"Maro" kaj templo sur altebenajxo

de CHENG WEIDONG

EBLE pro manko de akvo sur la altebenajxo, logxantoj de Diqing-altebenajxo sxatas nomi tieajn lagojn kaj akvejojn "maroj". Bita en la rezervejo Bitahai, 25 kilometrojn oriente de la gubernia urbo Zhongdian ja estas tia "maro". Antaux nelonge mi vizitis la rezervejon, kiu bone konservas sian naturan primitivecon.

RAJDI EN BITA-MARON

Pro tio, ke auxtoj estas malpermesataj eniri la arbaron, do mi devis rajdi sur cxevalo por dauxrigi nian vojagxon, kion mi ja tre volis provi. Cxe unutrunka ponto atendis klientojn dekkelkaj tibetaj junuloj kun cxevaloj, kaj por ira-reira cxevalrajdo ili postulis de cxiu turisto 60 juanojn. La cxicxerono elektis por mi blankan cxevalon mildan sed fortan, cxar mia 85-kg-a korpopezo kaj 15-kg-a pakajxo el fotoaparatoj estis tro pezaj por malfortaj cxevaloj. Sur la selo estis dika pelto.

Nia karavano malrapide antauxeniris, jen grimpis monteton, jen transiris rivereton, jen trapasis marcxon. Dika tavolo da falfolioj susuris sub la piedoj. Apud la vojo kusxis velkaj arboj, iuj jam putris. Densaj kaj ombraj abioj kaj piceoj, estis la cxefaj specoj en la arbaro. Ankaux kverkoj, betuloj kaj pinoj prosperis. Ni cxiuj estis gxojaj, kantoj kaj trotado ehxis en la arbaro. Ni jam eniris en profundan arbaron. Mi per la du manoj flankenpusxis la brancxetojn barantajn nian vojon. Ankaux mia cxevalo ne estis tiel obeema, kaj cxevalrajdo por mi ne estis gxuo. Fine mi falis de la cxevalo, kiam gxi transpasis sulkon. Por sekuro mi do piediris kvankam iom laca. Post tri-hora marsxo de 7 kilometroj Bita-maro aperis en mia vido.

RAKONTO PRI EBRIIGO DE FISxOJ

Bita-maro estas kvazaux smeraldo inkrustita en la arbaro. La cxicxerono sciigis al mi, ke la rezervejo areas 1?418 hektarojn, kaj la lago ? 159 hektarojn, gxi estas la centro de la rezervejo. "Bita" en la tibeta lingvo signifas densan kverkaron. Vere sur deklivoj de la montoj cxirkaux la lago prosperis densa kverkaro. En la arbaro ankaux rododendroj etendis siajn brancxojn, kvankam jam pasis la sezono de florado, tamen floroj rugxaj, rozaj, flavaj ankoraux disvolvigxis en folioj. Lauxdire en la kvina monato laux la cxina luna kalendaro, kiam la rododendroj floras, fisxoj en la lago englutas la falintajn petalojn. Sed la floroj estas iom venenaj, do la fisxoj mangxintaj la petalojn flosas sur akvo kiel ebriaj. Tio estas interesa fenomeno de Bita-maro. Laboranto de la rezervejo diris, ke en la arbaro vivas multaj animaloj, kiaj resuso, linko, tibeta fazano, tibeta ocxotono (ochotona), papago kaj turdo? Tre bedauxrinde, ke ni ne havis sxancon vidi tiujn vivajxojn propraokule, nur sciuroj vidigxis, kaj kantoj de turdoj auxdigxis.

En la vespero mi tranoktis en ligna neelektrizita dometo cxe lago. Mangxoj kaj legomoj estis acxetitaj el urbo. Cxe vespermangxo, la montoj jam sxirmis la lagon de la sunbrilo. Post la mangxo, jam tute malheligxis, ni babilis en kandel-lumo. Kiam ni enlitigxis, ekventis kaj arbobrancxoj fajfadis. Auxdigxis plauxdo de akvo en la lago, kaj la temperaturo abrupte mallevigxis. Mi kuntirigxis sub la dika litkovrilo, kaj perdis la antauxan romantikon pri la "maro".

Frumatene de la sekva tago mi frue ellitigxis por spekti matenan belecon de la loko. Mi volvis la kapon per tuko kaj eldomigxis. Nebulo sxvebis en la arbaro, en la lago senzorge ludis kelkaj vaneloj, kaj la lagakvo trembrilis sub la levigxanta suno. Nuboj nagxis sur la safira cxielo, mi promenis sur herbejo tegita de blanka prujno kaj roso kaj fotis la pejzagxon tute forgesante la malvarmon en la nokto.

"MARO" KAJ TEMPLO

"Maro" kaj templo estas tute malsamaj vidajxoj, tamen ili harmonie arangxitas en la sama pejzagxo. Kiam mi staris antaux ili, mi sentis ian supernaturan forton, forton ekster historia, kultura kaj religia pejzagxo. Por tiu loko ili estas nemankigeblaj.

Cxe la lago Napahai en Diqing ni vidis templon nomatan Gadan Songzanlin, kiu estis konstruita pro tio, ke en auxgurado Dalai-lamao la Kvina akiris de dio sugeston: "En arbaro lirlas fonto, sur akvo ludas akvobirdoj." Do en la jaro 1679 li konstruis la templon kaj donis al gxi la nomon Gadan Songzanlin. Rigardate de malproksime la templo estas tiel grandioza, ke la lokanoj nomas gxin Potala-palaco la Dua.

La halo de la templo estas tre pompa, en gxi pendas longaj sutroflagoj, kolorricxaj freskoj plenigis la murojn, lamaoj en rugxaj kasajoj litaniis, kaj kultantoj staris genue pregxante. Sur la kulto-tablo brilantaj buterlampoj misterigis la cxambron, kun respekto mi prezentis al la abato kaj viva budho blankajn silkajn rubandojn, kaj fotojn de Bencxen Erdini la Deka faritaj de mi. Kiam ili sciis ke mi pli ol dek fojojn vizitis Tibeton, ili tuj reciprokis al mi blankan silkan rubandon, kondukis min al cxambroj kaj regalis min per teo. Vizitantoj kaj religiuloj lauxvice pregxis kaj petis vertotusxon de abato. Ankaux mi benas ilin en mia koro.