Distingigxaj vestoj de hani-oj

Fotoj de LIU SIGONG

Hani-oj plejparte logxas en la sudokcidenta parto de Yunnan-provinco kaj vivas de gren-kulturado sur montregionaj sxtuparkampoj. En aparta vivmedio formigxis la hani-a multkolora vesto-kulturo.

Aini-oj, kiuj vivas en la gubernio Menghai de la subprovinco Xishuangbanna, estas unu el la sep brancxoj de Hani-nacio kaj konsistigas cx. 8% de la hani-oj. Iliaj vestoj kaj ornamajxoj estas tre distingigxaj. Ili sxatas vestojn faritajn el malhele blua sxtofo teksita kaj tinkturita de ili mem. La viroj portas veston dekstre butonatan kun du vicoj da grandaj argxentaj pecoj kaj nigran turbanon surkape. La virinoj portas veston dekstre butonatan sen kolumo, mallongan jupon kaj kolieron el bidoj. Ili sxatas cxirkauxvolvi la krurojn kaj vesti la kapon per kvadrata cxapo kun malgrandaj argxentaj pufoj kaj bidoj. La knabinoj portas cxapon kun bidoj cxirkaux la rando kaj kun frangxoj pendantaj cxe la oreloj.

Multas la kapornamajxoj de hani-aj virinoj. En la agxo de 17 jaroj junulino ekportas ornamajxon post la kapo kiel signon, ke sxi rajtas enamigxi al junulo; junulino kun tempiaj haroj estas 18-jara kaj povas edzinigxi; la ornamajxo volvita per nigra tolo montras, ke sxi jam edzinigxis.