Nacimalplimulta auxtonomeco en Cxinio

de SHAO MIN

CxINIO estas lando multnacia. En gxi vivas hanoj kaj 55 nacimalplimultoj, kiuj konsistigas 8% de la cxina logxantaro.

En la cxina historio la diversaj nacioj ne estis egalrajtaj. Gxenerale la ekonomio kaj socio de nacimalplimultoj estis subevoluintaj. En la komenco de la 50-aj jaroj en ilia vivo ankoraux estis restajxoj de primitiva socio kaj la popoloj vivis tre malricxe.

Por sxangxi la postigxintecon de la popola vivo, realigi la komunan prosperon de cxiuj nacioj kaj fondi grandan nacian familion egalrajtan, harmonian kaj reciproke helpantan, cxe la naskigxo de la nova Cxinio, la registaro decidis praktiki nacian auxtonomecon en diversaj nacimalplimultaj regionoj. La Komuna Programo, aprobita de la Unua Sesio de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco, difinis, ke en la lokoj de nacimalplimultoj praktikigxu auxtonomeco kaj fondigxu diversaj naciaj auxtonomaj organoj. La nacia auxtonomeco estis oficiale enskribita en la Konstitucion de la Cxina Popola Respubliko kaj farigxis baza politika principo por solvi la naciajn problemojn en Cxinio kaj ankaux grava politika sistemo de Cxinio. Faktoj pruvis, ke tiu sistemo konforma al niaj sxtataj kondicxoj estas grava garantio por akceli disvolvigxon de ekonomio kaj aliaj aferoj kaj por realigi la nacian unuigxon. Nun en Cxinio estas entute 5 auxtonomaj regionoj: la Auxtonoma Regiono de Interna Mongolio, Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono, Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono, Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono kaj Tibeta Auxtonoma Regiono, kaj krome en Cxinio estas ankaux 30 auxtonomaj subprovincoj, 121 auxtonomaj gubernioj. Tiuj kovras 64.3% de la totala areo de la cxina teritorio.

La Konstitucio de la Cxina Popola Respubliko kaj Legxo pri la Naci-Regiona Auxtonomeco de la Cxina Popola Respubliko aprobita en 1984 difinis: "La prezidanto de la auxtonoma regiono, estro de la auxtonoma subprovinco kaj tiu de la auxtonoma gubernio devas esti civitanoj de tiuj lokoj." Tiu difino detale montrigxas en la Legxo pri la Naci-Regiona Auxtonomeco. Gxi estas la unua tia legxo en la cxina historio kaj grava legxo pri la naciaj aferoj ekster la cxina konstitucio.

La sxlosilo de praktiko de la nacia regiona auxtonomeco estas kulturi nacimalplimultajn kadrojn. Interna Mongolio estas auxtonoma regiono plej frue fondita en nia lando. La nombro de la tieaj nacimalplimultaj kadroj kreskis de 7?00 en la komenco de la fondigxo de la regiono al 169?00 nuntempe. La prezidanto de la regiono kaj estroj de subregionoj kaj gubernioj cxiuj estas nacimalplimultaj civitanoj de tiuj lokoj. En la tuta Cxinio la nacimalplimultaj kadroj nombras 2.5 milionojn, el kiuj estas kaj sxtatoficistoj de diversnivelaj registaroj kaj diversfakaj laborantoj.

Por garantii la uzadon kaj disvolvon de la nacimalplimultaj lingvoj la Legxo pri la Naci-Regiona Auxtonomeco difinis: "La auxtonomaj auxtoritatoj garantiu, ke la diversaj nacioj havu liberecon en uzado kaj disvolvo de sia propra lingvo kaj en konservado kaj reformado de siaj naciaj moroj kaj kutimoj." Sur la sxildoj de la tieaj vendejoj kaj institucioj legigxas lingvoj naciminoritata kaj hana, ankaux la registaraj dokumentoj estas presitaj en tiuj lingvoj. En la tieaj lernejoj oni lekcias samtempe en la du lingvoj. Nun Cxinio eldonas pli ol 100 specojn de gazetoj kaj jxurnaloj en nacimalplimultaj lingvoj. La radiostacioj elsendas cxiutage en 21 nacimalplimultaj lingvoj.

Dum la pasintaj jardekoj la cxina registaro faris grandan penadon por la komuna prosperigxo de cxiuj nacioj. Cxar ekonomia kresko de diversaj nacimalplimultoj garantios la nacian egalecon en la vera senco de tiu cxi vorto, la cxina registaro faras cxion eblan por disvolvi ekonomion en la nacimalplimultaj regionoj kaj rigardas tion grava afero por solvi la naciajn problemojn. En la pasintaj 20 jaroj multe disvolvigxis la tieaj fundamentaj konstruoj en akvoutiligo, elektro, komuniko kaj trafiko. La cxina registaro elspezis pli ol 1?00 miliardojn da juanoj por ekspluatado de ricxajxoj kaj fundamenta konstruado en la meza kaj okcidenta regionoj de sia lando.

En Interna Mongolio estas pli ol 120 specoj da minajxoj. La rezervokvanto de karbo okupas la duan lokon en Cxinio kaj tiu de rara tero konsistigas 97% de la totala kvanto de la tuta lando. Tie fekundas la plej granda herbejo de Cxinio. En la periodo de la Unua Kvinjara Plano (1953-1957) la sxtato plenumis 16 gravajn konstruajxojn en Interna Mongolio, inter kiuj estis la Aluminia Fabriko de Baotou kaj Fersxtala Kompanio de Baotou. Antaux 1990 tie mankis elektro, kaj nun la problemo ne plu estas, kaj gxi ecx sendas superfluan elektron al Pekino.

En la Tibeta Auxtonoma Regiono oni plenumis 43 projektojn en la 60-aj jaroj kaj nun Cxinio levis alian novan tajdon por helpi Tibeton en la konstruado, kiu ampleksas 62 gravajn entreprenojn de terkulturo, bredado, energio, trafiko, posxto kaj telekomuniko. En la Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono la Silka Vojo dorminta milojn da jaroj nun ne plu estas dezerta. Tie aperis la unua fersxtala fabriko de Xinjiang, tekstilejo, karbominejo... En la basenoj Junggar, Tarim kaj Turpan-Hami oni konstruis jam 38 ole-gasajn kampojn, kies jara olea produktokvanto estas 16.25 milionoj da tunoj. Jam komencis funkcii la Nanning-Kunming-a Fervojo, Ertan-elektrejo, la Komunika Optika Kablo de Pekino al Urumqi, Sud-Xinjiang-a Fervojo kaj Ningxia-a Irigacia Projekto, kiuj multe influas la ekonomian disvolvigxon de la nacimalplimultaj regionoj. Krome, la sxtato ellaboris serion da privilegiaj politikoj rialte al nacimalplimultaj regionoj kaj establis fonduson por garantii bazajn vivrimedojn de la nacimalplimultanoj... Cxio cxi ludis aktivan rolon por akceli la ekonomian disvolvigxon de la nacimalplimultaj regionoj. En 1980-1998 la enlanda produktovaloro de Cxinio kreskis meznombre je 9.8% cxiujare, sed en la kvin nacimalplimultaj regionoj kaj la provincoj Yunnan, Guizhou kaj Qinghai, kie nacimalplimultanoj estas kompare multaj, la produktovaloro kreskis meznombre je 10.3% cxiujare. En 1998 la urbanoj de nacimalplimultaj regionoj enspezis 4 800 juanojn, t.e. 12-oble kiom tiu en 1978, dum la kamparanoj enspezis meznombre 1?00 juanojn, t.e. 11-oble kiom tiu en 1978. Ekde la 90-aj jaroj la nacimalplimultaj regionoj akiris pli evidentan sukceson. Sole en 1998 la totala podetala komerca valoro en la landlimaj regionoj atingis 1.7 miliardojn da usonaj dolaroj. Aperis Erdos-Kompanio de Kasxmiraj Vestoj en Interna Mongolio, Lan-tekstilejo Tianshan en Xinjiang kaj aliaj famaj entreprenoj investitaj de Cxinio kaj aliaj landoj. La nacimalplimultaj regionoj aktive kunlaboras kun la cxemaraj. Dank' al tio aperis nova situacio, ke la regionoj orienta kaj okcidenta samtempe praktikas pordmalfermon kaj reciproke helpas.

Kvankam rapide kreskas la ekonomio kaj socio en la nacimalplimultaj regionoj, tamen pro malalta nivelo en la historio, ili ankoraux iom postrestas kompare kun aliaj lokoj. Oni ja devas konfesi, ke nun la tiea ekonomio havas brilan perspektivon. Oni kredas, ke dank' al garantio de la Legxo pri Naci-Regiona Auxtonomeco la ekonomio kaj aliaj aferoj en la nacimalplimultaj regionoj estas promesplena. En nia granda harmonia familio la popola vivo de diversaj nacioj certe farigxos pli kaj pli felicxa.