Inter la du generacioj

de WANG JIANBING

Okcidentaj gejunuloj memstarigxas ekde la l8-a jaro, tial malsameco en vidpunktoj, kutimoj kaj sentoj ne kauxzas tro da rektaj konfliktoj inter la gepatroj kaj gefiloj. En Cxinio la gepatroj prizorgas kaj helpas siajn gefilojn dum sia tuta vivo, tial ofte okazas nekompreno inter la du generacioj kaj malakordo plej ofte inter bopatrino kaj bofilino. Nun multaj gejunuloj preferas vivi aparte de la gepatroj. Ekzemple mia kolego Wang Jianbing havas tian deziron. Eble, necesa distanco inter la hejmoj de la du generacioj reduktos tiun inter iliaj koroj.

Yu Tao

ZORGO DE LA PATRINO

Patrino estas prikantata de mi dum mia tuta vivo. En elementa lernejo mi verkis artikolon pri mia patrino, kaj gxi estis lauxdata kaj publikigita en loka jxurnalo. Post kiam mi veturis al Pekino por lerni en universitato ege malproksima de mia hejmloko, iom post iom mildigxis mia sopiro pri la gepatroj kun tempopaso, kaj mi memstarigxis, enradikigxante en tiu urbego.

Mi revenis hejmen en mia unua universitata ferio kaj la patrino diris al mi, ke sxi ofte murmuris al miaj gefratoj rigandante mian vakan liton: "Kiel statas mia Bingcxjo?" Ofte cxe la murmurado sxi larmis. Tial mia patro malmuntis mian liton, sekve la patrino larmis ne tiel ofte kiel antauxe. Cxe la komenco mi konsolis sxin kaj diris al sxi, ke mi bone fartas en Pekino. Sed mi ne komprenis, kial sxi ploris pro mi, kiu bone vivas, cxar en mia memoro sxi estas tre firmvola kaj malcedema al malfaciloj. Tian senton mi komprenis nur plurajn jarojn post mia edzigxo.

En tia zorgo la gepatroj cxiam senkauxze maltrankviligxas pro siaj gefiloj. Sed poste ili mem ridas je sia stultajxo. Malgraux tio ilia maltrankviligxo ripetadas pretervole.

LOGxADO CxE LA BOGEPATROJ

Mia logxejo ne estis radiatore hejtata, kaj karboforno ne estis suficxe varma, nek sekura. Do mi, mia edzino kaj la 5-monata filineto vintrumis cxe miaj bogepatroj. Mi dolcxe vokis ilin "pacxjo" kaj "panjo", sed mi estis maltrankvila timante, ke miaj vivkutimoj eventuale malagrabligos ilin. "Ne cxiam tenu la bebon en la sino", mia tiu opinio farigxis la unua konflikto inter mi kaj la bogepatroj. Ili tro dorlotis la bebon. Mi montris al ili libron pri infanvartado klarigante, ke foje plorado de bebo utilas al kresko de la pulmoj. Sed ili malkonsentis: "Kiu povus lasi sian infanon plori sencxese?" Mi ne konsentis kun ili, sed mi devis silenti.

Mi ne povis havi sxatokupon logxante cxe la bogepatroj: Mi malofte televidis, cxar ili rigardis televidadon temporaba; mi malofte auxskultis muzikon, cxar la bogepatroj, ambaux instruistoj, bezonis kvieton post taga laboro en la lernejo; mia horaro devis esti preskaux sama al tiu de la bogepatroj, cxar ili dormas tiel facile, ke eta bruo vekas ilin el dormo.

Mi ofte helpis la bopatrinon en kuirado, foje kaj foje ecx kuiris sola. Ili rigardis min bona bofilo, kaj ankaux mi sentis ilian amon. Post unu jaro mia familieto revenis al mia logxejo. Forlasante la bogepatrojn, mi volis doni al ili sumon da mono kiel rekompencon, sed ili rifuzis. Mi scias, ke ili multe elspezis por mia familieto.

MALAKORDO INTER LA BOPATRINO KAJ BOFILINO

Mia edzino kaj mi ambaux estas profesiuloj, do venis la demando: Kiu flegos la bebon? Post interkonsiligxo kun la edzino mi venigis mian patrinon de mia hejmloko, 4?00 kilometrojn fore de Pekino.

Mia patrino estas laborema, kaj infanvartado estis neniom malfacila por sxi. Sxi prenis sur sin la tutan dommastrumadon: flegi la bebon, lavi vestojn, prepari mangxajxojn kaj purigi cxambrojn. Sed nelonge poste sxi eksentis, ke la hejmo de la filo ne estis tia kiel en sxia imago.

Laborema, sxi ne povas toleri alies pigrecon. En la unuaj tagoj, la domlaborojn neglektitajn de ni, sxi ofte faris silente. Sed iom post iom sxi ekplendis kontraux nia pigreco. Se mi senkulpigis min, ke mi lacigxis pro laboro en la oficejo, sxi certe argumentis kun mi ripetadante siajn spertajxojn, ke sxi kreskigis sume 5 infanojn. En necxeesto de mia edzino sxi ofte plendis kontraux sxi, ke sxi ne bone prizorgis min kaj ne bone faris dommastrumadon. Mi diris, ke cxiu havas sian bonecon kaj nebonecon, ke mia edzino estas bonhumora kaj bonkora. Ne povante sin pravigi plu, sxi cxiam finis la argumenton per la vorto: "Ne mi, sed vi vivos la tutan vivon kune kun sxi!" Kaj krom tia argumento, sxi ofte komparis sian "pigran" bofilinon kun tiuj de aliaj. Sxi timis, ke sxia filo tro laboras.

Al mia edzino mankas sperto pri la aktuala vivo kaj sxi estas mallerta en dommastrumado, dum la patrino estas mala. Por teni la familion en harmonio, mi ofte deadmonis mian patrinon de grumblado. Tago post tago la patrino malsanigxis pro malkontentigxo kaj mi devis eskorti sxin hejmen. Cxe la foriro de la patrino la "pigra bofilino" donacis al sia bopatrino oran kolieron por montri sian dankon. Kiam ili vivis kune, ili malofte havis interparoladon, sed post disigxo pli kaj pli oftigxis inter ili telefona interparolo pri tio kaj alio, kaj rimarkeblis nenia malakordo.

LA FILO KAJ PATRINO

Mi iam opiniis, ke mia patrino estas perfekta. Sed post la kunvivado en Pekino mi konvinkigxis, ke ankaux sxi estas mankohava kiel aliaj patrinoj: sxi estas egoisma por la intereso de la filo; sxi ne volas, ke alia virino dividu kun sxi la amon de la filo; sxi foje estas naiva, postulante, ke mia donaco al sxi nepre devas egala al tiu al miaj bogepatroj; kaj sxi de tempo al tempo menciadis la dirojn de la bofilino, kiujn sxi rigardis ne decaj.

Mi pensas, ke mi jam plenkreskas kaj povas klare vidi la cxirkauxajxojn. La gepatroj vivtenis min gxis mi povis memstarigxi en la socio, kaj eble de tiu momento miaj opinioj pri la realajxoj farigxis pli objektivaj. Cxiaj okazintajxoj fakte jam ekzistas antaux ol mi rimarkis ilin, sed ili estis kasxitaj de la patrina-fila interrilato.

Mi pensas, ke en la okuloj de la patrino mi jam ne estas la antauxa Bingcxjo. Mi jam havas miajn proprajn ideojn kaj ne estas absolute obeema al sxi kiel antauxe, mi estas pigra hejme, nek sxparema kiel sxi, kaj pli terure por sxi estas tio, ke vorto de la alia virino ofte estas pli efika ol la sxia.

APARTE LOGxU LA DU GENERACIOJ

El miaj propraj spertajxoj mi opinias, ke por teni harmoniajn interrilatojn inter la du generacioj, estas pli bone, ke ili logxu aparte. Maljunuloj timas ne nur solecon sed ankaux bruadon. Se la bopatrino kaj la bofilino ne povas vivi en akordo, tio ofte metas la filon en embarason. La du generacioj havas diferencajn vivkutimojn, vidpunktojn kaj spertajxojn. Ofte du generacioj havas tute diferencajn opiniojn pri la sama afero. Maljunuloj emfazas sperton, dum la junuloj provon; maljunuloj akcentas praktikeblecon, dum la junuloj modon; maljunuloj inklinas al stabileco kaj rutinoj, dum la junuloj al noveco kaj ekscitigxo. Pro la diferencaj opinioj la du generacioj ne povas sin akordigi unu al la alia. Cxu surmeti aux demeti veston pro vetersxangxigxo? Cxu acxeti novan veston? Cxu bebo devas kusxi surdorse aux surventre? Cxu preni auxtobuson aux taksion?... Je cxiaj tiaj bagatelajxoj estigxas malagrablajxoj. Iuj maljunuloj silentas al tio kaj post certa tempo ili malsanigxas pro nevola silentado; aliaj maljunuloj eldiris, sed tio malagrabligis la junulojn. Cxu ne estos bone, se la du generacioj ne vivu kune, kaj la junuloj ofte vizitu la gepatrojn?