INTER NI

Sur la vasta teritorio de Cxinio krom trosekeco ofte okazas ankaux inundo, tial akvo estas multe atentata de la homoj. Niaj legantoj ofte skribis al ni pri tiu problemo. Nia germana leganto Josef Kondor skribis: "Certe mi povos legi scenojn de la bataloj kontraux la ondoj en la cxiam aktuala, bonege redaktita EPCx!" Nia nederlanda amiko Hans Erasmus skribis al ni en la pasinta jaro: "Cxi-somere ni multe interesigxis pri la sorto de tiuj cxinoj, kiuj suferis de la inundoj denove... Dankon pro via raporto en n-ro 12 de EPCx!" Nia alia germana leganto Ernst Diedrich skribis: "Ni petas vian afablan respondon... pri akva ekonomio." Li diris: "Tiu esprimo estis uzata en gazeto germanlingva pri la agrokulturo per akvo en Egiptio kaj Cxinio, en estinta lando de Inkao en Ameriko." Li diris ankaux: "Ni maljunaj komunistoj vidis la grandajn filmojn pri la tempo de Mao, pri la grandaj komunumoj en batalo kun la akvo, kie miloj da homoj kreis digojn." Li demandis: "Per transiro de la komunumo al privatigado oni detruas la tutan akvan ekonomion, cxu vere?"

Koncerne tiun problemon, ni opinias, ke oni povas jugxi gxin de du flankoj: Unuflanke Cxinio cxiam prenas agrikulturon kiel bazon de sia ekonomio kaj rigardas akvon kiel aorton de sia agrikulturo. La graveco de la problemo pri akvo estas vidata ankaux en la projekto de la disvolvigxo de Cxinio kaj ties legxoj. Efektive la akvoutiliga konstruado neniam cxesis en diversaj lokoj de Cxinio, tion ekzemplis la akvoutiligaj konstruoj Liujiaxia, Wanjiazhai, Gezhouba k.a., kiuj estas senprecedencaj en la cxina historio. Aliflanke, iuj lokoj neglektas la akvoutiligan konstruadon, ecx senbride hakas arbojn, kio farigxis unu el la cxefaj kauxzoj de inundoj de Cxinio en la lastaj jaroj. En tiu cxi numero estas la artikolo "Cxinio kaj akvomanko", kiu konigas konsilojn de fakuloj pri protekto kaj utiligo de la akvofonto. Ili estas ankaux kontrolantoj de la akvo-administrado de Cxinio.