Portreti antikvulojn

de ZHANG ZHE

CxI tiu pentrajxo figuras por ni Konfuceon (551-479 a.K), humilan maljunulon kun afabla mieno. Antaux la portreto oni facile rememoras lian instruon: "En cxiu triopo da irantoj trovigxas mia instruisto. Mi lernas de li lernindajn kaj korektas korektendajn, komparante min kun li." Konfuceo en la pentrajxo havas en la manoj bambuan libron, kio markas la eruditecon de la granda edukisto kompetenta pri poezio kaj klasikajxoj. La pentrajxo prenas pinon kiel la fonon, kio simbolas longvivecon, kaj tio kongruas ankaux al la temo de la pentrajxo "Instruisto por Dekmil Generacioj".

Pentristo Yue Feng diris, ke li plej admiras la ideologion de Konfuceo, kaj tio estas la fonto de lia pentrajxo. Por pentri la figuron de Konfuceo, li multe legis historiajn librojn, vizitis la hejmlokon de Konfuceo kaj kultis en la Konfucea Templo. Ju pli li studis pri Konfuceo, des pli profundigxis lia respekto, kaj li prenis sin discxiplo de Konfuceo. Li sentis, ke la afable ridetanta Konfuceo staras tuj antaux li: la sanktulo en modesta vesto, cxiam kun rigardo plena de kareso kaj afableco, aspektas kiel altastatura kaj iom diketa grandagxulo.

"Profunda Sento en Kvieta Valo" priskribas la ambicion de antikva literatoro. Sur la pentrajxo ni vidas, ke viro staras en profunda valo, rigardante supren al longa falakvo. Dum la verkado de tiu pentrajxo la pentristo rememoris grandan antikvan poeton Li Bai (701-762), kiu havis la grandan ambicion "helpi la popolon kaj pacigi la socion". Sed li ne estis konfidata de la kortego, kaj li komplete liberigis sin el strebo al sxtatoficistigxo kaj facilkore turismis al multaj pitoreskejoj. Dum la vojagxo li verkis multajn poemojn. Sxajne amo al la naturo kaj sinfandigxo kun la belaj pejzagxoj estas komuna sxato de la literatoroj de la antikva Cxinio.

Yue Feng pentris ne nur famajn literatorojn en la antikva Cxinio, sed ankaux la rolojn en klasikaj romanoj de la antikva Cxinio. Li verkis pli ol 3?000 pentrajxojn por bildlibroj kaj centojn da cxinstilaj pentrajxoj. "Jaspa Distrigxas per Birdo" estis pentrita sur la bazo de intrigo en la romano "Rugxdoma Songxo". La romano naskigxinta en la mezo de la l8-a jarcento priskribas la dekadencon de granda feuxdisma domo kaj ama tragedio de knabino Jaspa kaj sxia kuzo Jado. Multaj pentristoj sxatis pentri Jaspa entombigantan florpetalojn, kiu ofte tristis en printempo kaj sentis malesperon en la amo. Sed Yue Feng sxatis pentri Jaspa distrigxantan per birdo. Sxajne la sceno estas gaja, sed fakte gxi montris la solecon kaj izolecon de knabino forgesita en profunda buduaro.

La rulpentrajxo "Personoj de la Kamparana Insurekcio cxe Akvorando" estis lia grava verko en l998. La 108 bravuloj sur la pentrajxo 22 metrojn longa estas roloj en la romano "Cxe la Akvorando" priskribanta kamparanan insurekcion. Yue Feng sxatas la kavalirecajn, justamajn kaj sentimajn popolajn heroojn kaj plurfoje legis la intrigojn de cxiuj roloj en la romano, ekstraktis iliajn plej karakterizajn pozojn kaj fiksis ilin sur papero. Oni povas diri, ke antaux la pentrado, la 108 bravuloj jam vivis multajn jarojn en lia koro.

Por pentri antikvajn kulturajn eminentulojn kaj rolojn en famaj verkoj, ne estas suficxe sole koni la personojn. La pentrantoj devas scii pri la socia medio, politiko, ekonomio, kulturo, vestajxoj, mangxajxoj, logxejoj, vojagxo kaj moroj de la epoko de la pentratoj, alie al la pentrajxoj mankos epokaj trajtoj. Ekzemple, la libro en la manoj de Konfuceo estas el bambuo, sed ne el papero. La vestoj de Li Bai devas esti malsamaj al tiuj de la herooj de la kamparana insurekcio post 300 jaroj. La bataliloj kaj luktmanieroj de cxiuj herooj devas esti malsamaj. Tio ja postulas de la pentranto multan scion. Dum la longtempa pentrado Yue Feng kulturis en si la emon al librolegado kaj arkeologio. Kie okazas arkeologia ekspozicio, tien li certe iras por pririgardi kaj skizi cele havigi al si materialojn tuj akireblajn kaj konsulteblajn en la estonteco.

En tiuj vintroj antaux 30 jaroj Yue Feng pririgardis sub strata lampo la interrilatojn de la ombroj de interkrucigxantaj arboj, kaj en tiuj someroj li observadis en pluveto la ondantan montaron. En la lasta jaro li rekomencis tian "lecionon". Li multe pentris arbon, monton, cxevalojn kaj militcxarojn por sin pretigi al longa rulpentrajxo "Biografio de Konfuceo". Li diris, ke li volas malkasxi legxon el la pentrado kaj resumi teorion el la praktikado, memori en la kapo kaj turni gxin en lertan teknikon. Por pentri sur Xuan-papero (speciala papero plej tauxga por cxinstila pentrarto) oni devas pentri senhalte, ajna halto fusxos la pentrajxon. La arto de pekina opero akcentas, ke "por unuminuta sukcesa prezentado sur scenejo oni bezonas dekjaran ekzercadon". Same statas ankaux la cxinstila pentrarto.

De knabeco Yue Feng sxatis pentri, sed antaux 21 jaroj li eniris en Qinghua-universitaton kaj studis pri radio. Tial li diris, ke la plej granda bedauxro en lia vivo estas tio, ke li ne eniris en la Cxinan Centran Belartan Instituton. Sed li ne forlasis sian hobion kaj fine sukcesis en tio kaj bone edukis la filon. Nun la filo efektivigis lian deziron kaj diplomigxis el la Cxina Centra Belarta Instituto. Li ofte pentras kune kun la patro sur la sama papero.