Sango-donacado en Cxinio

de XIANG HONG

ATENDANTE sang-eltiron apud sango-kolekta veturilo, Yu Yingshen vidas Lin Jian kun refaldita maniko: "Saluton, Lin Jian! Ni renkontigxas denove."

Estas la 8-a de majo, la Internacia Tago de Rugxa Kruco, kaj s-ro Yu venas la unua por donaci sangon. Kiam li enskribigxas, malantaux li formigxas longa vico. Tie, cxe magazeno okcidente de Chang'an-strato, estas unu el la fiksaj senpagaj sango-kolektejoj en Pekino. Antaux unu jaro s-ro Yu el Hebei-provinco konatigxis tie kun policano Lin Jian. Hodiaux kuracistoj eltiras de ili po 400 ml. da sango, kaj ili ricevas cxokoladon, trinkajxon kaj medalon, kian ili akiris plurfoje antauxe.

Tagmezon kuracistoj komencas ordigi sango-saketojn, kiuj estos ekzamenataj en hospitalo por sekura uzado. En tiu tago pli ol dek sango-kolektejoj ricevas sangon de pli ol 3?000 homoj. S-ino Wang Lin, propagandanta sango-donacadon, diras al mi, ke cxi-jare la nombro de sango-donacantoj estas trioblo de tiu de la sama periodo de 1998, kaj tiu de 1998 estas duobla kiom tiu de 1997. Iom post iom sxangxigxis la koncepto pri sango-donado.

Mi samopinias kun sxi.

Sango-donado koncernis min antaux 10 jaroj, kiam mi studis en altlernejo. Novaj lernantoj, kiuj trapasis korpo-ekzamenon, akiris 50 juanojn kontraux 200 ml. da eltirita sango kaj rugxan sango-donan ateston, sur kiu skribigxas "sango-donado estas via devo, sango-donado estas honorinda". Kelkaj plendis, ke ili malfortigxis post sango-dono. Sed mi ne sentis min malfortigxinta. Mi memoris la malstrecxan mienon de la knabino, kiu ne tauxgis por sango-eltiron pro korpo-malpezeco.

Poste mi laboris en entrepreno, kie cxiujare kelkaj kolegoj donis sangon kaj ricevis feriojn kaj monon rekompence, kaj la rekompenco kreskis cxiujare. Mi iom post iom komprenis, ke sango-donado estas komplika afero en Cxinio, ke iuj donis sangon senpage, aliaj pagite. La konduto kiel la mia estas nomata deviga sango-dono.

Oni praktikis en Cxinio jam 20 jarojn la sistemon de deviga sango-donado, kies celo estas kuragxigi homojn memvole doni sangon por garantii klinikan sango-uzadon kaj iom post iom alkutimigi ilin al sango-donacado. Sed multaj maltrankviligxas pri sango-donado, influate de la malnova koncepto "homa korpo donita de gepatroj ne devas esti difektita", kaj plie la sistemo de senpaga kuracado gxuigas preskaux senpagan sangotransfuzon. Kvankam sango-donacado estas porpledata ekde 1984 en Cxinio, tamen gxi malrapide evoluas. La sango-donado farigxis deviga tasko de cxiu entrepreno, kun imperativa ordono kaj senco de rekompenco. Fakte de longa tempo 60% da sango venis de pagita sango-donado, 30% de deviga kaj nur 10% de senpaga.

La pagita sango-dono povis garantii nek klinikan uzadon nek sangan kvaliton, kio facile kauxzis infektan malsanon cxe sangotransfuzo. Ekz. gxis 1996 20.88% de la 2?649 aidesuloj en Cxinio infektigxis de sangotransfuzo.

La praktikado de pli ol 80 landoj pruvis, ke nur sango-donacado garantias la sekuran klinikan sango-uzadon. La cxina registaro provis legxigi la sistemon de sango-donacado en la urbo Shenzhen kaj Hainan-provinco. Ekde la lasta duonjaro de 1998 la klinika sango-uzado estas cent-pocente garantiata per sango-donacado. La sukceso en Shenzhen akcelis praktikadon de la Legxo de la Cxina Popola Respubliko pri Sango-donacado ekde la 1-a de oktobro 1998, kies kerno estas konfirmi la sistemon de sango-donacado. Tio signifas, ke Cxinio adiauxas la historion de pagita sango-donado kaj realigas la celon de sango-donacado kaj senpaga sango-uzado.