Feriaj kamparanoj

de SUN AIJUN

HODIAUx nemalmultaj ricxigxintaj urbanoj ekplanis lui privatan parcelon en antauxurbo por sperti vivon de kamparanoj, sin okupi pri kamplaboro kaj rikolti apartan gxojon en libera tempo.

Lauxdire, en antauxurbo de Pekino estas granda farmejo konstruita por tiaj urbanoj. Posttagmeze de sabato, kun bona humoro, ni veturis al la farmejo.

Kun areo de pli ol 660 hektaroj, la moderna farmejo, nome Bela Vilagxo, sidas borde de Chaobai-rivero nordoriente de Pekino. En gxi staras unu post alia euxropstilaj domoj kun koridoro, rugxa aux blanka tegmento, cxirkauxitaj de verdaj arboj. La 500-hektaraj sunvarmejoj estas moderne ekipitaj. Vastas la hipodromo kaj glimas la lago destinita por boatado, nagxado kaj fisxhokado.

Tie ni renkontigxis kun s-ro Liu, kiu venis elekti domon. La mezagxa Liu volis acxeti idealan logxejon por siaj gepatroj. Plejparto de la domoj en la urbo ne placxis al li, sed la farmejo allogis lin. "En urbo estas tro da bruo, tio malutilas al maljunuloj," li diris, "cxi tie miaj gepatroj povas planti florojn en sia propra varmejo, kulturi legomojn sur la privata parcelo, fari fisxhokadon kaj promenadon. En feriaj tagoj mi venos kune kun miaj edzino kaj infano por akompani ilin kaj samtempe gxui la fresxan aeron kaj kamplaboran gxojon."

S-ino Zhang cxiam revis posedi domon kun parceloj. Nun sxia revo realigxis en Bela Vilagxo. Komence sxi estis iom maltrankvila, ke sxi lacigxos pro kamplaboro en la farmejo, cxar en la urbo sxi jam multe laboris. Sed post vizito al la modernaj instalajxoj de la varmejoj kaj komputeraj manipulejoj, sxi ne plu hezitis: "Cxi tie estas cxiaj cxiutagaj necesajxoj: elektro, gaso kaj akvoprovizado. Tiel ni gxuas ne nur modernan vivon en la metropolo, sed ankaux vivon de kamparanoj, sen lacigxo pro kamplaboro. Krome, la farmejo trovigxas ne fore de mia oficejo, nek de tiu de mia edzo nek de la lernejo de nia filo. Ni bezonas nur 40-minutan auxto-veturadon al la farmejo." S-ino Zhang kaj sxia edzo estas tre kontentaj pri sia domo en la farmejo. Ilia filo, kiu lernas en mezlernejo, ege gxojas kaj planas inviti siajn kunlernantojn ludi futbalon sur la verdejo de la farmejo en someraj ferioj.

Ni vizitis ankaux s-ron Xu, alian logxanton en la farmejo. Pro tio, ke la tuta familio ege interesigxas pri floro-kulturado, s-ro Xiu planas kulturi en la varmejo tulipojn, rozojn kaj kariofildiantojn. Li diris: "Estontece, ne estos malfacile donaci cxiutage faskon da fresxaj floroj al mia edzino. Kompreneble, miaj familianoj kulturas florojn ne nur pro romantiko; vendi fresxajn florojn alportas konsiderindan enspezon. Cetere, la farmejo respondecas pri liverado de semoj, servo de kulturado kaj acxetado de floroj."

Farmejoj, kia Bela Vilagxo, trovigxas ankaux en antauxurbo de Sxanhajo, Kantono kaj aliaj urboj. Tiaj logxejoj vekas pli kaj pli grandan intereson cxe la publiko. Tamen, iuj diris, ke tiuj, kiuj acxetis logxejon en farmejo, ne volas farigxi vera kamparano, ili acxetis nur idilian vivmanieron kaj maksimume estas feriaj kamparanoj.

Samtempe, multaj urbanoj venis en la kamparon ne por ripozo nek distrigxo, sed por terkulturo. En 1995 aperis en Sxanhajo la fenomeno, ke diplomigxintoj el universitato forlasis sian okupon en urbo kaj venis en antauxurbon por administri farmejon. En 1997 iu urbestro de Hubei-provinco sin eksigis por funkciigi privatan farmejon, tio faris sensacion siatempe. S-ino Qu Yaping, kiu lernis en altlernejo kaj estis mastro de privata entrepreno, investis grandan privatan farmejon. Tiuj personoj sin okupas pri agrikultura produktado kun pli altaj scienco kaj teknologio. Sin okupante pri terkulturado tutjare, eble ili povas esti rigardataj kiel novtipaj kamparanoj.

Cxu feriaj kamparanoj cxu novtipaj kamparanoj, ili cxiuj vivas en urboj kaj profunde sopiras pri la naturo kaj tero.