La taoisto de Laoshan (Novelo)

de PU SONGLING

En Cxinio, Pu Songling (1640-1715) estas vaste konata kiel auxtoro de la novelaro "Mirrarkontoj de Liaozhai". Multaj rakontoj el gxi estis prezentitaj en bildolibroj, filmoj kaj televidaj teatroj. En 1994 la Cxina Esperanto-Eldonejo presigis "Mirrakontoj de Liaozhai" esperantigitan de Lauxlum, tiel la novelaro estis tradukitaj en 31 lingvojn. Nun ni rekomendas al vi "La taoisto de Laoshan".

La Red.

EN nia gubernio vivis iu sinjoro Wang, kiu estis la sepa filo de renoma familio. De sia knabeco li sentis grandan entuziasmon por taoismo. Auxdinte, ke multaj senmortuloj vivas sur la monto Laoshan, li ekvojagxis tien, kun librokesto sur la dorso.

Surgrimpinte montpinton, li trovis taoistan templon kvietan en izolita punkto. En gxi sidis sur ronda tifaokuseno?taoisto, kun blankaj haroj pendantaj gxis la nuko kaj serena mieno impresanta per majesteco. Wang kotouxis?kaj parolis al li. La taoisto respondis per vortoj sonantaj kun mistereco. Wang petis, ke la taoisto akceptu lin kiel sian discxiplon.

"Mi timas, ke vi estas tro dorlotita por elteni la penigajn servojn," diris la taoisto.

"Mi povas," respondis Wang.

La taoisto havis grandan nombron da discxiploj, kiuj kolektigxis en la vespera krepusko. Wang riverencis kaj salutis cxiun el ili kaj restis kun ili en la templo. Frue en la sekvanta mateno la majstro alvenigis Wang, donis al li hakilon kaj diris al li, ke li iru kolekti brullignon kune kun la aliaj. Wang akceptis la ordonon respektoplene.

Post pli ol unu monato la manoj kaj piedoj de Wang estis kovritaj de dikaj tavoloj de kalo. Ne povante elteni la suferojn, li pensis pri hejmenreiro.

Iuvespere, kiam li revenis, li vidis, ke du viroj drinkas kun la majstro. Kvankam jam krepuskigxis, tamen ankoraux ne lumis lampo aux kandelo. La majstro tondis pecon da papero en formon de ronda spegulo kaj gluis gxin sur muron. Baldaux la cxambro plenigxis je lunlumo kaj ecx hareto estis klare videbla. La discxiploj priservadis ilin irante tien kaj tien.

"En tiel bela nokto gxojplena," diris unu el la gastoj, "cxiuj devas kune gxin gxui." Tion dirante, li prenis vinkrucxeton de la tablo kaj gxin donis al la discxiploj, dirante ke ili drinku gxis ebriigxo.

Wang pensis: Kiel unu krucxeto da vino povas suficxi ecx por sep aux ok personoj? Sekve ili cxiuj rapide sercxis bovlojn por ricevi vinon antaux aliaj, timante ke la vino en la krucxeto elcxerpigxos. Sed post ripetfoja elversxado, la vino en la krucxo tamen ne reduktigxis. Wang tre miris.

Iom poste, unu gasto diris: "Dankon al vi, ke vi havigis al ni la lunlumon, tamen ni nur silente trinkas sen amuzo. Kial ne alvoki Chang'e?el la luno?" Tiam la taoisto jxetis mangxbastoneton en la lunon. Aperis belulino kaj eliris el la lunlumo. En la komenco, sxi altis je malpli ol unu futo, sed kiam sxi atingis la plankon, sxi ricevis la grandecon de ordinara homo. Sxi havis sveltan talion kaj belan kolon kaj gracie dancis la Dancon de Cxielarka Jupo kaj Pluma Robo. Tion fininte, sxi kantis:

Ho feoj, ho feoj, vi teren revenas?

Sed Guanghan-palaco4 min plue katenas?

Sxia vocxo sonoris argxente kiel muziko de fluto. Tion fininte, sxi ekturbis kaj saltis sur la tablon. En palpebrumo sxi denove farigxis mangxbastoneto antaux la mirigitaj rigardantoj. La tri viroj ekridegis brue.

"Ni havis vere plezuran vesperon," diris la alia gasto, "tamen mi jam ne plu povas trinki. Cxu vi bonvolus trinki la lastan bovlon por min adiauxi en la Luna Palaco?"

La trio sekve transmovis sian tablon malrapide en la lunon. Dum la trio trinkis sidante en la luno, la discxiploj vidis ilin klare, ecx povante distingi iliajn harojn de la brovoj kaj barboj, kvazaux en spegulbildo. Momenton poste, la luno malheligxis iom post iom. Kiam discxiploj alportis lumigitajn kandelojn, ili trovis ke la gastoj jam malaperis kaj la majstro sidas sola; tamen la restajxoj de la mangxoj ankoraux trovigxas sur la tablo kaj la luno sur la muro refarigxis peco da papero simila al ronda spegulo.

"Cxu vi jam drinkis suficxe?" demandis la majstro.

"Suficxe," respondis la discxiploj.

"Se jam, estas bone ke vi frue enlitigxu, ke vi ne malfruigxu por kolekti brullignon morgaux," diris la majstro.

La discxiploj jesis kaj retirigxis. Wang sentis fortan admiron kaj estingigxis lia deziro hejmeniri.

Pasis ankoraux unu monato. Wang trovis la penigan vivon neeltenebla, kaj tamen la majstro instruis al li nenian magion. Ne povante atendi plu, li adiauxis la majstron dirante: "Mi vojagxis centojn da lioj5 por lerni de vi, mia senmorta majstro. Ecx se mi ne povas ellerni la arton de senmorta vivo, eble estas ia bagatela magio kiun vi povas instrui al mi por kvietigi mian koron. Jam pasis pli ol du monatoj, dum kiuj mi nur eliris frue en la mateno por kolekti brullignon kaj revenis en la vespero. Kiam mi estis hejme, mi ne kutimigxis al tia penlaboro."

La taoisto respondis ridetante: "Antauxe mi jam diris, ke vi ne povas fari la penigan servon, kaj jen vi pravigis min. Mi forsendos vin morgaux matene."

"Mi laboris jam multajn tagojn. Mi petas vian mosxton instrui al mi bagatelan arton, ke mia alveno ne estu tute vana."

"Kian arton vi deziras?" demandis la majstro.

"Mi vidis," diris Wang, "kien via mosxto iris, la muroj ne povas vin bari. Mi kontentigxus, se mi povus ellerni tiun magion."

La taoisto konsentis kun rideto. Li instruis al li la sorcxvortojn, diris, ke li mem ilin recitu, kaj poste li kriis: "Iru tra la muro!" Wang staris antaux la muro kaj ne kuragxis trairi.

"Provu gxin trairi," ree diris la taoisto.

Obeante la ordonon, Wang iris malhaste al la muro kaj estis haltigita de gxi.

"Mallevu vian kapon," diris la taoisto, "kaj trairu rapide, sen hezito!"

Do Wang retroiris kelk pasxojn de la muro kaj kuris al gxi. Kiam li atingis gxin, gxi kvazaux ne ekzistis. Li sin turnis kaj trovis, ke li jam estas trans la muro. Li ege gxojigxis kaj reiris por danki la majstron.

La taoisto diris al li: "Nepre vivu honeste, alie la sorcxo ne efikos." Poste li donis al Wang monon por bezono sur la vojo kaj sendis lin hejmen.

Reveninte al la hejmo, Wang fanfaronis, ke li renkontis senmortulon kaj nun neniu solida muro povas lin bari. Lia edzino ne kredis tion. Wang faris laux la instruo de la taoisto, iris kelk futojn for de muro kaj poste kuregis al gxi. Lia kapo tusxegis la malmolan muron kaj peze li falis. La edzino helpis lin levigxi kaj vidis, ke sxvelajxo granda kiel ovo levigxis sur lia frunto. Sxi mokis lin, ke li hontigxis kaj tiel koleris, ke li insultis la taoiston pro lia malica koro.

La registrinto de la mirrakontoj komentas: "Neniu auxdinto de la rakonto ne ridegas, kaj tamen la ridegantoj ne scias ke en la mondo ja trovigxas ne malmulte da sinjoroj kia Wang. Hodiaux estas uloj, kiuj amas malsanon kaj abomenas kuracilojn, sekve aperis al ili flatantoj, kiuj ecx sucxas furunkan puson kaj lekas hemoroidojn por ili kaj konsilas placxe al ili, ke ili apliku brutalan politikon kun aroganteco por ilin flati, kaj trompe diris al ili: 'Persistu en tiu cxi politiko, kaj nenio baros al vi la vojon.' En la komenco ili eble povas akiri iom da sukceso, sekve ili pensas, ke ili povas tiel agi je cxiaj okazoj tra la mondo, kaj ili ne cxesos antaux ol ilia kapo frapos kontraux malmolan muron kaj ili falegos."

___________________

1. tifao (Typha latifolia): multjara herbo kreskanta cxe bordo de lago aux rivero. Gxiaj longaj mallargxaj folioj povas esti uzataj por plekti maton aux ujon.

2. kotouxi: riverenci surgenue, foje ektusxante la plankon aux teron per la frunto por montri grandan respekton.

3. Chang'e: feino, kiu flugis sur la lunon.

4. Guanghan-palaco estas sur la luno, kie logxas Chang'e laux cxina mito.

5. lio: cxina mezurunuo de longo, egala al 500 metroj.