieno, kaj la amara plumulo de lotussemo estas efika al kuraco de febro.

Antaux pli ol 3?000 jaroj cxinoj jam ekkulturis krizantemon. "Multaj en Shu-regno kulturas krizantemon. Ili prenas la gxermojn de krizantemo kiel legomon kaj la floron kiel medikamenton. La antauxurbanoj kolektas sovagxajn krizantemajn florojn por vendi al apoteko." En antikva medicina libro oni notis: "Longtempa mangxado de krizantemaj floroj utilas al la sanga cirkulado, vigligi la korpon, malfruigi seniligxon kaj longigi vivdauxron." Kaj de antaux pli ol 2?000 jaroj cxinoj havas la kutimon fari krizanteman vinon. Kiam disvolvigxis krizantemaj floroj, oni kolektis iliajn foliojn kaj tigojn, miksis ilin kun milio kaj fermentigis ilin, kaj en la 9-a de la 9-a monato de la venonta jaro pretigxos la vino... Kaj en tiu tago oni alligis al la talio kornusajn brancxojn kaj trinkis krizanteman vinon sur monto, kredante, ke tiamaniere ili povos gardi sin kontraux malbono kaj longigi la vivon. Poste krizantema vino aperis en imperiestra palaco kaj estis nomata "vivlongiga vino". Nun krizantema vino kaj krizantema teo ankoraux estas preferataj de la popolo.

Floroj estas uzataj ankaux en kosmetikado krom en mangxado kaj kuraco. Virinoj de han-nacio sxatis rugxigi siajn ungojn per suko de balzamina floro; la ujguraj beligis siajn brovojn per ia herbo; kaj la Hui'an-aj en Fujian-provinco ornamis siajn harojn per diversaj sovagxaj floroj. La cxinoj emas priskribi belajn virinojn metafore, ekzemple "bela kiel floro", "bela kiel floro kaj juvelo", "bela kiel persika floro"...

LITERATOROJ KAJ "NOBLULOJ EL FLOROJ"

Antikvaj literatoroj amis florojn, kaj iuj montris grandan maniecon. Ili kulturis florojn por memkulturi kaj sin plezurigi. Ili amis lotuson pro tio, ke gxi elkreskas el sxlimo, sed neniom malpurigita de tio. Kiam ili malprosperis en sia kariero aux vivo, ili ofte komparis sin kun lotuso por esprimi sian virtecon kaj malflatemon al malvirtaj oficistoj.

Patriota poeto Qu Yuan (340-278 a.K) estis kortegano de Chu-regno. Dum la regperiodo de regnestro Huaiwang, li proponegis popularigi legxojn kontraux la putraj politikoj, promocii virtulojn, sin alianci kun najbaraj regnoj por rezisti kontraux agreso, sed li estis degradita kaj ekzilita pro kalumnio de kolegoj. Li do verkis poemojn, en kiuj li komparis sin kun noblaj arkideo kaj krizantemo kaj indigne riprocxis la aristokratojn kalumniantajn fidelajn korteganojn. Poste lia patrolando estis konkerita de Qin-regno, kaj li sin dronigis en rivero pro malesperigxo.

Tao Yuanming (365-427), poeto de la Orienta Jin-dinastio, estis apatia al rango kaj amis la naturon. Li abdikis la oficon kaj ermite vivis en kamparo. Li sin distris per kulturado de krizantemo kaj verkis poemojn. Multaj versoj el liaj poemoj cirkulas en la nuna tempo. Poeto Lin Bu (967-1028) de Song-dinastio karakterizigxis per flegmo kaj paseismo. Li restis dum la vivo senranga kaj senedzina. Li vivis en Gushan-monto en pitoreska Hangzhou kaj sin okupis pri kulturado de umeo kaj bredado de gruoj, kaj oni diris, ke li prenis umeon kiel edzinon kaj gruojn kiel filojn.

Orkideo kreskas en kvieta valo, krizantemo floras post velkigxo de cxiuj aliaj floroj, umeo aromas en frosta vintro. Ili estis nomataj "nobluloj el floroj". Sennombraj literatoroj verkis poemojn, pentrajxojn kaj librojn kun tiuj tri floroj kiel la temo.

Literatoroj komparas florojn ne nur por virtoj, sed ankaux por amo. Li Qingzhao (1084-1156), fama poetino de Song-dinastio, havis profundan amon al la edzo. Ili ofte improvizis poemojn en sia florplena gxardeno en hela lunlumo. Poste la edzo faris longan vojagxon, kaj Li Qingzhao sentis teruran solecon. Sxi esprimis sian enuecon kaj solecon tiel, ke "kurteno flirtas en okcidenta vento, mi estas malpli dika ol la flava floro (krizantemo)".

Floroj estas kunligitaj cxiam kun la plej bela sento de la homoj. Tia fenomeno originis de la 10-a jarcento a.K. En la "Libro de Poezio" de tiu tempo estas multaj amkantoj priskribantaj enamigxintajn gejunulojn, kiuj esprimis sian amon per donacado de floroj. Kaj tiu moro el antikva socio ankoraux dauxras en la sudokcidenta parto de Cxinio.

"FLORREGxO" KAJ "NASKIGxTAGO DE LA FLOROJ"

La dignoplena kaj nobeleca peonio kun delikata aromo de antikve estas nomata "nacia belulino". Origine peonio kreskis en nordokcidenta Cxinio. La kortego de Tang-dinastio prenis Chang'an (nun Xi'an) kiel cxefurbon kaj venigis de diversaj lokoj de la lando la kompetentajn florkulturistojn por kulturi diversaspecajn peoniojn en la imperiestra gxardeno. En la disflora sezono de peonio la kortego okazigis grandiozan kunvenon en la imperiestra gxardeno por gxui la belajn peoniojn. En muziko literatoroj improvizis poemojn. Iu el ili nomis peonion "nacia belulino", kion tre admiris la imperiestro, kaj li nomis sian edzinon Yang Yuhuan "nacia belulino", opiniante, ke sxia beleco estas komparebla kun tiu de peonio.

Sed Wu Zetian, imperiestrino (684-705 sur trono) pli frua ol la supre menciita imperiestro, malbone traktis peonion. En frosta vintro, la ebria imperiestrino ekhavis kapricon kaj ordonis al cxiuj floroj disvolvigxi. Cxiuj floroj obeis la ordonon escepte de peonio. Tio incitis la imperiestrinon, kaj sxi ordonis elradikigi la peonion kaj transplanti gxin en Luoyang. Sed tie la peonio pompe disvolvigxis. De tiam oni per "florregxo" honoris peonion, sentiman vizagxe al la aroganta potenculo.

Kvankam arbitra kaj despota, sxi pasie amis florojn. En la l5-a tago de la dua monato laux la luna kalendaro sxi ordonis al palacaj servistinoj kolekti diversajn florojn, miksi ilin en farunon kaj fari kukojn, kaj donacis ilin al la korteganoj. Laux arkeologia esplorado, tiu kutimo estigxis en la Periodo de Printempo kaj Auxtuno (722-481 a.K.). Kiam la tero estis kovrita de pompaj floroj en printempo, la kortego festis por memori flordiinon, kiu prizorgas cxiujn florojn en la mondo. Imperiestrino Wu Zetian energie emfazis tiun feston kaj la kutimo ekfuroris inter la popolo, kaj la popolo nomis tiun aktivadon "Naskigxtago de la floroj". Sed la maniero estis malsama al tiu en la kortego: la popolo ornamis brancxojn plenajn de floroj per rugxaj silkoj kaj "flordiinaj lanternoj", kaj en la nokto la popolo gaje promenadis kune kun amikoj inter brancxoj kun floroj iluminitaj...