Sindedicxo al Esperanto

de CHENG JI

S-RO Bao Shujun, delegito de UEA, honora konsilanto de la Cxina E-Ligo kaj prezidanto de la Ningbo-a E-Asocio, estis cxefingxeniero de la Ningbo-a Lako-fabriko. Emeritigxinte, li laboris plenenergie por Esperanto. Li ofte diris: "Lako-farado estas mia okupo kaj Esperanto ?mia dumviva kariero."

ESPERANTISTIGxO ANTAUx 50 JAROJ

Je la unua vido mi neniel povis kredi, ke li agxas jam pli ol 70 jarojn. Kun largxa frunto kaj brilaj okuloj li profunde impresis min per siaj prudenteco kaj granda animo. En lia legocxambro troveblas multaj Esperantajxoj: E-memorinsignoj, E-gazetoj, E-leteroj... Cxiuj tiuj objektoj estas kolektitaj de li mem.

Li rakontis al mi pri sia konatigxo kun Esperanto antaux pli ol 50 jaroj:

"Mi naskigxis en Ningbo, Zhejiang-provinco. Diplomigxinte el la Hujiang-a Universitato en Sxanhajo en 1945, mi eklaboris en lako-fabriko. Iutage en 1949 mi informigxis de jxurnalo, ke la disauxdiga E-kurso de la Sxanhaja E-Asocio varbis lernantojn, kio vekis mian atenton. Kun scivolemo mi anoncis min al la kurso. En la 1-a de septembro la radio-stacio ekdonis la lecionojn kaj mi ilin sekvis cxiutage. Cxe la fino de oktobro finigxis la kurso kaj mi havis honoron paroli en Esperanto je la nomo de la kursanoj en la ferma ceremonio. Poste mi laboris kiel kursgvidanto."

Kiam li menciis pri tio fiero vidigxis sur lia vizagxo.

Aligxinte al la Sxanhaja E-Asocio, li entuziasme partoprenis en cxiuj gxiaj aktivadoj. Poste li estis elektita kiel konsilanto kaj vicprezidanto de la asocio. Marte de 1951 li vojagxis al Pekino por cxeesti la fondan kunvenon de la Cxina E-Ligo kaj aligxis al gxi. En la kunveno Hujucz kaj aliaj veteranaj esperantistoj faris paroladojn. De tio li pli multe konis la celon kaj signifon de Esperanto kreita de L. L. Zamenhof kaj rolon de Esperanto en internacia komunikado. Post tio plifirmigxis liaj fido kaj decido multe kontribui al E-movado.

PROGRESIGI E-MOVADON

En 1960 li venis en la Kunming-an Gxeneralan Lako-fabrikon en Yunnan kaj laboris tie pli ol 24 jarojn. En 1979 li partoprenis en la Dua Labor-kunsido de Esperanto okazigita de la Cxina E-Ligo en Pekino kaj estis elektita kiel gxia konsilanto. Reveninte en Yunnan, li kune kun aliaj esperantistoj fondis la Yunnan-an E-Asocion kaj laboris kiel gxia vicprezidanto.

Cxiufoje kiam li vizitis sian hejmlokon Ningbo, li certe kontaktis lokajn esperantistojn. Post kiam li eklaboris en la hejmloko en 1984, li aktive preparis la Ningbo-an E-Asocion. Post gxia fondigxo li entuziasme okazigis diversajn aktivadojn por disvastigi Esperanton: funkciigi diversajn E-kursojn, starigi E-angulon en parko, k.a.

En 1988 li emeritigxis. Tio permesas al li doni sian tutan energion al disvastigo de Esperanto. En 1989 li projektis kun aliaj memorkoverton, okaze de la 130-a datreveno de la naskigxo de L. L. Zamenhof kaj de la 4-a jarigxo de la Ningbo-a E-Asocio. Emisio de la memorkovertoj multe gxojigis lin. Tamen, kiam en- kaj eksterlandaj esperantistoj gxuis tiun belan memorkoverton, neniu el ili sciis, ke por gxia emisio li riskis sian monon: Ne volante respondeci por eventuala neacxetado de la memorkovertoj, la Ningbo-a Posxtmarka Kompanio prenis sur sin certan riskon, ke li prenu la taskon vendi mil memorkovertojn. Oni povas diri, ke lia duonjara klopodo por la memorkoverto estis rekompencita de gxia emisio, kaj li ege gxojis ankaux pro tio, ke la du memorigaj posxtstampoj kun Esperantaj vortoj sur la memorkoverto estis enlistigitaj en la unua numero de "La Verda Lupeo", organo de Esperanto-Ligo Filatelista / Amika Rondo de Esperantajx-Kolektantoj en 1990.

POR KE PLI MULTAJ KONU NINGBON

S-ro Bao esperas konigi per Esperanto Ningbon kaj Cxinion al pli multaj eksterlandanoj kun la celo akceli ekonomian kaj kulturan intersxangxojn inter Cxinio kaj aliaj landoj.

En 1992 s-ro Bao kaj aliaj eldonis la Esperantan brosxuron "Bonvenon al vi en Ningbo". Ili kunportis 300 ekzemplerojn al la Kvina Pacifika Kongreso de Esperanto kaj donacis ilin al la kongresanoj. Por eldoni gxin s-ro Bao vizitis cxiujn presejojn en Ningbo, sed neniu el ili povis komposti pro manko de kelkaj Esperantaj tipoj. Do, lia filino tajpis gxin per Esperanta tajpilo kaj li respondecis pri korektado kaj kompilado. Tiele li sukcese eldonis gxin.

Jam en la 50-aj jaroj li komencis korespondi kun eksterlandaj esperantistoj kaj plurfoje partoprenis internaciajn Esperantajn kongresojn kaj konferencojn. Li gastigis esperantistojn el Britio, Nerderlando, Francio kaj aliaj landoj, helpis al membroj de la loka asocio starigi korespondajn rilatojn kun eksterlandaj esperantistoj.

Ningbo kaj Aachen de Germanio estas gxemelaj urboj kaj post 1987 ankaux gxemeligxis E-organizoj de la du urboj, dank' al s-ro Bao kaj s-ro Wolfgang Bienen, prezidanto de la Aachen-a Esperanto-Salono. S-ro Wolfgang Bienen estas gastama kaj 5-foje invitis s-ron Bao al Aachen, bedauxrinde, li ne povis realigi sian vojagxon pro diversaj kauxzoj. La 5-an de oktobro 1995 laux invito s-ro Wolfgang Bienen venis en Ningbon por partopreni en la folklora kaj ekonomia intersxangxo '95. Tio ege gxojigis ilin. La du malnovaj amikoj finfine havis sxancon intervidigxi unu kun la alia kaj interparoli vid-al-vide. En la hejmo de s-ro Bao la geedzoj de Bienen babilis kun lokaj esperantistoj gxis profunda nokto. S-ro Bienen humure diris al la loka respondeculo: "Sen esperantistoj mi povus fari nenion cxi tie."