La cxefa strato en la urbeto kun longeco de 2?500 metroj estas krampita de du vicoj da palafitoj. La trinkejoj sub maljunaj banjanoj estas plenaj de tetrinkantoj. Logxantoj de Sichuan sxatas tian vivon: tetrinkado, sxakludo kaj babilado.
Mi trapasis longan vojon el 999 sxtupoj kaj ascendis la Feinan Monton. Grupo da homoj estis sin ekzercantaj per cxigong-o (profundspira ekzercado). Grandagxulo diris al mi, ke oni devas esti libera de cxia penso kaj fari profundspiran ekzercadon por kuraci malsanojn. Antauxe liaj stomako kaj intestoj ne bone funkciis kaj kauxzis debilecon. Post plurjara ekzercado per profunda spirado li resanigxis kaj iris sur monto kiel sur ebenejo. Vojgvidisto diris al mi, ke sin ekzercante dekojn da sekundoj en tiu loko, oni povas baldaux eniri en la plej bonan staton de la ekzercado. Sed posxtelefono ne funkcias tie. La fenomeno interesis specialistojn, kaj ili esploris la lokon kaj trovis, ke la Feina Monto estas loko kun intensa magneta kampo. Kaj gxuste sur tiu monto estis la kulturejo de Peng Zu, praa longvivulo, kaj la profundspira ekzercado estis lia kreajxo.
Peng Zu vivis antaux 3 000 jaroj. Legendo diras, ke li vivis 800 jarojn, sed fakte 138 jarojn. Lia vivlongiga metodo estas introvertita, milda kaj nekonkura, sed pozitiva. Tiu metodo povas "kuraci kaj preventi malsanojn", kaj kuracistoj post li opiniis unuvocxe: "Korpon ekzercu, sed ne tro lacigu."
La korpo-saniga metodo de Peng Zu estas enhavoricxa. Iu viro demandis lin pri vivlongiga metodo, kaj cxi tiu respondis: "Estu sobra en gea vivo." Li opiniis ankaux, ke asketismo detruas la sangan cirkuladon, tamen plencxambro da virinoj certe elcxerpos la viron; "gea vivo povas kaj mortigi homon kaj naski novan vivon". Se oni sobre gxuas la gean vivon, la partneroj povas sanigi unu la alian kaj longigi la vivon.
La diroj de Peng Zu estis notitaj de posteuloj en la libro "Resumo de Peng Zu" kaj sur slipoj en Han-dinastia tombo cxe Mawangdui, Hubei-provinco. En parto de la pli ol 5?000 surrokaj tomboj de la Orienta Han-dinastio (25-220) cxe Jiangkou apud la rivero oni trovis sxtonajn skulptajxojn kaj gravuritajn brikojn kun bildoj pri amoro. Tio esprimis la deziron de la antikvuloj pri la harmonia gea vivo.
Krome la longvivulo Peng Zu akcentis sanigon per tonika dieto. Li povis fari bongustan fazanan supon, sxatis mangxi longanon kaj trinki teon el fresxaj tefolioj. Li kuracis malsanulojn per drogherboj. Li atentigis la homojn, ke troa zorgo, troa ekstazo kaj troa cxagreno damagxas la sanon, ke oni devas esti apatia kontraux cxia cxagrena afero. Li vivis ermite en profunda montaro, "komplete sin liberigis de cxaso de honoro, vivis malluksan vivon kaj estis cxiam kontenta".
Li estis entombigita sur la Feina Monto. Oni konstruis templon por memori lin. En la tria tago de la tria monato laux la luna kalendaro, la templo estas plenplena de kultantoj.
LABOREMAJ HOMOJ ESTAS SANAJ, HUMANAJ ? LONGVIVAJ Grimpadi sur monton, viziti foiron kaj poste mangxi bovlon da touxfuon, sin bani en la rivero, plekti herbajn cxapelojn aux vendi orangxojn sidante en hamako en arbaro ? jen la vivo sxatata de la grandagxuloj de Pengshan.Foje mi preterpasis la mandarinan gxardenon de Yuan Shaoqing kaj vidis lin sarkanta. Li jam estis 88-jara, sed neniam forlasis laboron. Li diris al mi, ke antaux kelke da jaroj li ankoraux povis plugi, prikli kaj falcxi. Sed la filino poste ne lasis lin fari tiujn laborojn kaj li sin okupis per kolektado de morusfolioj por bredi silkrauxpojn. Parolante pri mangxado, li diris kun rideto: "Mi mangxas tre simple. Mi sxatas brasikon, rafanon kaj magran viandon. Cxe cxiu mangxo mi trinkas iom da tonika vino. Mi trinkas nur akvon el la antikva puto de Peng Zu kaj trinkas teon el tefolioj kolektitaj sur la Feina Monto."
Ankaux la 105-jara maljunulino Lai estas laborema. Sxi ellitigxas en frua mateno, kolektas herbojn, preparas matenmangxon, balaas la korton kaj nutras kokojn kaj porkojn. Post matenmangxo sxi eliras el la malnova domo en bambuaro kaj promenas sur kampo. Se sxi ne havas laboron, sxi flikas vestojn, garbigas la kolektitajn brancxojn kaj bonorde stakigas ilin sub la alero.
La 110-jara maljunulo Xie Hongxing estas la plej agxa longvivulo. Li blindigxis en la agxo de 3 jaroj. Antaux 50 jaroj li migradis lukrante per amuzajxoj. Sed li neniam falis en pesimismon kaj migris cxiam kantante. Li ofte helpis pli malricxajn homojn per mono akirita tre malfacile. Dum sia migrado li akceptis 3 senhejmajn mizerulojn, kaj el ili ankaux mezagxa virino kaj junulo estas blinduloj. La kvar malfelicxuloj helpis unu alian kaj farigxis samfamilianoj. La mezagxa blindulino farigxis lia edzino, kaj la du junaj farigxis iliaj filo kaj bofilino. Nun la bofilino jam farigxis avino, sed sxi ankoraux tutkore prizorgas la tri blindajn samfamilianojn sen ajna plendo. Sxi diris, ke humaneco faras la familion harmonia kaj felicxa. Ofte la tuta familio sidas en rondo por auxskulti radiodissendon. Se ili auxdas ion interesan el la radio, ili adaptas la interesajxon al kanto kaj la tuta familio dronas en gajeco.
BONA TRADICIO DE RESPEKTO AL MALJUNULOJ La logxantoj de Pengshan tre respektas kaj prizorgas maljunulojn esperante, ke ili, spertintaj multajn suferojn dum la vivo, gxuos felicxan familian vivon. Tio ja estas la tradicio de la loko. La bona filo kaj lojala kortegano Li Mi (224-287), tre fama en la historio de Cxinio, ja devenis de Pengshan.En sia infaneco Li Mi perdis la gepatrojn kaj estis vivtenata de la avino. La kortego plurfoje intencis nomumi lin, sed li skribis peticion por fordanki: "Mi agxas 44 jarojn, kaj la avino 96 jarojn. Mi havos multajn jarojn por servi al via imperiestra mosxto, sed ne multaj restos la tagoj por mi danki la avinon pro sxia vivtenado. Mi petegas, ke vi permesu al mi resti cxe la avino por akompani sxin gxis sxia lasta momento." La imperiestro konsentis kun li, kaj cxi tiu akceptis la nomumon de la kortego post la forpaso de la avino. Li multe kontribuis sur sia posteno.
La logxantoj de Pengshan prenas Li Mi kiel ekzemplon kaj tre amas kaj respektas maljunulojn. Cxiuj seninfanaj maljunuloj kaj vidvoj estas bone prizorgataj.
S-ino Wang Shuqiong estas direktoro de maljunulejo. Sxi dedicxis 40 jarojn al flegado de maljunuloj. Sxi jam emeritigxis, sed sxi ne volas forlasi la maljunulejon por helpi la novajn servistojn en laboro.
Sxi diris al ili, ke maljunuloj timas malvarmon. En printempo ili devas helpi la maljunulojn iri sub la sunon por sin sunumi, kaj en vintro ili devas hejti la cxambrojn kaj varmigi la litajxojn de la maljunuloj. Sxi ofte petis siajn parencojn porti el Tibeto buteron, miksis gxin kun sezamo, sojfabo, gisto, ginsengo kaj mielo kaj faris el ili bongustan tonikajxon por la maljunuloj.
Oni diras, ke maljunuloj facile naivigxas. La 112-jara maljunulino Deng havas rugxajn vangojn. Sxi estas gaja, parolema kaj ridema. Sed la samagxa maljunulino Shuai estas alispeca "infano". Se la direktorino disdonis mangxajxojn unue al aliaj, sxi koleris: "Cxu vi ne lasas min mangxi?" Wang Shuqiong tuj korektis sin kaj cxiam servis al sxi unue. Poste Shuai, altastatura kaj dika, devis cxiam kusxi en la lito pro maloportuna agxo, kaj la maldika Wang Shuqiong plurfoje turnis sxin cxiutage sur la lito, ofte lavis sxin, sxangxis por sxi la vestojn kaj mangxigis al sxi mangxajxojn kaj medikamentojn. Cxe sia lasta spiro Shuai firme premis la manojn de Wang kaj diris: "Vi estas tre bona. Mi tre dankas vin."
Seninfanaj maljunuloj tre zorgas pri sia sepultado. Wang Shuqiong do kudris por cxiu maljunulo kompleton da novaj vestoj por sepultado kaj pakis ilin per rugxa sxtofo. Sxi volis, ke la maljunuloj estu trankvilaj pri tio.
En la hejmloko de Li Mi la maljunuloj povas viziti la Maljunulan Universitaton por lerni cxigong-on, gastronomion, kaligrafion kaj pentradon. Cxiuj centjaruloj ricevas de la registaro grandan torton en sia naskigxtago kaj akurate ricevas centjarulan subvencion. En la longvivula tago cxiuj longvivuloj estas invititaj al festeno.