Alilandaj studentoj en Cxinio

de PANG NAIYING

NUN pli ol 210?00 alilandaj studentoj lernas en Cxinio, kaj plejparto el ili venis pro la ricxa cxina kulturo.

ANDREO AMAS MONTON

Andreo nun studas en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Mi vidis lin en sporta kunveno de la universitato, kiam li fiksis sian rigardon sur la gimnastiko de cxinaj infanoj, maskovestitaj en leporojn. Mi diris al li, ke tiu cxi jaro estas lepora jaro. Kaj li tuj respondis: "Jes, tio estas simbolo de agxo. Mi naskigxis en serpenta jaro, en 1977." Tiel ni interkonatigxis.

Li portis sur si bluan katunan cxinstilan jakon kun stara kolumo kaj sxtofaj butonoj. Li diris, ke la jako estas tre komforta kaj ke li acxetis gxin en antikva strateto de Pekino. Kiam li provis la jakon, la juna vendistino diris kun rido: "Ha, vi aspektas kiel mia avo..."

En interparolado mi sciis, ke li venis de Italio. Li estis studento de la dua klaso de la Roma Universitato, studanta la historion kaj kulturon de Cxinio. Li mempage studos la cxinan lingvon por unu jaro en Cxinio por povi pli facile legi librojn en la cxina lingvo. Pri la cxinaj ideogramoj, li havas malsaman opinion kiel tiuj de afrikaj kunlernantoj. Li opiniis, ke kun intereso oni lernas ne malfacile. La cxinaj ideogramoj estas tre interesaj, ke preskaux cxiuj ideogramoj rilate akvon prezentas duonon de sia figuro kiel akvon, dum ideogramoj rilate monton prezentas duonon de sia figuro kiel monton. Li skribis sur mia kajero du ideogramojn "Qing" kaj "Shan" en la signifo de "verda monto". Li diris: "Tio estas mia cxina nomo, kiun donis al mi cxina junulo nomata Quan (fonto). Li diris, ke mi, Monto, kaj li, Fonto, estas amikoj."

Qingshan (Andreo) amas monton ne pro tio, ke lia nomo entenas la signifon de monto. Li devenis de kristana familio, sed kredas je budaismo. Multaj el la cxinaj budaismaj sanktejoj sin kasxas en profundaj montoj. En la lastaj someraj ferioj li pilgrimis al Emei-monto alta je pli ol 3?00 metroj. "Cxi tie estas la kultejo por la bodisatvo Samantabhadra. Lia nomo en la cxina lingvo signifas savi la homojn el la suferoj. Tiutage mi kultis la bodisatvon..." Interparolante kun Andreo mi rimarkis, ke li estas grave kripla je la piedoj. Cxiu pasxo por li estis malfacila, sed li piediris 65 kilometrojn por veni al la monto. Li ne estis cxagrenita de sia kripleco, sed cxiam tenis en sia memoro la memkulturantojn sur la monto. Li diris, ke foje, kiam li iris sur kruta kaj glitiga vojeto en pluvo, iu grandagxulo donacis al li bambuan stangon, monahxoj regalis lin per vegetara mangxo, kaj maljuna pordisto de la templo donacis al li jadan amuleton budha statueto: "Portu gxin, gxi gardos vin dum via vojagxo."

KOMPRENANTO DE LA CxINA MEDICINO

"Cerba trombozo paralizis mian patrinon je 6 jaroj kaj fine forrabis sxian vivon. Mi volas patologie esplori la malsanon por liberigi la samspecajn malsanulojn el la sufero. Mi kredas, ke la antikva cxina medicino solvos mian demandon." Tion diris s-ro Lee Myung Rai el Koreio. Diplomite el la Korea Politika kaj Jura Universitato, li laboris 7 jarojn. Lia edzino estis instruistino en konservatorio. Sed poste ili venis al Cxinio kun la gefiloj por studi la cxinan medicinon. Ili konfidis la infanojn al infangxardeno kaj poste al elementa lernejo, kaj ili studis la cxinan medicinon en la Cxinmedicina Instituto de Tianjin. Post 5-jara studo Lee venis al la Cxina Esplora Instituto de Cxina Medicino kiel esplorstudento.

La cxina medicino havas principon: "Kun bona funkciado de gxingluxo-oj oni ne sentas doloron, kaj doloro montras malbonan funkciadon de gxingluxo-oj. Por forigi malsanon oni devas normaligi la cirkuladon." Lee iluminigxis de tio. Estinte laboranto de socia scienco, li opiniis, ke tiu principo tauxgas ne nur por kuraci korpan kaj spiritan doloron de malsanuloj, sed ankaux por analizi cxiujn flankojn de la homaj interrilatoj kaj la socia vivo. "Huangdi Neijing", libro antaux pli ol 2?00 jaroj, estas la fonto de la teorio de la cxina medicino, sed, cxu oni povas opinii, ke gxi estas libro sole pri medicino? Gxi enhavas antikvajn filozofion, astronomion, meteologion, geografion, cxigong-on k.a. La libro havas la titolon entenantan la nomon Huangdi, gvidanto de la antikva cxina nacio. Kion aludis la antikvuloj? Krome, en receptado de tizano oni aplikis antikvan "Strategion de Sunzi". En la libro estas frazoj, "homa korpo estas mikromondo, kaj sola homa korpo povas reprezenti la fizionomion de la sxtato", "supera kuracisto kuracas sxtaton, ordinara kuracisto ?malsanon". Tio signifas, ke eminenta kuracisto kuracas ne nur malsanulojn, sed ankaux la sxtaton, cxar la cxina medicino trovis la interrilatojn inter la internaj malsanoj de la homoj kaj la ekstera medio ?se paco mankos al la sxtato, la popolo vivos en doloro, do certe estigxos malsano. La principo de la cxina medicino ja estas temo studata de psikologio, profilaktiko kaj medicina sociologio de la okcidenta medicino.

Lee, pasie sxatanta la cxinan medicinon, sercxis la kauxzon de la ekonomia krizo de Sudorienta Azio, surbaze de la cxinmedicina teorio de ekvilibro de jin kaj jang. Li opiniis, ke la orienta kulturo apartenas al jin, dum la okcidenta al jang. En la lastaj jaroj Sudorienta Azio tro multe enkondukis el Okcidento, kaj la ekonomio disvolvigxis tre rapide, sed tio kauxzis senilan jin kaj orgasman jang, kvazaux granda arbo, kun prospera krono sed subnutrata radikaro, facile falas en tajfuno. Cxinio povis sensxanceligxe stari en la krizo gxuste dank' al sia forta radikaro. Lee opiniis: "Oni ne mezuru potencon de iu lando nur per ekonomia liniilo; longhistoria kulturo ja estas forta sxtata potenco."

Lee tion parolis gxuste unu tagon antaux prezentado de sia diplomigxa disertacio kun la titolo "Kuraco de cerba trombozo kauxzita de diabeto per cxinmedicina medikamento kaj lasero". Certe gxojigxus lia patrino, se sxi scius pri tio en la alia mondo. Por tio li jam studis 7 jarojn kaj elspezis la tutan sxparkason. Pro ekonomia depresio enlande, lia edzino ne trovis laboron, sed li diris, ke estas cxina proverbo, "por grimpi monton, oni certe trovos vojon". Mi esperas, ke ili baldaux elturnigxos.

Por sxpari monon, li prenis malkaran mangxon en luncxejo. Li diris, ke laux la cxina medicino homoj en trankvilo kaj bona stato de cirkulado de la vitala energio kaj sango povas esti sanaj malgraux ke la mangxo ne estas suficxe bona.

Lee Myung Rai baldaux diplomigxos. Li esperas trovi laboron en Cxinio kaj dauxrigi sian studon gxis doktorigxo. Kaj li tre sopiras la edzinon kaj la gefilojn. Li montris al mi leteron de sia filino skribita en la cxina lingvo: "Studu diligente en Pekino. En la korto disfloras konvolvulo grimpanta supren laux la sxnuro, kiun vi fiksis por gxi. Mi kvazaux auxdas gxian kantadon..."

"EUxROPA SIMIO" GALA

Kiam mi telefonis al Gala, brita esplorstudento pri pekina opero en la Cxina Teatra Instituto, lia unua vorto estis: "Multaj cxinoj fieras pro pekina opero, ke gxi tiom admirigas fremdlandanojn. Kaj mi demandis: 'Kial do vi ne lernas pekinan operon?'" Gala maltrankviligxis pro la depresio de pekina opero, kaj en lia vorto mi sentis kritikon. Mi diris, ke pekina opero kadukigxis pro malmultigxo de spektantoj, ke la modernaj junuloj ne komprenas la tekstojn de la opero. "Jes, la enhavoricxa pekina opero bezonas paciencan remacxadon, sed cxinoj estas tro hastemaj. Ili posedas la ricxan tradician kulturon, kaj pro abundeco ili jam ne domagxas perdi ion." Li bedauxris ankaux, ke multaj pekin-operaj aktoroj sxangxis sian profesion: "Ili volas lukri pli da mono, sed ne scias, ke ili posedas tiel bonan arton. Mi ekzemplu. Li tenas ovon en la mano, li nur scias, ke gxi estas ovo, sed ne scias, ke la ovo entenas oron."

"Kial vi fremdlandano sxatas pekinan operon?" mi demandis. Gala respondis, ke li antauxe studis tridimensian movbildon de komputero, kio bezonas belecon. La gestoj, muziko, vestoj kaj koloro de pekina opero estas tre belaj, kaj li tuj eksxatis pekinan operon. Antaux 5 jaroj li venis al Cxinio por lerni pekinan operon kaj trovis, ke gxi estas multe pli bela ol li povis imagi. "Gxi estas vera arto. Komputero estas scienco, imitado kaj falso, facile manipulebla. Mi disvastigos la veran arton per falsa, disvastigos la tradician cxinan arton per la modernaj okcidenta scienco kaj tekniko, disvastigos pekinan operon al la tuta mondo." Kiam cxinoj parolis kun li pri "nia" pekina opero, li tuj korektis: "Pekina opero ne estas sole via, sed apartenas al la tuta mondo!"

Por ke pli multe da homoj en la mondo gxuu pekinan operon, Gala tradukis en la anglan lingvon la tekstojn de la dramo "Simio-regxo Sun Wukong tumultas kontraux la palaco de la Cxiela Imperiestro", mempage provludis, mem desegnis invitilojn kaj disdonis ilin al alilandaj ambasadorejoj. Li bone skulptis la artan figuron de simio-regxo, kaj cxe la rigardantoj de tempo al tempo eksplodis ridego kaj aplauxdo.

De tiam Gala, kiu nomas sin "euxropa simio", estis multe raportata en kaj ekster Cxinio. En la Internacia Konkurso de Diletantoj de Pekina Opero "euxropa simio" gajnis la plej altan premion. Antaux nelonge li iris al s-ro Wang Delin, kiu iam instruis al li la ludarton, kaj petis: "Mi volas ludi 'Restoracion Leono' (luktoplena dramo pri heroo Wu Song, kiu vengxis sian fraton murditan de la bofratino kaj sxia adultanto) por gajni alian premion." La instruisto diris al li, ke li ne devas resti sur la nivelo de diletanto. La rigardantoj estas indulgemaj opiniante, ke li, euxropano, kiel diletanto, jam suficxe bone prezentis pekinan operon. Sed lia nivelo bezonas plialtigon gxis kiam la cxinaj fakuloj kapjesos. Tial en la lastaj monatoj Gala pene sin ekzercadis en parko proksima al la instituto sub la direktado de sia instruisto. Ofte la ekzercado dauxris 4-5 horojn.

La tekstoj estis transskribitaj de la instruisto, kaj legado de cxinaj vortoj estis instruita de la instruisto. Kaj ankaux la vera pekina akcxento estis lernita cxe la instruisto. Kiam mi refoje vidis Gala, li estis sin ekzercanta per sinsekvaj transkapigxoj. Liaj movoj estis fortoplenaj, sed facilaj; kiam li falis sur la teron, nenia brueto auxdigxis. Cxiu ekzerco sxvitigis lin. La instruisto diris, ke li ekzercis sin per la movoj de rolo de batalanto. En Cxinio oni lernis pekinan operon ekde la agxo de 7-8 jaroj, sed Gala jam estis 37-jara, kaj cetere, post ekzercado li devis instrui en la internacia lernejo sporton, dancon, muzikon kaj komputeran manipuladon, kio por li estis tre laciga. Pri la 5-jara lernado de pekina opero li diris: "Doloro."

Liaj gepatroj skribis al li cxefe por du aferoj: "Cxu vi edzigxis? Cxu vi lukris monon? Se ne, tuj revenu." Fakte Gala ne havis tempon por enamigxi kaj lukri monon. Sed li ne volis reiri hejmlanden, cxar pekina opero estas lia vivo. La instruisto diris al li: "Gala, ne cxagrenu vin mem. Iru hejmen kaj vi baldaux ricxigxos per komputero. Sed vi nepre devas resti en Cxinio, se vi ne volas forlasi pekinan operon." "Do mi edzigxos al pekin-opera aktorino." Pririgardante lin, la instruisto diris sxerce: "Vi ne estas bela nek ricxa, kiu do volas edzinigxi al vi?" Gala respondis kun gxojo: "Mi estas norma, via estetiko anormala."

"Gala" estas karesnomo donita de la instruisto. Oni pli kaj pli kutimigxis al lia karesnomo kaj iom post iom preskaux forgesis lian veran nomon. Li estas azerbajgxandevena, naskigxinta en Irano, kaj venis kune kun la gepatroj al Britio en sia agxo de 12 jaroj. Li ege amas teatron de diversaj landoj. Li studis Sxekspiron, lernis francan mimikon, italan komedion, kaj fine absorbigxis en la cxina pekina opero. Li diris, ke li estas tiuflanka "fakulo el euxropanoj". Li intencis fondi lernejon aux teatran trupon por eksterlandanoj fascinitaj de la cxina pekina opero, kaj poste turnei tra la tuta mondo por prezenti pekinan operon.