Poemoj

ADIAUxO VI MIAJ LEGANTOJ

de Jir? Karen (Cxehxio)

Kiu mi estis Por kio mi vivis

tion al mi diros mia verko

Kelke da miaj piedsignoj

vi trovos en cxemara sablo

kie la rozoj floras

kie malamo foras

tie vi trovos min

Al miaj kritikistoj mi diras

? Neniam mi proklamis

ke mi verkis poemojn

mi skribis nur en vortoj

la ofte realan nerealon

kaj vin mi petas Hxarono

/mankas al mi drahxmo/

de mi ecx obolon vi ne ricevos

Por malricxulo el oriento

tiuj valutoj estis

tro multekostaj

PAMPELMUSFLOROJ

de Feniksa (Hoang Minh Phung) (Vjetnamio)

Printempo afekcion dissxutas

Sur pampelmusflorojn cxielangulon parfumanta

Ekde tiam malproksime vi forestas

Cxiam suke verdigxas folioj, cxielo cxiam odoranta

Viaj manoj ofte prizorgas

Dorlotante de ONKLO pampelmusarbon

Tra la folioj vento susuras

En vian leteron alportante parfumon

La butono en nokto blankigxas

Kiel blua stelo lumante mian sojlon

Portanta bonodoron de pampelmusfolioj

Via hararo onde fluas sur viaj sxultroj

Kiel bonodoras la intimaj konfesoj karesante

La pampelmusarbon de Onklo sxatante

La hejmlandan spiriton adorante

SORTO

de Oleg Vasiljev (Rusio)

Kunigis sorto nin hazarde

Kun Vi iam, la karulin';

Vi estas por mi deziranta

Mi per animo amas Vin.

Ja kvazaux bela, hela stelo

Brilegas Vi dum matenigx',

Sed sur vastajxo de cxielo

Sunet' Vi estas post vekigx'.

Dum songxo estas Vi regxino,

Belega, svelta kaj sub kron',

Modesta, cxarma junulino

solene sidas sur la tron'.

Mi scias, ke Vi logxas fore,

Mil futoj estas sur la map',

Kiam mi fartas tre, tre sole

Mi revas pri Vi sur kanap'.

Kiel cxarmega, pompa rozo

Ornamis koron gxis la fin',

Per versoj, ankaux per prozo

Mi dankas tre pro cxio Vin.