Sxtonskulptisto kaj liaj asistantoj

En la lastaj jaroj oni iom post iom konis la nomon de cxina skulptisto Zhang Baogui, kies originalaj sxtonaj verkoj estas kolektitaj de sxtataj galerioj, historiaj muzeoj, fakuloj kaj erudiciuloj. Mirinde, liaj asistantoj estas kamparaninoj, kiuj povas fari tiujn belajn artajxojn.

S-ro Zhang diris: "Mi ne inklinas al racia verko, kaj miaj verkoj estas subkonsciaj. La kamparaninoj, mi opinias, bone helpas mian kreadon pli ol tiuj kleraj urbanoj... Ili estas honestaj, ankaux miaj verkoj estas senafektaj."

En la pasintaj pli ol dek jaroj s-ro Zhang kaj liaj asistantoj kunlaboris kaj kreis pli ol cent artajxojn, inter kiuj "Cxinaj laborulinoj" prezentas kamparaninojn. Gvidate de li, la asistantoj farigxis lertaj skulptistoj kaj sentis, ke ili mem sxangxigxis.