Sxangxigxoj en 50 jaroj (I)

de WANG HANPING

La 1-a de oktobro cxi-jare estos la 50-a datreveno de la naskigxo de la Cxina Popola Respubliko. Kiaj sxangxigxoj okazis en tiuj 50 jaroj? Ni publikigos artikolojn kun fotoj kaj datenoj por konigi la socian kaj ekonomian disvolvigxon de Cxinio. Kvankam Cxinio akiris impetan disvolvigxon, tamen pro sia granda logxantaro kaj malforta ekonomia bazo gxi staras ankoraux malantauxe de la evoluintaj landoj. Ni esperas, ke niaj artikoloj helpos niajn legantojn pli bone koni la cxinan konstruadon.

La Red.

ONI ofte priskribas Cxinion en 1949 per la vortoj "malricxa kaj blanka". Tiam Cxinio estis lando plena de militaj vundoj, 90% de gxiaj logxantoj vivis en la kamparo kaj gxia industria produktovaloro konsistigis nur 12.6% de la nacia produktovaloro. La malnova Cxinio estis subevoluinta ekonomie kaj la tradiciaj agrikulturo kaj metiindustrio okupis gvidan lokon, tamen ilia produktado estis postigxinta. En terkulturado oni ne uzis masxinon, nek elektron nek kemian sterkon kaj la greno ne suficxis por nutri la logxantojn, dum la vasta kamparanaro vivis mizeran vivon. Tiam la cxina industrio estis cxefe la malpeza kun nur malmulte da fakoj produktantaj varojn sole por konsumado. Tiam la produktokvantoj de sxtalo, nafto kaj elektro de Cxinio egalis nur kelkdekonon aux kelkcentonon de tiuj de la evoluintaj landoj kaj tiun, kiun gxi havas en unu aux du tagoj en la nuna tempo.

La fondigxo de la popola respubliko en 1949 finis la duonkolonian kaj duonfeuxdan historion de Cxinio, kaj 400 milionoj da cxinoj suriris la vojon de paca konstruado. En la sekvantaj 30 jaroj Cxinio starigis sendependan kaj cxioampleksan naci-ekonomian sistemon garantiantan gxian vivon kaj disvolvigxon malgraux tio, ke pro naturaj katastrofoj kaj gravaj mispasxoj iatempe pligrandigxis la diferenco inter ni kaj la evoluintaj landoj. En 1978 la cxina agrikulturo atingis kompletan disvolvigxon en terkulturo, forstokulturo, brutobredado, flankokupo kaj fisxbredado kaj gxia produktovaloro triobligxis, dum la produktovaloro de la moderna industria sistemo 40-obligxis kompare kun tiu en 1949.

En 1978 Cxinio realigis sian alian historian turnigxon. En tiu jaro gxi ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo, kiu estas tre utila al rapida ekonomia disvolvigxo de Cxinio. En la pasintaj 20 jaroj la cxina ekonomio kreskis meze je 9.8% cxiujare kaj Cxinio farigxis la plej granda grenprodukta lando kaj per tio gxi solvis problemon de manko de greno. Cxinio okupas la unuan lokon ankaux en produktado de sxtalo, karbo, cemento, vestoj, televidiloj kaj aliaj. Kaj hodiaux la produktovaloro de gxiaj sekundara kaj terciara industrioj konsistigas pli ol 80% de la nacia enspezo. Nun la cxina ekonomio atingis la unuan etapon de industriigo kaj la tuta mondo vidas la viglan kaj rapide disvolvigxantan Cxinion.

Produktokvanto de cxefaj industriaj kaj agrikulturaj produktajxoj

1949 1978 1998
sxtalo(mil tunoj) 158 31?80 115?90
karbo(mil tunoj) 32?00 618?00 1?50?00
petrolo(mil tunoj) 120 104?00 161?00
elektro(miliardojda kWh) 4.3 256.6 1?67
greno(mil tunoj) 113?00 304?00 490?00
kotono(mil tunoj) 445 2?67 4?00

Reformado de telekomunikado

de YOU DIAN

EN la lasta tempo telekomunikado estis multe atentata en Cxinio. Oni donis atenton cxefe al sxangxo de la telekomunika tarifo kaj reformado kaj reorganizado de la telekomunikaj establoj.

Marte de 1999 la Ministerio de Informa Tekniko kaj Telekomunika Industrio (antauxe la Posxta kaj Telekomunika Ministerio) de la Cxina Popola Respubliko decidis mallevi la prezon por la unuafoja instalo de ordinaraj telefonoj kaj por enretigxo de posxtelefonoj, kio estis tre bonvena al la vasta publiko kaj faris sensacion en la merkato. Oni diris, ke dank' al tio ie en Cxinio aperis furoro de instalo de telefonoj. Tamen estis ankoraux granda distanco inter la propagando de granda prez-mallevigxo kaj la deziro de la popolo, tial la gazetaro plurfoje publikigis artikolojn por montri malkontenton. Iuj ecx opiniis, ke la konsumantoj nun pagas por telekomunikado preskaux same multe kiel antauxe.

Multaj atribuas la altan prezon kaj malbonan servon de la cxina telekomunikado al gxia monopoligo. Jam en la komenco de la reformado la cxina registaro prenis telekomunikadon kiel fundamentan industrion, kiun oni devas unue disvolvi. Tiam la cxina registaro komisiis la telekomunikan departementon respondeci pri konstruado kaj entreprenado de la tutlanda telekomunikado, tamen pro la malforta fundamento, malgranda kapitalo kaj granda bezono en konstruado de la telekomunika reto, dum longa tempo oni pagigis multe por la cxina telekomunikado. Tiu politiko garantiis la konstante rapidan disvolvon de la cxina telekomunikado, kiu farigxis unu el la cxinaj entreprenoj, kiuj disvolvigxis plej rapide en la lando. Ankaux la ordinaraj cxinoj gxuis la sxangxigxon de la rapida disvolvigxo de la telekomunikado. Nun telefono, kiu estis tre rara antaux dekkelkaj jaroj, vidigxas en la hejmo de ordinaraj cxinoj, kaj posxtelefono, rigardata kiel luksajxo, estas uzata de 20 milionoj da homoj (en 1998 duoble kreskis la nombro).

La monopoligo de la cxina telekomunikado malkontentigis pli kaj pli multe da klientoj pro manko de konkurenco kaj malbona servo, kaj iuj klientoj akuzis pri telekomunika servo. Precipe en 1998 oni pli kaj pli forte deziris reformi telekomunikadon. Gxuste antaux la cxi-foja prez-mallevigxo la Ministerio de Informa Tekniko kaj Telekomunika Industrio publikigis sian projekton reformi kaj reorganizi la telekomunikajn establojn en Cxinio. Laux la projekto la cxinaj telekomunikaj entreprenoj apartenas respektive al 4 kompanioj, nome kompanio de fiksa reto, tiu de posxtelefonio, tiu de sendrata televokado kaj tiu de satelita telekomunikado. Tiuj 4 kompanioj kaj la antauxe fondita Cxina Liantong-kompanio kaj aliaj kompanioj kune stimulas fakan konkurencon. Samtempe kun tio, stabile progresis la pordmalfermado de la telekomunika merkato de Cxinio. Antaux nelonge Sxanhajo kaj iu usona kompanio subskribis kontrakton pri kuna investo de la telekomunikado de Pudong-distrikto, Sxanhajo.

Cxu reorganizado cxu pordmalfermo de la cxina komunikado, ili cxiuj celas rompi la monopoligon kaj akceli konkurencon. La cxina telekomunikado nur antaux nelonge komencis sian reformadon kaj kompreneble ankoraux ekzistas neraciaj faktoroj, kiuj malhelpas la justan konkurencon, sed la cxina telekomunikado jam komencis sian unuan pasxon, firman kaj stabilan. Cxiuj malkontentoj je la nuna stato akcelos la sencxesan reformadon de la cxina telekomunikado.

KURANTAJ AFEROJ

*La Cxina Popola Banko decidis nuligi la regionan limigon de la filioj de eksterlandaj bankoj en Cxinio. De nun eksterlandaj bankoj povas fari sian financan laboron en cxiuj centraj urboj, sed antauxe nur en Pekino, Sxanhajo, Tianjin, Shenzhen kaj aliaj 19 urboj kaj Hainan-provinco. La Cxina Popola Banko dauxre kompletigos la regulojn, por ke la eksterlandaj bankoj prove entreprenu la laboron pri la cxina mono Renminbi.

*En Taklimakan, nomata "Maro de Morto", cxinoj ne nur starigis grandan petrolan bazon, sed ankaux plantis 60?00 tamarikojn tauxgajn por dezerto kaj konstruis 10.6 hektarojn da verdejoj kaj unu hektaron da arbidejo, kiu cxiujare kulturas 500?00 arbidojn. Krome, oni sukcese kulturis ankaux tomaton kaj kukumon, ke la "Maro de Morto" ekhavis vivajxojn.

*Cxinio sukcesis en elektroproduktado per riz-sxeloj kaj tiu tekniko nun estas vaste aplikata en Fujian-provinco.

Per tiu nova tekniko oni transportas riz-sxelojn en gasigan fornon, por ke ili ne komplete brulu, kaj pere de sxangxo de la kvanto de enblovita aero ili produktas bruligeblan gason. Post malvarmigxo kaj filtrigxo la purigita gaso eniras en generatoraron kaj tie transformigxas en elektron. La uzitaj riz-sxeloj post filtrigxo povas esti uzataj por sterki kampojn.

*En la lastaj jaroj en Cangzhou, regiono cxe Bohai-maro, privataj entreprenoj produktis multe da bonkvalitaj varoj. El ili la Xinhua-a Kabla Kompanio Limigita subskribis kontrakton kun la nuklea elektrejo Dayawan por liveri al gxi kablon kun valoro de 20 milionoj da juanoj. Tio markis novan etapon en la historio de produktado de nuklea elektro de Cxinio, ke gxi uzas sian propran kablon. En cxina satelito estas ankaux cirkvita plato, farita en Cangzhou.