*Akvomanko malhelpas la disvolvigxon de la cxina ekonomio

*Strategio de la cxina registaro: sercxi novan akvofonton kaj sxpari samtempe

*Konsiloj de specialistoj: fluigi sudan akvon norden, praktiki akvosxparan agrikulturon, akiri subteran akvon per sunenergio, utiligi marakvon...

Cxinio kaj akvomanko

de PANG NAIYING

CxINIO okupas la 6-an lokon en la mondo pro tio, ke gxi posedas 8% de la akvo de la mondo, dum gxia pokapa posedo de akvo okupas la l09-an, kaj gxi estas unu el la 13 akvomankaj landoj enlistigitaj de UN.

Akvo de Cxinio estas malmulta kaj dislokigxas malracie: 80% de la akvo trovigxas en la baseno de Yangzi-rivero kaj sude de la baseno; dum la vasta areo norde de Yangzi-rivero, kie trovigxas du trionoj de la agraro kaj duono de la logxantaro de la lando, okupas nur 20% de la akvo de la lando. La pokapa posedo de akvo en la basenoj de Haihe- kaj Luanhe-riveroj estas nur 357 kubmetroj, malpli multe ol tiu en la tipaj akvomankaj landoj.

Serioza akvomanko vekis zorgon de la cxina registaro kaj la tuta socio. Marte de l999 okazis la Dua Sesio de la Nauxa Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco (CxPPIK), kaj dum la sesio multaj membroj de la Tutlanda Komitato de CxPPIK, kiuj prenis sur sin la devon de "partopreno en kaj interkonsiligxo pri politikaj aferoj", prezentis konsilojn pri solvo de serioza akvomanko de Cxinio. El iliaj konsiloj parto estas dauxre ekzamenata, parto ?efektivigata, kaj parto ?akceptita en planon.

KIEL EBLE PLEJ FRUE FLUIGI SUDAN AKVON NORDEN

Yangzi-rivero enfluigas en la maron meznombre 960 miliardojn da kubmetroj da akvo cxiujare, kaj ecx en seka jaro almenaux 600 miliardojn. Cxu oni povos irigacii sekan nordon per akvo el Yangzi, tio estis plej multe konsiderata dum la lastaj dekoj da jaroj por akvofonta ekspluatado. Oni nomas tiun konsideron "fluigi sudan akvon norden".

Antaux dek jaroj rilate "fluigi sudan akvon norden" oni havis tri projektojn: orientan, mezan kaj okcidentan. Parto de la orienta projekto estis plenumita en la provincoj Jiangsu kaj Shandong, kaj tio jam multe disvolvis la ekonomion de la norda parto de Jiangsu-provinco. La meza kaj okcidenta restis nominalaj pro manko de kapitalo kaj necesa tekniko.

La nordo de Cxinio nun suferas de serioza akvomanko. Komence de la 80-aj jaroj multaj fabrikoj en Pekino, Tianjin kaj aliaj grandaj urboj cxesigis sian produktadon pro manko de akvo. Troa eltiro de subtera akvo kauxzis en Hebei-provinco pli ol 30 subterajn funelojn kun totala areo de 20 mil kvadrataj kilometroj, sekve okazis mallevigxo de la tersurfaco, entrudigxo de marakvo kaj alkaligxo de kampoj. En tia situacio oni refoje metis la "mezan projekton" en la tagordon. S-ro Liang Jiyang, akademiano de la Cxina Akademio de Sciencoj, sin okupanta pri studo de akvofonto kaj akvomedio, diris, ke la detruita ekologia medio estas neriparebla, tial oni devas kiel eble plej frue efektivigi la "mezan projekton", alie nenio helpos, kiam venos senakva periodo en la 21-a jarcento.

"MEZA PROJEKTO": METODO KONTRAUx SEKIGxO DE LA FLAVA RIVERO

La Flava Rivero, kiu longas 5?64 kilometrojn kaj trafluas 9 provincojn, estas la dua granda rivero de Cxinio kaj lulilo de la cxina nacio. En la lasta duonjarcento, dank' al la akvoadministrado la sekureco de la popolo en la ofte inundata regiono estis garantiata, kaj stabile disvolvigxas la socia ekonomio de la loko.

Sed ekde l972 ofte senakvigxis la rivero. Ekzemple en 1997 700-kilometra parto de la Flava Rivero senakvigxis, kio serioze damagxis la industrion kaj agrikulturon, kaj la popolo foje ecx ne povis akiri trinkakvon. Pro tio delegacio gvidata de s-ro Zhang Qia, vicprezidanto de la Komisiono de Logxantaro, Ricxfonto kaj Medio, esploris lauxlonge de la rivero kaj trovis, ke la akvokvanto de la Flava Rivero estas nur deksepono de tiu de Yangzi, sed ne estis singo de sekigxo en la pasintaj dekoj da jaroj, kaj senakvigxon kauxzis homoj: en la 50-aj jaroj logxantoj de la baseno de la Flava Rivero meznombre posedis 1?00 kubmetrojn da akvo, pli multe ol 1?00 kubmetroj, la minimuma bezono por la homa ekzisto. Sed nun tie la logxantaro estas 2.25-oble kiom tiu en la 50-aj jaroj, kaj en 2030 la logxantaro kreskos je triono. Lauxlonge de la rivero oni instalis tro multajn akvopumpejojn por eltiri akvon el la rivero, kaj la kvanto de la eltirita akvo terure superis tiun de la permesata. Specialistoj opinias, ke la radikala rimedo kontraux senakvigxo de la Flava Rivero estas lauxlegxe uzi akvon, disvolvi laux akvolivera kapablo, fluigi sudan akvon norden kaj praktiki akvosxparan agrikulturon.

PRAKTIKI AKVOSxPARAN AGRIKULTURON

Nun Cxinio bezonas 565 miliardojn da kubmetroj da akvo, kaj 73% de la akvo estas uzata de la agrikulturo. Dum longa tempo la 53 milionoj da hektaroj da kampoj estis irigaciataj per tradicia metodo de "gxenerala akvumado", kaj 60-70% de la akvo aux tralikigxis aux vaporigxis. Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj Cxinio provis akvosxparan agrikulturon, kaj 3.3 milionoj da hektaroj da kampoj estis irigaciataj per akvosxprucigo aux akvogutigo. Aperis 300 akvosxparaj gubernioj.

En la subprovinco Cangzhou de Hebei-provinco oni alprenis sciencan metodon, kiu efike haltigis la mallevigxon de la subtera akvo cxiujare je du metroj kaj sxparis cxiujare 500 milionojn da kubmetroj da akvo, kiom la akvokvanto de kvin grandaj akvorezervejoj. Se duono de la agraro de la ebenajxoj en la basenoj de la Flava Rivero kaj Huaihe-rivero estos irigaciata per tiu metodo, oni povos sxpari cxiujare 12 miliardojn da kubmetroj da akvo.

En la seka Gansu-provinco de la nordokcidenta parto de Cxinio oni konstruis kelojn por konservi pluvakvon. Dank' al tiu metodo la hektara produktokvanto en tiu loko, kie la jara precipitajxa kvanto estas malpli ol 300 milimetroj, atingis 7.5 tunojn. Fakuloj diris, ke la diversaj pavimitaj vojoj en la nordo de Cxinio havas grandan areon por kolekti pluvakvon. Se asfaltita sxoseo kun largxeco de 30 metroj estos konstruita samtempe kun akvokolektaj keloj, cxiukilometra sxoseparto povos kolekti 9?00 tunojn da akvo, kalkulate laux la jara precipitajxa kvanto de 300 milimetroj. Tial oni urgxe bezonas disvastigi akvosxparan ingxenierion.

"OKCIDENTA PROJEKTO": AKIRI AKVON PER SUNENERGIO

En la okcidento de Cxinio sternigxas vasta dezerto, kaj sekegeco dauxre dezertigas kampojn de la loko. S-ro Lu Qiang, akademiano de la Cxina Akademio de Sciencoj, diris, ke fakte al la okcidento de Cxinio ne mankas akvo. Li ekzemplis per Xinjiang, kiu konsistigas sesonon de la teritorio de la lando. En Xinjiang rezervigxas 115 miliardoj da kubmetroj da akvo, duoble kiom la akvokvanto de la Flava Rivero. Sed plejparto de la akvo rezervigxas profunde sub la tero. Se oni eltiros la subteran akvon, certe la dezerto farigxos bonaj kampoj. Sendube tio postulas energion. Estas felicxe, ke tie la sunenergio estas neelcxerpebla, ke la jara sunbrila kvanto egalas al 1?00 kilovatthoroj cxiukvadratmetre.

Nun oni povas apliki la teknikon de la sxtata laboratorio gvidata de Lu Qiang pri akiro de profunda subtera akvo per sunenergio. La tiamaniere akirita akvo estas malpli kara ol la tubakvo en urboj. Kaj krome, tia utiligo de sunenergio ne poluas akvon nek konsumas neregenerajn ricxfontojn, tial oni nomas tian akvon "nepoluita energio". Pro tio Lu Qiang esperas, ke la sxtato investos 100 miliardojn da juanoj por turni cx. 3 milionojn da hektaroj da seka tero en oazon.

"ORIENTA PROJEKTO": REKTE UTILIGI MARAKVON

La orienta apudmara regiono estas la plej evoluinta kaj plej dense logxata en Cxinio. Tie la bezonata akvokvanto estas la plej granda. Statistiko montras, ke la totala produktokvanto de la regiono kun 400 milionoj da logxantoj konsistigas 61% de tiu de la lando. Sed tie pli kaj pli strecxigxas la akvolivero, kio malhelpis la dauxran disvolvigxon de la ekonomio de tiu regiono. Tial antaux dekoj da jaroj industriaj entreprenoj en iuj apudmaraj urboj jam memvole anstatauxigis sensalan akvon per marakvo.

Por resumi kaj disvatigi la sperton de tiuj urboj, specialista enketa grupo gvidata de s-ro Yan Hongmo, specialisto de la Sxtata Oceanografia Buroo kaj membro de la Tutlanda Komitato de CxPPIK, faris enketadon pri "rekta utiligo de marakvo" en apudmara regiono. Li diris, ke du teknikaj problemoj de rekta utiligo de marakvo, nome tiu kontraux korodo kaj tiu kontraux alkrocxigxo de vivaj estajxoj, jam estis solvitaj, kaj oni rimarkinde profitis de tio. Ekzemple en l997, 12 entreprenoj en Qingdao anstatauxigis sensalan akvon per marakvo en cirkula malvarmigo, kaj la kvanto de la utiligita marakvo egalas al kvarono de la totala sensala akvo liverata de la urbo, dum la bezonata mono estis nur 46% de tiu bezonata de malvarmigo per sensala akvo. Sur Shengshan-insulo de Zhejiang-provinco oni instalis ekipajxon de marakvo-sensaligo por solvi la problemon de trinkakvo de la insulanoj.

S-ro Yan Hongmo diris, ke rekta utiligo de marakvo estas aplikata en multaj landoj, kaj en Cxinio oni utiligas nur 6 miliardojn da kubmetroj da marakvo, kaj la latenta forto en tiu flanko estas tre granda. Li konsilis al la sxtato kiel eble plej baldaux ellabori politikon kaj legxon pri utiligo de marakvo, apliki marakvo-utiligon en industrio, agrikulturo kaj la popola vivo kaj lauxeble transloki en apudmarajn urbojn la entreprenojn postulantajn grandan kvanton da akvo.

Kiel statas la suda landparto en tiu flanko? Memorante la kialojn de la inundo de Yangzi-rivero en l998, s-ro Zhu Bofang, akademiano de la Cxina Ingxenieria Akademio kaj specialisto pri akvoadministrado, diris, ke la tro rapide pufigxanta logxantaro kauxzis batalon inter la logxantaro en la supra baseno de la rivero kaj la arbaro pri tero kaj batalon inter la logxantaro en la meza kaj malsupra basenoj de la rivero kaj akvo pri tero. En la lastaj pli ol 40 jaroj, polderigado ebenigis pli ol 1?00 lagojn. Tio multe reduktis la povon de la riveroj kaj lagoj enlasi superakvon. Evidente akvoadministrado devas efektivigxi samtempe kun naskolimigo, arbarizado kaj reaperigo de lagoj.

La konsiloj de la membroj de la Tutlanda Komitato de CxPPIK estis alte taksataj de la decidofara gvidantaro de la sxtato kaj farigxis gravaj apogpunktoj en decidofaro de la registaro. La konsiloj estis eldonitaj en du dokumentoj "Raporto de enketado pri la akvoproblemo de Cxinio" kaj "Programo pri la akvoadministra disvolvigxo de Cxinio en la komenco de la 21-a jarcento". Parto de la konsiloj estas akceptita, ekzemple la Sxtata Konsilio jam sankciis fondon de "Sxtata Kabineto pri Akvosxparo". Cxi tiu prizorgas unuecan direktadon kaj administradon de efika utiligo de akvo en la lando, por kiel eble plej baldaux fini la situacion de tradicia senorda kaj malsxpara uzado de la akvo, kaj revizio de la malnova "Legxo de Akvoadministrado" estis enmetita en la tagordon de legxofarado de la Tutlanda Popola Kongreso.

Samtempe kun tio la Akvoadministra Ministerio de Cxinio estas sin preparanta por fondo de kompleta kaj scienca projekta sistemo de akvoadministrado kaj por ellaborado de serio da efikaj metodoj por trovi novan akvofonton kaj sxpare uzi akvon, kiu inkluzivas gxeneralan reordigadon de riveroj, lagoj kaj akvorezervejoj de la lando, por altigi la povon de defendo kontraux inundo kaj plibonigi la ekologian medion; komplete reformi la irigaciatan areon de 53 milionoj da hektaroj kaj popularigi akvosxparan konstruadon; konstrui novajn akvoadministrajn instalajxojn por solvi la problemon de serioza akvomanko de Cxinio... En Cxinio alia gravega laboro por solvi la seriozan akvomankon estas eduki la popolon, ke ili konsciu la krizan staton de akvomanko kaj memvole sxparu akvon.