CxINIO

* La Norda Politekniko de Cxinio fondis en aprilo E-kurson, kiun vizitas 7 studentoj de la fako de moderna sekretariado. La kursanoj partoprenas en la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio. (Xiao Huoli)

*La Ministerio de Informa Tekniko kaj Telekomunika Industrio de Cxinio emisiis en la 1-a kaj 18-a de majo posxtmarko-seriojn "La Monda Hortikultura Foiro Kunming, l999" kaj "Rugxa Cervo". La Filatela Kompanio de Haikou de Hainan-provinco lancxis stampilon kun Esperanto kaj la cxina lingvo. La stampon desegnis s-ro Zhang Linrui.

(Zhang Linrui)

AUxSTRIO

*La l7-an de aprilo l999 okazis Zamenhof-festo en la Pola Instituto en Vieno, Auxstrio. Cxeestis 40 personoj el Auxstrio, Belgio, Hungario, Indonezio kaj Pollando.

(Walter Klag, Ret-info)

EGIPTIO

*Kadre de la kampanjo lancxita de UEA, du prelegoj pri Esperanto estis faritaj cxe la lokaj grupoj de Rotario Internacia, je la 3-a de marto l999 en la franca klubo kaj je la 24-a de marto l999 cxe la angla klubo en Aleksandrio, Egiptio.

(Guy Penet, Ret-info)

GERMANIO

l La 21-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj okazos la 7-l4-an de auxgusto l999, en Przytok apud Zielona Gora en Pollando. Tien venos nur denaske Esperante edukataj infanoj kun siaj gepatroj. Pro la internacieco krokodilado ne funkcias. Poste samloke okazos la Familia Feriado ankaux por nedenaskuloj. Kontakto: Christoph Knabe, Dortmunder Str. 9A, DE-10555 Berlin; http://www.tfh-berlin.de/-knabe/REF.html; <knabe@tfh-berlin.de>.

(Christoph Knabe, Ret-info)

KROATIO

*Dum sia kunsido, kiu okazis la 30-an de marto l999, la urbaj instancoj de Nasxice en la kroata regiono Slavonio decidis nomi novan straton apud la Elementa Lernejo Regxo Tomislav la Strato de Mavro Sxpicer. Mavro Sxpicer estas unu el la fondintoj de la kroata Esperanto-movado, auxtoro de la unua lernolibro de Esperanto en la kroata lingvo, kunredaktoro de la unua kroata Esperanta gazeto "Kroata Esperantisto" kaj kompilinto de la unua kroata Esperanta antologio. Li naskigxis en Nasxice la 1-an de aprilo l862. La urbo honoris lian nomon kaj liajn meritojn pri Esperanto okaze de la Tria Kongreso de Kroataj Esperantistoj en la regiono Slavonio, sed ankaux renkonte al la jaro 2001, kiam UK okazos en Zagrebo.

(Spomenka Sxtimec, Ret-info)

POLLANDO

*La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis la 8-13-an de februaro en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando). La gestudentoj el diversaj landoj auxskultis prelegojn pri problemaro kaj historio de interlingvistiko; pri bazaj nocioj en morfologio kaj sintakso; pri la dua periodo de E-literaturo kaj pri Esperanta gramatiko. En la sekva studjaro (unua sesio 19-24.09.l999), UAM denove atendas novajn aligxontojn (aligxdato: l5-a de auxgusto). Interesigxantoj turnu sin al I. Koutny: Lingvistika Instituto, UAM, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, T/F:+48-61 861-85-72; rete: ikoutny@amu.edu.pl.

(Ilona Koutny)

UKRAINIO

l Apud cxarma germana urbeto St. Andreasberg okazis la 15-a Printempa Semajno Internacia. Enkadre de gxi okazis la 5-a Printempa Lernejo Internacia. La arangxo allogis pli ol l60 personojn el 21 landoj. Gxi fakte estis "Paska renkontigxo por la tuta familio" ?en tiu kvanto estas kasxitaj 34 familioj. Dum la tuta arangxo regis vere familieca etoso.

(Mikaelo Lineckij, Ret-info)