Sercxi lulilon de Dongba-kulturo

de CHENG WEIDONG

ANTAUx mia ekiro al Shangrila mia amiko proponis al mi, ke mi, atinginte Zhongdian, vizitu Sankan, kiu estas subgubernio de nasxi-oj, fama pro Dongba-kulturo kaj Baishutai-pejzagxo.

Estas strange, ke Dongba-kulturo naskigxis en Sankan, tamen hodiaux gxi kaj gxia kreinto ?nasxi-oj estas cxefe en la regiono Lijiang de Yunnan-provinco. Kial?

BAISHUITAI KAJ DONGBA-KULTURO

Sudoriente de Zhongdian, en la naturparko de Haba-negxmonto, situas Sankan, la unika nasxi-a auxtonoma subgubernio de la Diqing-a Tibet-nacia Subprovinco.

He Zhiben, pli-ol-70-jara Dongba-o, parolis la han-an lingvon kun nasxi-a akcento. Li diris al mi, ke tiu, kiu scipovas skribi Dongba-ajn ideogramojn kaj kapablas gvidi Dongba-religian kultan ceremonion, estas nomata Dongba-o. En historia materialo "Dongba" signifas eruditon, kiu estas sxamano de kulta ceremonio. En la 7-a jc. Ben-religio prosperis inter tibet-nacianoj. Tiam la indigxenoj kun familinomoj Mu kaj Ye en la regionoj Sankan kaj Baidi (nun Baishuitai) kreis antikvan hieroglifon surbaze de sxamanismo, sorbante Ben-religian kulturon, kaj la religio de la antikva tribo sxangxigxis en la nacian religion de la regiono ?Dongba-religio, ke Ben-religio nasxiigxis, kaj cxirkaux Baidi kreskis la originala Dongba-kulturo.

Dingba Shiluo, la unua sanktulo de la nasxia Dongba-religio, estis preterpasanta Baishuitai kaj altirita de la pejzagxoj. Do li predikis tie. Kaj Aming Shiluo, la dua sanktulo de Dongba-religio, samloke studis sutrojn, kaj lauxdire li kreis la Dongba-an hieroglifon tie. De tiam Baishuitai farigxis sanktejo de Dongba-religio. La Dongba-a hieroglifo estas nomata "viva fosilio de ideogramo", kaj hodiaux gxi ankoraux estas uzata. Gxi havas pli ol 1?00 ideogramojn, kaj en Baidi 1?00 el ili estas uzataj. En kaligrafajxoj kaj pentrajxoj oni vidas tiajn ideogramojn kun brilaj koloroj kaj fluaj kaj simplaj strekoj. Estas multaj fabloj kaj legendoj en Dongba-lingvo.

TRANOKTADO EN BAISHUITAI

Hodiaux Baishuitai jam farigxis vidindejo: en Dongba-vilagxo okazis Dongba-kultura ekspozicio, en kiu estas logxdomo de nasxi-oj. Kelkaj maljunaj Dongba-oj kaj nasxi-aj knabinoj en la nasxi-aj vestoj klarigis al vizitantoj. Kaj en la ekspoziciejo prezentigxas Dongba-aj sutroj, freskoj, fotoj kaj lignaj tabuloj por kultado. La direktoro de la ekspozicio diris, ke tiuj materialoj venis de lokanoj.

En la vilagxo estas ligna domo kun nasxi-a trajto de Baidi-regiono. Gxi havas lignan strukturon de nasxia arkitekturo. Gxi estas fortika kaj simpla, kaj en centro de la salono estas fajrejo kaj ambauxflanke de la salono estas dormocxambroj kaj grentenejoj. En tia domo estas varme en vintro kaj malvarmete en somero. La direktoro diris, ke gxi estas translokita el nasxi-a vilagxo.Antaux la domo estis du Dongba-oj en Dongba-aj vestoj, kun kulta cxapo sur la kapo kaj sving-tambureto en la mano. Svingante la brakojn, ili jen saltis jen kauxris murmurante, tamen neniu el ni konprenis tion.Vespere ni ripozis en la ligna domo. La luno alte pendis sur la cxielo. Promenante laux sxtona vojeto mi atingis la domon de la maljunaj Dongba-oj. En la cxambro auxdigxis rido. Mi eniris la cxambron, fajro brilis, kaj fumo de brulligno levigxis. Unu el la maljunuloj skribis kaj la alia instruis Dongba-ideogramojn al nasxi-aj knabinoj. Tio rememorigis legendon pri Shangrila.

BELA PEJZAGxO DE BAISHUITAI

La sekvan matenon, tuj post kiam tagigxis, ni rapidis al Baishuitai. La estro de Sankan-subgubernio diris al ni, ke nasxi-oj nomas Baishuitai "Shibuzhi" signifanta kreskantajn florojn. Legendo diras, ke Baishuitai estas kreita de feoj Meilidong kaj Meilise, do gxi estas nomata ankaux "kampo donacita de feoj". Baishuitai, je 2?80 metroj super la marnivelo kun areo de 3 kvadrataj kilometroj, estas lafa tersurfaco, kiu formigxis el blanka precipitajxo de kalcia dikarbonato.

Antaux ni Baishuitai prezentigxis kiel kristalaj florpetaloj. Tie lirlis klara fonto sub la brilanta suno. Starante tie, mi enspiris fresxan aeron kaj rigardis la fumon levigxantan el kamentubo de malproksima kamparana domo. Mi ne atendis, ke fore de brua urbo mi povis trovi tiel ricxan kulturon kaj tiel interesan moron.VIZITI MALJUNAN DONGBA-ON

Forlasinte Baishuitai, ni eniris vilagxon Wushuwan. La antikvaj domoj kasxis sin en verdaj juglandarboj kaj pomarboj fruktoportantaj. Virinoj laboris en kampoj kaj maljunuloj ripozis kun pipo en la busxo. Cxio cxi prezentis al ni idilian vivbildon.

En la vilagxo, mi vizitis maljunan Dongba-on He Zhanyuan. Li estis ordiganta manuskriptojn en Dongba-lingvo. Li diris al mi, ke iuj el liaj antauxuloj estis Dongba-oj, sed hodiaux malmultigxis veraj Dongba-oj. Li prezentis al mi siajn verkajxojn ?Dongba-sutrojn kaj rakontojn, kaj diris, ke nun en vendejo Dongba-sutroj kaj Dongba-kaligrafajxoj diferencas de la tradiciaj. Ekzemple, laux la tradicio oni uzas specialajn paperojn faritajn el sxelo de arbedoj kaj tucxon el pina fulgo kaj juglanda oleo. Tiaj paperoj estas dikaj kaj imunaj kontraux insekta mordo kaj tia tucxo estas hele nigra kaj nedekolorigxema. "Cxu Dongba-kulturo povos konservi sian karakteron, se oni sxangxos la tradician teknologion?" La maljunulo timis. Ankaux fakuloj de la Kunming-a Instituto de Dongba-kulturo rimarkis tion. Ili klopodas por solvi la problemon.