Ensemblo en montregiono

Fotoj de DING WEIGUO

En montregiono sude de la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono viglas ensemblo servanta al kamparanoj. Pro malfacila trafiko gxiaj membroj devas mem porti per vektoj la rekvizitojn kaj valizojn. En la pasintaj 24 jaroj ili faris pli ol 4?00 fojojn da prezentado por la kamparanoj en cxiuj izolitaj lokoj en la montregiono. La ensemblo estis honorita de la Cxina Kultura Ministerio kiel tutlanda avangarda kultura kaj arta grupo.

Por gxui gxian prezentadon, la kamparanoj devas transgrimpi montojn. Ili tre sxatas la de gxi prezentitajn programerojn, tio multe entuziasmigis la membrojn de la ensemblo. Iom post iom la lastaj amikigxis al la kamparanoj kaj cxiufoje cxe la prezentado la kamparanoj bonvenigis kaj adiauxis ilin kiel intimajn parencojn, dum la sincereco de la kamparanoj profunde kortusxis la artistojn. Dank' al la longtempa kontaktigxo kun kamparanoj, ili estis multe inspiritaj en verkado de programeroj plenaj de lokaj gustoj. La ensemblo prezentis lokajn popolkantojn en cxiuj anguloj de la regiono kaj ecx en Pekino. Ses repertuaraj pecoj estis premiitaj en la tutlanda arta festivalo.