Ekrano de Qing-dinastio

Sur la ekrano estas groteskaj sxtonoj kaj altaj florantaj osmantoj (Osmanthus), kiuj estas oraj kaj faritaj per martelbatoj. Krome pendas luno kaj flugas nuboj. La artajxo prezentas belan pejzagxon de ora auxtuno. La maldekstra supra angulo estas inkrustita per oraj versoj, kiuj prikantas osmanton. Sur la rando de la ekrano trovigxas desegnoj de drakoj kaj estas kadrita per pterokarpo.

La delikata ekrano estas fama artajxo de Qing-dinastio (1644-1911). Gxi, alta je 163 cm kaj largxa je 118.5 cm, estas konservata en la Imperiestra Palaco en Pekino.