De Schlappner al Houghton (I)

de XIANG HONG

Malsukcesinte en plurjara provado partopreni en la mondpokala piedpilka konkurso, la cxina teamo invitis en 1992 germanon Schlappner kiel sian cxeftrejniston. Post 2 jaroj Cxinio komencis lig-matcxojn de profesiaj piedpilkaj kluboj, kaj la eks-Sovetunia trejnisto Sergej farigxis la unua alilanda trejnisto de cxina klubo. Poste pli ol 20 alilandaj trejnistoj laboris en Cxinio. Ili alportis avangardajn teorion kaj teknikojn al la cxina piedpilkado. Pro siaj sukcesoj kaj individua karaktero ili estis aux lauxditaj aux kritikitaj de cxinoj. En tiu cxi artikolo la auxtoro rakontas pri iuj el ili.

La Red.

POR la cxinoj estas eble malgxojo konfesi la postigxintecon de sia piedpilkado. Gxis la komenco de la 90-aj jaroj Cxinio neniam eniris en la finajn matcxojn de la mondpokala piedpilkado, kio malesperigis la cxinajn piedpilkajn maniulojn. Cxu la cxina teamo volas eksterlandan trejniston? Post pripensado la Cxina Piedpilka Federacio elektis germanon Schlappner cxeftrejnisto de la cxina piedpilka teamo. Tiam en la okuloj de la cxinaj maniuloj tiu germano, kiu faris grandan kontribuon al Germanio, estis heroo, kiu povas liberigi la cxinan piedpilkadon el la postigxinteco.

Hodiaux ni ankoraux povas diri, ke Schlappner kiel eksterlanda piedpilka trejnisto estas plej amata de la cxinoj. Li ja havas grandan honoron en la piedpilka rondo. Li plurfoje montris sin en la vespero de la gravaj cxinaj festoj. Konsciinte la grandan esperon de la cxinaj piedpilkaj maniuloj, tiu ekscitigxema germano jxuris, ke li nepre sukcesigos la cxinan teamon eniri mondpokalan konkurson.

Kompreneble la germana teorio pri piedpilkado estas firme enradikigxinta en la kapo de Schlappner. Por venko oni povas malhavi genian sxotiston, sed estas nemankigeblaj la severa disciplino, kolektiva ambicio kaj granda fizika forto. Tial jam cxe sia eklaboro en Cxinio li emfazis la gravecon de la kolektiva ambicio kaj intensigis la trejnadon. Cxio cxi ja estas farenda por la trejnistoj kaj en mallonga periodo estas malfacile videbla la efiko, tamen Schlappner konsumis grandan energion pro sia kutima fervoro kaj diligenteco. Eble Schlappner ne bone konis la nematurecon de la konkursaj taktikoj kaj psikologia stato de la cxina teamo, tial li malkonvene pruvis siajn artifikojn en la venko super malfortaj teamoj kaj en la venko gajnita en amikeca konkurso. Fakte la cxina teamo neniam formis sian propran ludmanieron, tial gxi ne povis korekte efektivigi la ideon de la trejnisto sur la nesondebla ludkampo. Kaj plej grave estis, ke la malforteco de la psikologia stato de la cxinaj piedpilkistoj multe superis la imagipovon de Schlappner.

Oni devas diri, ke estas multaj problemoj por la cxina teamo, sed Schlappner faris nur unu el ili, t.e. plifortigi la fizikan staton de la piedpilkistoj. Siatempe, kiam Schlappner diris, ke al la cxinaj piedpilkistoj mankas kolektiva ambicio, multaj piedpilkaj maniuloj estis surprizitaj de liaj vortoj kaj montris nekomprenon. Tamen kun la disvolvigxo de lig-matcxoj de la profesiaj kluboj kaj la cxiam pli klara evidentigxo de la mankoj de la cxinaj piedpilkistoj, oni nature konfesis, ke Schlappner diris trafe. Ecx hodiaux, kiam Cxinio faris la lig-matcxojn 5 jarojn, la profesia kvalito de cxinaj piedpilkistoj estas ankoraux malalta. Nun la cxinoj jam konas, ke kiu ajn gvidus la cxinan piedpilkan teamon siatempe, li ne sukcesus pusxi la cxinan teamon en la finajn matcxojn de la mondpokala piedpilka konkurso. Kaj por Schlappner la malgranda urbo Irbid en Jordanio farigxis lia Vaterlo ? En 1993 la kvalifika konkurso de la azia regiono por la 13-a Mondpokala Piedpilka Konkurso okazis en Irbid, kie la cxina teamo malsukcesis, kaj en la memoro de la cxinaj piedpilkaj maniuloj gravurigxis plia urbonomo ? Irbid.

Schlappner ne senkulpigis sin. Li volis fari cxion denove kaj fari ion utilan por la lando cxagrenita pro sia piedpilkado. Kvankam li ne povis fari plu sur la posteno de cxeftrejnisto por la cxina piedpilka teamo. Poste li laboris kiel trejnisto de iu kluba teamo kaj fine revenis en Germanion. Dum tiu periodo li senrezerve inicis la modernan piedpilkan teorion al siaj cxinaj kolegoj kaj rekomendis iujn elstarajn cxinajn piedpilkistojn al germana teamo.

Dank' al lia ripetfoja emfazo la Cxina Piedpilka Federacio finfine decidis alpreni tauxgajn metodojn por levi la fizikan forton de siaj piedpilkistoj. En la pasintaj 5 jaroj cxiuj piedpilkistoj devis trapasi la ekzamenon de fizika forto por la piedpilkaj konkursoj de kategorio A. Kiam liaj dauxrigantoj trovis, ke la cxinaj piedpilkistoj energie kuris sur la ludkampo, ili eble rememoris lian nomon.

Nun la cxinaj piedpilkaj maniuloj povas kun facila koro rememori la maljunan germanon de la hejmloko de biero. Nun en Cxinio estas biero kun marko Schlappner, kaj oni trinkante la bieron babilas pri piedpilkado, dume Schlappner rigardas Cxinion ne sole en la kadro de piedpilkado. Li diris, ke tio estas lia amo al Cxinio. Koncerne la sukcesojn sur la piedpilka ludkampo, la liaj kompreneble ne estas plej bonaj, tamen la cxinoj ankoraux memoras lin kaj lia nomo de tempo al tempo aperas en cxinaj gazetoj kaj jxurnaloj. En iu televida filmo oni vidas, ke li en cxasista jako cxasas kun siaj germanaj amikoj.