La cxina lingvo kaj la cxina kulturo (I)

de ZHANG QICHENG

LA cxina kulturo estas longhistoria, ampleksa kaj ricxa, kaj la cxina lingvo estas la cxefa portilo de la cxina kulturo. En la kelkmil-jara evoluado la cxina kulturo pliricxigis la cxinan lingvon kaj siaflanke la lingvo plibriligis la kulturon. Sekve, "la cxina lingvo kaj la cxina kulturo" ja estas granda temo, kaj por pli bone pritrakti gxin necesas skribi verkon ampleksan kun kelkcent pagxoj. Sendube, en tiu cxi mallonga artikolo mi povas nur sensisteme prezenti kelkajn punktojn el tiu temo, kiuj laux mi estus eble interesaj por la legantoj.

LA CxINA LINGVO KAJ KONFUCEANISMO

Parolante pri la cxina kulturo, oni ofte mencias konfuceanismon, cxar gxi ludis cxefan rolon en la kreskado kaj progresado de la cxina kulturo kaj ricxigis la cxinan lingvon.

Jam en pratempo la cxinaj filozofoj konsciis, ke kiel ero de la naturo (cxinoj nomas gxin cxielo), homo devas obei la naturajn legxojn aux volojn. Kaj ili kreis la esprimon "unuigxo de la cxielo kaj homo".

La homoj havas diversajn dezirojn. Konfuceanismo konsideras, ke tiuj deziroj estas naturaj instinktoj kaj oni ne povas nek devas ilin nei, tamen estas necese ilin limigi, por ke ili ne estu ekscesaj, alie ili endangxerigus ne nur la individuon, sed ecx la tutan homan socion. Sekve Konfuceo pledis, ke la homoj devas obei la decregulojn (reguloj por deca konduto) en cxiuj siaj agadoj. La vortoj "humanismo", "justeco", "deco", "sagxo" (racia kono) kaj "sincereco" en la cxina lingvo ja esprimas la decregulojn de konfuceanismo. Krome, li pledis ankaux por fileco, frateco, lojaleco, honesteco kaj hontosento. Pro la disvastigxo de konfuceanismaj principoj, la vortoj pri homaj virtoj kaj ties malaj vortoj abunde aperis en la cxina lingvo. Ekz., oni konsideris, ke kondutoj morale maldecaj estas hontindaj, do hontosento estis rigardata kiel unu el la homaj virtoj. Tiuj, kiuj havas hontindajn kondutojn, estas nomataj uloj sen hontosento, kaj tio estas tre severa riprocxo en la cxina lingvo. La cxinoj sxatas la nekoruptigxintajn sxtatoficistojn kaj abomenas la koruptigxintajn, ili nomas la antauxajn puraj oficistoj kaj la lastajn malpuraj. Do, la vortoj "pura" kaj "nekoruptigxinta" kaj la vortoj "koruptigxinta" kaj "malpura" estas ofte kunligitaj kaj farigxas kunmetitaj vortoj en la cxina lingvo.

La cxinoj alte taksas la volon de individuo. Ili konsideras, ke nur tiu, kiu havas firman volon, povas plenumi gravan taskon cxu en politikaj cxu en militaj kaj aliaj aferoj. Konfuceo foje emfazis: "La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de ecx ordinara homo ne povas esti prenita for de li." Kaj ankaux Mengzi (372-289 a.K.), la dua sanktulo de konfuceanismo, asertis, ke homo kun firma volo ne povas esti sxancelita de mizero, nek tentita de ricxeco, nek subigita de potenco. Kaj tia homo estas nomata "noblulo kun firma volo". Tiuj vortoj de Konfuceo kaj Mengzi farigxis maksimoj en la cxina lingvo.

La vorto "lojaleco" origine signifas, ke oni devas esti lojala al la regxo, sed poste gxi enhavas ankaux la sencon "sindedicxo al la patrujo". En la cxina historio trovigxis nemalmultaj nobluloj, kiuj estis tiel lojalaj al la patrujo, ke ili preferis oferi sian vivon ol kapitulaci al la invadantoj. Ili estas tre admirataj de la popolo kaj nomataj "nobluloj kun firma patriotisma volo". Kaj male, al tiuj, kiuj kapitulacis al la malamikoj, oni donis la nomon "perfiduloj de patrolando" aux "Han-jian", kies senco estas perfidulo de la nacio Han*.

Konfuceanismo alte taksas la valoron de harmonio en la socia vivo, cxar nur harmonio povas stabiligi kaj firmigi la familion kaj la socion kaj interpacigi kaj solidarigi la popolon de la tuta lando. Por realigi harmonion inter la homoj, oni devas esti milda, bonkora, modesta, tolerema, grandanima, helpema, oferema, fervora, gxentila ktp. Oni povas diri, ke tiaj vortoj pri homa kvalito estas vere multnombraj en la cxina lingvo. Tiuj vortoj havas malsamajn signifojn, tamen kiel decreguloj ili ludas saman rolon en interhomaj rilatoj, t.e. sin teni amike kaj mildigi konfliktojn.

Tute nature, konfuceanismo, kiu estis kreita antaux pli ol 2?00 jaroj, havas multajn mankojn. Oni plendas, ke la decreguloj de konfuceanismo, tro rigoraj kaj rigidaj, farigxis katenoj de homaj personeco kaj libereco. Kaj la plej netolereble absurda koncepto de konfuceanismo estas humileco de virinoj antaux viroj. Laux konfuceanismo, la edzino devas obei sian edzon, sxi tute ne estas egalrajta kiel la edzo. Konfuceanismo fakte konsideras, ke virinoj estas nur dependajxoj de viroj. Tiu absurda vidpunkto montrigxas ecx en la cxinaj ideogramoj. Cxe la komenco la ideogramo "virino" estis simila al figuro de genuanta virino. La cxinaj ideogramoj estas plejparte faritaj el du aux pli ol du partoj, el kiuj la kerna parto nomata "bushuo" en la cxina lingvo estas uzata por indiki la esencan signifon de tiu ideogramo. Pro la influo de konfuceanisma koncepto, nemalmultaj cxinaj ideogramoj, kiuj enhavas sencon de malestimo, estas faritaj el la kerna parto "virino", ekz., la supre menciita "jian" (perfidulo) estas farita el la kerna parto "virino". Nuntempe, precipe post la fondigxo de nia popola respubliko, la cxinaj virinoj gxuas tute egalajn rajtojn kiel la viroj. Do, la diskriminacio kontraux virinoj estas gxenerale likvidita. Sed la ideogramoj kun senco de malestimo al virinoj estas malfacile forigeblaj.

LA KERNAJ PARTOJ "KORO", "FAJRO" KAJ "SILKO"

Laux Mengzi, la funkcio de la homa koro estas pensado. Estas vere, ke en la cxina lingvo la ideogramoj rilatantaj al penso kaj sento estas preskaux senescepte faritaj el la kerna parto "koro", ekz., volo, amo kaj malamo, melankolio, gxojo kaj malgxojo, indigno, timo kaj multaj aliaj. Tiu lingva strukturo klare atestas la tezon de antikvaj cxinaj filozofoj, ke tio, kio produktas penson kaj senton, estas la koro, sed ne la cerbo.

Estas diversaj cxinaj bongustajxoj, sekve ankaux la metodoj de kuirado estas diverse nomataj. Cxe la okcidentanoj estas simpla metodo de fritado, sed en la cxina kuirarto trovigxas malsamaj metodoj de fritado, do, necesas havi malsamajn nomojn por esprimi la malsamajn metodojn. Cxar por kuirado oni nepre bezonas fajron, la ideogramoj por tiu celo estas plejparte faritaj el la kerna parto "fajro", kaj la vorto "fritado" ja havas "fajron" kiel sian kernan parton. Iuj cxinaj mangxajxoj estas nomataj laux kuir-metodoj, ekz., "huo-shao", kuko bakita super fajro, portas nomon kun du "fajroj". La specoj de cxinaj mangxajxoj estas sennombraj, do ili havas sennombrajn nomojn kaj konsekvence estas sennombraj ideogramoj por ili. La cxina kuirarto povas esti nomata "kulturo de trinkado kaj mangxado" kaj rigardata kiel parto de la cxina kulturo, kaj al ili intime rilatas multaj cxinaj ideogramoj.

Cxinio estas lulilo de silko. La silkaj produktajxoj estas gxenerale nomataj "silkajxoj". Fakte, estas diversaj specoj. Ekz., la silka pongxeo estas tre mola, kaj la cxemizoj faritaj el gxi estas komfortaj; alia silka teksajxo nomata sateno estas glata kaj iom pli dika, kaj gxi tauxgas por vintraj vestajxoj; dume la silka gazo estas bona materialo por someraj vestajxoj pro gxia ventola kvalito. Tiuj silkaj produktajxoj havas diversajn specojn. Ekz., "broka sateno" estas sateno, sur kiu oni povas broki diversajn desegnajxojn, kaj krepo estas tiel nomata pro gxia falto. La ideogramoj por la menciitaj silkaj produktajxoj estas cxiuj faritaj el la kerna parto "silko".

Kaj oni povas aserti, ke la cxinaj ideogramoj estas parto de la cxina kulturo, kaj en la vortoprovizo de la cxina lingvo kaj la strukturo de la cxinaj ideogramoj troveblas fenomenoj de la cxina kulturo.

*En Cxinio trovigxas 56 nacioj, kaj la nacio Han estas la plej granda el ili. Oni gxenerale rigardas la nacion Han kiel ekvivalenton de Cxinio. Do, la vorto "han-jian" signifas "perfidulon de Cxinio".