La aktivado komencigxis en 1992. Tiam estis nur dekkelkaj kantantoj, sed nun pli ol mil. Multaj, auxdinte pri la spontanea aktivado, venis por partopreni en gxi.
La direktanto de la hxoro estis profesoro de la Centra Konservatorio. Post sia emeritigxo li farigxis instruisto de la kantantoj. Li instruas tiel serioze kiel en la konservatorio al la kantantoj kiel prononci kaj hxore kanti, variigi muziknotojn kaj moduli tonon. Danke al lia instruado la hxoro gustas profesie.
La kantantoj dronas en belaj memoroj kaj sentas grandan plezuron.