INTER NI

Ege placxis al mi la artikolo "Brilanta cxina muziko", aperinta en EPCx n-ro 5/99, cxar mi cxeestis la koncerton la 27-an de januaro 1998. Vere la auxskultantoj el Vieno ravigxis de la cxina nacia arto kaj aplauxdadis longe, ecx tondre.

Poste mi skribis raporton pri tiu cxi novjara koncerto kaj gxi estis disauxdigita de Radio Auxstria Internacia la 15-an de februaro 1998. La sama raporto aperis en Auxstria Esperanto-Revuo n-ro 1-3/1998.

LEOPOLD PATEK (Auxstrio)

กก

En la numeroj 1-5/99 mi renkontis en cxiu rubriko artikolojn kun tre interesa enhavo, ofte formigitajn altanivele. Granda parto de la fotoj ankaux estis bonegaj. Apud multaj aliaj artikoloj plejmulte placxis al mi: 1/99: "Vojagxo en Tibero" kaj "Pudong ? bona loko por investantoj"; 2/99: "Esploro kaj disvastigo de hibridigita rizo" kaj "Kuriozaj moroj en mangxado"; 3/99: "Poezio en akvarelo: kaj Auxreolo de herezulo"; 4/99: "Libro de ligno" kaj "Mengshan-teo"; 5/99: "Studentoj kaj ilia laborsercxado" kaj "Familioj sur altebenajxo".

Nun mi esperas, ke la multe lauxdata rubriko "Laux la Silka Vojo" baldaux estos anstatauxota por alia rubriko, kiu okupigxos kun similaj temoj historiaj, geografiaj kaj sociaj en Cxinio.

HANS-BURKHARD DIETTERLE (Germanio)

กก

La plej grava valoro de EPCx estas, ke gxi montras Cxinion kaj la cxinan kulturon al la mondo. Gxi estas en pluraj trajtoj alia ol la nia, sed tio ne signifas, ke ni ne povas multon lerni de Vi, same kiel Cxinio transprenas multon el aliaj kulturoj.

JIRI LAUBE (Cxehxio)

กก

Tial, kiam mi trovis en malnovaj bretaroj de nia asocio, cxi tie en Milano, multajn revuojn de EPCx de 1952 gxis 1992, mi tre zorge kolektis kaj dividis ilin, poste mi bindigis ilin en nur 10 volumoj, cxar la jaroj de la revuoj ne estis kompletaj.

Hodiaux tiuj volumoj tronas en mia biblioteko, kun verda kovrilo kaj orskribajxo.

Mi sxatas tre multe legi la malnovajn numerojn, remalkovri la okazintajxon de la historio, sed pli multe sekvi la evoluon de la popola Cxinio dum lastaj 40 jaroj.

CONTI GIOVANNI (Italio)