Vizito al Makao ( I )

de ZHANG MEIZHI

MI eniris en aviadilon de la Makaa Aviada Kompanio en la Pekina Internacia Flughaveno por unu-semajna vizito al Makao.

FLUGI AL MAKAO

Kiam auxdigxis portugala elsendo en la kajuto, mi ekkonsciis la apartecon de Makao (Aomen) kaj mia penso flugis al la pasinta tempo antaux 400 jaroj.

En 1553 portugala komerca sxipo proksimigxis al Makao. Pretekstante, ke necesas sunumi la varojn malsekigxintajn pro marakvo, la portugalaj komercistoj ekokupis Makaon. Cxe la bordo portugala komercisto demandis pri la nomo de la loko, sed lokano miskomprenis la demandon kaj respondis "Makao", kiu estis la nomo de iu templo, tiel Makao farigxis nomo de la loko . La portugaloj regis Makaon jam 400 jarojn, tamen ne sxangxebla estas la fakto, ke Makao estas teritorio de Cxinio, kaj makaanoj ?cxinoj.

El la mikrofono de la aviadilo auxdigxis alterne cxina, portugala kaj angla elsendoj. Sed min plej profunde impresis la kanto:

Makao ne estas mia origina nomo.

Mi jam antaux longe forlasis vin, panjo!

Oni forprenis mian karnon,

sed vi ankoraux karesas mian animon.

Sopiras mi la panjon dum 400 jaroj!

Voku min laux mia infana nomo Aomen,

Baldaux mi revenos hejmen, panjo!

Baldaux realigxos la deziro de la makaanoj. En la 20-a de decembro 1999, Makao revenos sian patrolandon. Tio estas granda gxojiga afero por la cxinoj!

Kvankam la portugaloj okupis Makaon 400 jarojn, tamen la okupado ne estis konfirmita per traktato. Post starigo de diplomatiaj rilatoj inter Cxinio kaj Portugalio en 1979, la du landoj komencis intertrakti por solvi la problemon de Makao. Portugalio agnoskis, ke Makao estas teritorio de Cxinio, kaj promesis, ke en iu tago estonte, gxi redonos Makaon al Cxinio. En 1987, post plurfoja intertraktado, la du landoj subskribis la Komunan Deklaron de Cxinio kaj Portugalio. La deklaro montras, ke Cxinio repraktikos sian suverenecon super Makao ekde la 20-a de decembro 1999.

"Frauxlino, kiun trinkajxon vi volas?" milda vocxo interrompis mian penson. Estis juna stevardo, bela kaj gxentila. Mi estis tre kontenta pri la servo de la Makaa Aviada Kompanio.

Poste, intervjuante en la Makaa Aviada Kompanio Limigita, mi informigxis, ke gxi estas brancxo de la Cxina Aviada Kompanio. Antaux la 9-a de novembro 1995, Makao ne havis sian aviadan kompanion. Nun la kompanio funkciigas 23 liniojn, per kiuj oni povas flugi al 32 landoj kaj regionoj. Deng Jun, viccxefdirektoro de la Cxina Aviada kompanio, diris, ke krom la Makaa brancxo, la Cxina Aviada Kompanio investis ankaux kompaniojn de flughavena administrado, servo kaj trafiko en Makao. Videble, la progreson de la Makaa aviado multe akcelas la subteno de la Cxina Aviada Kompanio.

Post 3 horoj nia aviadilo NX001 surterigxis en la Makaa Internacia Flughaveno.

FLUGHAVENO SUR POLDERO

Tra mallonga trapasejo mi atingis la vestiblon de la flughaveno. Nur tiam mi rimarkis, ke nur 6-7 el la kunvojagxantoj atingis la cellokon, kaj la cetera granda parto bezonis sxangxi tie aviadilon por flugi al Taiwan aux Hongkong. En la bela vestiblo mi facile plenumis la formularon por forlasi la flughavenon. Lauxdire tie estis maro antaux kelkaj jaroj.

Fakte, ne nur la flughaveno sed ankaux multaj cxielskrapantoj, hipodromoj kaj stadionoj konstruigxis sur poldero. En 1910 Makao havis areon nur de 11 kvadrataj km, sed nun 23.5. La poldero konsistigas duonon de la tero de Makao.

Makao konsistas el unu duoninsulo kaj du insuletoj. Polderigo komencigxis antaux 100 jaroj kaj nun ankoraux dauxras. Dank' al la polderigo la areo de la duoninsulo kreskis de 2.23 kvadrataj km al 9 kvadrataj km. La polderigo ne nur pligrandigas la logxspacon de logxantoj, sed ankaux pli multigas la enspezon de la registaro.

BELA PEJZAGxO DE MAKAO

La sekvantan matenon, mi frue ellitigxis kaj eliris en krepuskon de Makao.

En tiu horo en Pekino jam bruis homoj kaj auxtoj, sed sur la stratoj de Makao iris nur kelkaj homoj. Oni diris, ke dense logxas 430?00 popolanoj en Makao. Je la 9-a oni eklaboras kaj la butikoj funkcias de la 10-a.

Enspirante fresxan humidan aeron, mi sentis maron proksima. Kiel atendite, kiam mi iris iom antauxen, mi vidis la maron. Laux la plagxo etendigxas ebena kaj pura pavimita vojo. Sur la vojo de tempo al tempo veturis auxtoj. Rigardante la bluan cxielon kaj la verdan herbotapisxon mi dronis en plena kvieteco.

La Ponto Makao-Taipa kaj la Amikeca Ponto majestas super la maro. La Ponto Makao-Taipa kun longeco de 3 400 metroj finkonstruigxis en oktobro de 1974. La Amikeca Ponto kun longeco de 4 414 metroj estis lancxita en 1994. La du pontoj kiel cxielarkoj interligas la Makaan Duoninsulon kun Taipa-insulo. Ili aldonas modernan koloron al Makao kaj prezentigxas kiel bela pejzagxo.