Kiamaniere cxinoj intersalutas cxe renkontigxo?

Oni diris al mi, ke neniam cxinoj salutas per manpremoj, cxu vere?

ODETTE BERNET (FRANCIO)

de PANG NAIYING

MANPREMO estas kutima maniero de saluto vaste aplikata en multaj landoj cxe renkontigxo, adiauxo, gratulo kaj konsolo. En la antikva Cxinio oni faris manpremon cxe renkontigxo en signo de intimeco, sed tio ne estis populara kutimo. Manpremo estis gxenerale aplikata de cxinoj de la komenco de la kuranta jarcento por anstatauxigi la "mancxuran salutmanieron".

Rilate manpremon la cxinoj akcentas rangecon kaj agxon de la manpremantoj. En cxia okazo superulo, pliagxulo kaj mastro la unuaj etendas siajn manojn por manpremo. La subuloj, junuloj kaj gastoj devas unue diri "saluton" kaj atendi ties manetendon. Ili neniel devas la unuaj etendi la manon al superulo kaj pliagxulo. Se viro etendas la manon al virino, tiu lasta devas etendi la sian por manpremo. Manpremo de virino kun viro devas esti mallongtempa kaj faciltusxa. Se virino ne volas manpremi, sxi devas sin levi kline por esprimi saluton, sed ne devas ignori gxin. Ankaux cxinoj opinias, ke estas malgxentile manpremi per mano en ganto. Sed estas escepto, nome virino en kostumo kaj cxapelo. Sen aparta motivo oni ne etendas la maldekstran manon, nek devas manpremi sidante. Manpremante, oni devas rekte rigardi la salutaton por esprimi respekton.

Malsamaj manieroj de saluto estas farataj en malsamaj kazoj. Kutime manpremo estas farata en renkontigxo de malnovaj konatoj, en unua renkontigxo de nove konataj homoj kaj en akcepto de superulo al subulo. Se oni vidas konaton demalproksime survoje, oni bezonas nur mansvingon. Se oni renkontigxas proksime, oni devas iom sin klini, demeti aux leveti la cxapon, samtempe diri "saluton". En kunvenejo aux teatro kie ne decas interparolo, oni intersalutas per kapbalanco kaj rideto.

Krom manpremo la cxinoj havas aliajn manierojn por saluti. Ili estas kunmeto de la manoj aux duonpugnigitaj manoj antaux brusto, riverenco kaj brakumo.

Kunmeti duonpugnigitajn manojn estas tradicia salutmaniero transformita el antikva salutmaniero. Konfuceo estis honorita kiel "sanktulo", kaj lia plej eminenta discxiplo Yan Hui "prainstruisto". Cxie en Cxinio oni konstruis konfuceajn templojn. En kulto oficistoj kaj konfuceanoj kultis Konfuceon per tre solena rito. Ili genuigxis antaux statuo de Konfuceo, klinis la kapon gxis la frunto tusxigxis kun la tero. Antaux statuo de Yan Hui oni riverencis kun la duonpugnigitaj manoj antaux brusto.

En la Periodo de Printempo kaj Auxtuno (770-476 a.K.), kiam la regxo akceptis feuxdestrojn, oni devis okazigi solenan ceremonion. En ceremonio la regxo salutis la feuxdestrojn ne parencajn kaj portantajn malsaman familian nomon per svingo de duonpugnigitaj manoj malsupren antaux brusto. Al feuxdestroj parencaj sed portantaj malsamajn familiajn nomojn, la regxo salutis per kunmetitaj duonpugnigitaj horizontale etenditaj antaux brusto. Al la feuxdestroj portantaj samajn familiajn nomojn, la regxo etendis la kunmetitajn duonpugnigitajn manojn supren. Poste tio popularigxis inter la popolo. Nun la salutmaniero estis multe simpligita, kaj oni bezonas nur kunmeti la duonpugnigitajn manojn.

Kunmeto de la manplatoj estas respektoplena signo. Oni kunmetas la rektigitajn manplatojn antaux la brusto. Tio devenis de Hindio kaj aplikataj de budhistoj. Poste tiu maniero estis imitata en cxinaj temploj. Ne granda parto de la cxinoj sxatas tiamaniere saluti sian konaton. Tiu maniero enhavas la intencon de la salutanto en peto de beno de la budho al la salutato.

Riverenco sxajne estas pli respektoplena ol manpremo, kunmeto de la duonpugnigitaj manoj kaj kunmeto de la manplatoj. Tiu maniero estas uzata de instruato kaj jungeneraciano por esprimi ilian koran respekton aux profundan dankon al la instruisto aux la maljungeneraciano. Tian salutmanieron oni ofte vidas ankaux en hoteloj, kiam kelneroj salutas gastojn. En Cxinio tiu maniero estas multe malpli populara ol en Japanio.

La supre menciita "mancxura salutmaniero" estis uzata de mancxuroj en la lasta cxina feuxdisma dinastio Qing (1644-1911). Intersalutante oni devis diri "Bonfarton al vi". Viro kaj virino havis malsamajn pozojn. Viro faris duonpasxon antauxen per la maldekstra piedo, duonfleksis la genuojn kaj tenis la antauxkorpon klinita antauxen, dum la dekstra brako mallevigxis rekte. Virino devis meti la interkrocxitajn manojn flanke de la dekstra gambo, flekseti la dekstran genuon.

Salutmaniero genuigxo de han-nacio, antauxe farata cxe renkontigxo de suvereno kaj kortegano, patro kaj filo, mastro kaj dungito, nun estas aplikata en kamparo, en antauxvespero de la Nova Jaro aux en la Printempa Festo, kiam juna generacio salutas grandagxulojn.

Oni povas diri, ke salutmanieroj de la cxinoj cxe renkontigxo estas intermiksigxo de la nunaj kaj antikvaj cxinaj kaj alilandaj salutmanieroj. Tiu aux cxi tiu maniero, cxiuj estas esprimo de amikeco kaj respekto, kaj la euxropstila manpremo montras pli da egaleco, dum la cxinstilaj kunmeto de duonpugnigitaj manoj antaux brusto aux riverenco entenas modestecon kaj humilecon.