CxINAJ VIRINAJ VESTOJ EN PRINTEMPO KAJ SOMERO DE 1999

Printempe kaj somere de 1999 cxinaj virinaj vestoj tendencas al internacieco kaj montras profundajn naciajn kolorojn kaj estigxis pluraj tendencoj:

Unue, lunlume. Tiaj vestoj estas faritaj el helkolore suplaj, delikataj, ajxuraj, krepaj, gazaj, kotonaj kaj kanabaj teksajxoj. Kun naturaj kurbaj sxultrumoj kaj modere lozaj talio kaj baskoj, la vestoj impresas nature kaj flirte.

Due, pastoralece. Tiaj vestoj estas faritaj el malhelkoloraj kanabaj, kotonaj sxtofoj aux teksajxoj el kanabaj, polietilenaj, silkaj kaj kotonaj fibroj. Ili impresas nature, malpeze kaj flirte. Ili bone montras la virinan naturecon, graciecon kaj inseksecon.

Trie, koncxerte. Tiaj vestoj estas faritaj el puncaj, palrugxaj, diafanaj gazaj teksajxoj kun naciaj brodajxoj kaj fremdlandaj bildoj aux el elastaj trikotoj aux jxakardaj sxtofoj. Ankaux la sxelkhavaj jakoj kaj roboj, longaj cxemizoj kaj jupoj kun orienta kaj afrika stiloj apartenas al tiaj vestoj. El tiaj lakonaj formoj vidigxas delikataj ornamaj artoj.

POR MALKASxI SEKRETON SUB LA ANTARKTA GLACIO

Cxinaj sciencistoj veturis 1 100 km de la Stacio Sun Yatsen fondita de cxinoj mem kaj atingis kulminon de la antarkta glacio. Tie ili per glaciaj boriloj produktitaj de la cxinoj mem eltiris du glaciajn cilindrojn el la loko 100 m profunda. Tiuj glaciaj specimenoj estis formitaj antaux 600 jaroj. Ili portis la glaciojn en Cxinion por esplorado.

Cxu ne estas sama la negxglacio de la tuta mondo? Kial oni elfosis ilin en Antarkto?

Cxina sciencisto Qin Dahe, kiu iam piediris tra Antarkto, diris, ke la ordinaraj negxo kaj glacio formigxas kaj degelas sencxese, dum en Antarkto la negxeroj neniam degelas. Pro la sencxesa negxado, tie la negx-glacio dikas averagxe 2 450 m kaj ie ilia dikeco ecx atingas 4 700 m. La negx-glacio en la plej profunda loko ja formigxis antaux 300 000 jaroj. La fonto de sensala akvo de Antarkto konsistigas pli ol 85% de tiu de la tuta mondo. Tie oni povas degeligi negxglacion por trinki. Tia akvo estas plej pura. La glacirivero formita de sencxesa negxado estas bone distingebla. Dank' al esplorado pri la eltiritaj antarktaj glacioj glaciologoj akiris sciojn pri la detaloj kaj reguloj de la tera medio kaj gxia klimato antaux centoj da miloj da jaroj. Pere de ekzameno de la glacio kaj esplorado de la denseco de gxiaj jonoj kaj aliaj normoj, kiuj povas montri la kvaliton de la tiea medio, oni povas kontroli kaj esplori la tiean medion.

LA PLEJ DIKA KNABO DENOVE VIZITAS LERNEJON

La 11-jara cxina knabo Deng Xuejian 174.25 kg peza kun talimezuro de 1.54 m sxajne estas la plej dika knabo en la mondo. Tion jam konfirmis Interreto.

Post ekzameno kuracistoj konkludis, ke Deng kun normala intelekta kvociento havas neniun malsanon. Li sxatas legi kaj ludi sxakon. Cxiam plidikigxanta, li devigite cxesigis sian lernadon portempe por kuraci sian troan grasecon.

Deng naskigxis en kamparana familio en antauxurbo de Tianjin. Li estis normala en la korpopezo cxe sia naskigxo, sed poste kreskis tre rapide. Kiam li estis 7-monata, li jam pezis 15.5 kg. Septembre de la pasinta jaro li ekvizitis korpomalpezigan centron de Tianjin.

En la centro oni kuracis lin per akupunkturo, mokso kaj cxinaj medicinajxoj, kuracis lin ankaux per fizika kaj dieta terapioj. Post duonjaro lia korpopezo malpliigxis je 60.25 kg dum lia alto kreskis de 158 cm al 159 cm.

Antaux duonjaro li ne povis iri pro troa graseco, sed nun li povas piediri 20 km aux kuri 5 000 m kaj krome li povas ankaux ludi diversajn pilkojn.

S-ro Shi, estro de tiu centro, estas gxoja pro la sukceso de sia laboro. Li diris: "Pro nescienca dieto, neregula vivmaniero kaj troa dorlotado far la gepatroj al iliaj infanoj eble aperos aliaj infanoj pli dikaj ol Deng Xuejian, tial por solvi tiun problemon ni bezonas ne nur la medicinan disvolvigxon, sed ankaux la komunan penadon de la diversaj flankoj de la socio."

REFUTO AL LA "PROFETAJxO PRI PLAGO"

"La suno, luno kaj tero ne aperos sur unu rekta linio, ne okazos ecx grava fluso. La homoj ne timigu sin mem," diris s-ro Wang, profesoro-esploristo de la Observatorio Zijinshan sub la Cxina Akademio de Sciencoj. Lia parolo estas celanta al la tiel nomata granda terura kruco, plaga al la tuta homaro en 1999.

La tiel nomata tezo granda terura kruco, t.e. situo de 10 astroj sur la sama kruco estas legita en la libro "Plago de la tuta homaro en 1999" verkita de japano en la 70-aj jaroj. La libro notis, ke la 18-an de auxgusto 1999 la 10 astroj de la suna sistemo vicigxos sur du linioj vertikalaj al la tero, tio signifas, ke la dio punos la homaron, kaj tio estos neevitebla plago.

S-ro Wang diris, ke efektive ne estos tia granda kruco, cxar oni povas koni la ekzaktan situon de la suno, luno kaj planedoj. Pri tio informis nin la "Astronomia Almanako". Koncerne la situon je la 18-a de auxgusto 1999, la suno, luno kaj 8 planedoj, la japano diris gxuste nur en du lokoj, t.e. la situo de Leono kaj Skorpio. Tiutage la 10 astroj trovigxos ne en 4, sed en 6 konstelacioj, nome, Leono, Pesilo, Kankro, Sxafo, Kaprikorno kaj Skorpio. Tial la tiel nomata "10 astroj sur la sama kruco" estas senbaza.

S-ro Wang diris, ke sciencistoj jam antauxkonis la rezulton de kolizio de astroido kontraux la tero kaj la Internacia Astronomia Asocio publikigis sian deklaracion pri la astroj proksimaj al la tero la 4-an de julio 1998. En la deklaracio la asocio diris, ke oni devas fari komunan penadon por sercxi la astroidon, kiu eble flugos sur la orbiton de la tero kaj kiam oni certigxos pri la ebleco de gxia kolizio kontraux la tero, oni do senprokraste lancxos kosmosxipon por malhelpi gxin, eksplodigi gxin aux sxangxi gxian direkton kaj rapidecon.