Ok jaroj da nomadismo cxirkaux la mondo

de MARYVONNE ROBINEAU (Francio)

Franca paro Bruno kaj Maryvonne ROBINEAU vojagxis tra la mondo dum ok jaroj kaj duono. Antaux ol forlasi Francion, Bruno estis terkulturisto kaj Maryvonne sekretariino. Dum sia migrado ili interesigxis precipe pri la kamparana vivo, laborante kaj logxante kun kamparanoj en plej diversaj landoj. Sed ili estis ankaux en multaj aliaj socitavoloj. Tiel ili ekkonis 15 landojn tra la intimeco de familioj, tra la cxiutagajxoj de vilagxoj. Ili lernis Esperanton survoje en Bulgario kaj poste multe uzis la lingvon kaj ankaux instruis gxin. Post sia reveno en Francion ili farigxis prelegistoj pri tiu sperto pere de lumbildoj, kiujn ili prezentis por gxenerala publiko, en lernejoj, malsanulejoj... Ili ankaux verkis libron en la franca, kaj la Esperanta traduko estis pretigita por la UK en Montpeliero. Ilia prelego en la Montpeliera UK estis admirata de la auxskultantoj. Iliaj aliaj artikoloj pri tiu ekskterordinara aventuro sekvos poste kaj kredeble ankaux interesos niajn legantojn.

La Red.

AGRIKULTURISTO enradikigxinta en sia hejmgrundo, Bruno iam forlasis siajn kampojn por vojagxi kun mi tra la mondo. En li ardas la flamo iri gxis la limoj de la tero por partopreni en la cxiutagajxoj de la homoj, plekti ligilojn, percepti la aliulon en la auxtenteco, en la vero.

Animataj de la nesatigebla scivolo travivi la kondicxon de fremdulo, ni estas forirontaj por kvar jaroj. Ni ja bezonos ok jarojn por renkonti la homojn tra iliaj kulturoj kaj agrikulturoj, ok jarojn por konatigxi kun kelkdek landoj. Vojagxo postulas tempon, se oni volas sorbigxi je la sento de la vizititaj popoloj.

Vojagxi ne signifas esti spektanto: por pli bone koni la homojn, ni partoprenos en ilia laboro, intersxangxante la lacigxon de niaj muskoloj kontraux gastigo kaj nutrado, ni vivos kun iliaj familioj, dividos kun ili la mangxojn, travivos iliajn festojn, gxojojn kaj malfelicxojn.

La kamparana mondo estos la privilegia medio de niaj renkontoj (sed ni ankaux spertos familian vivon en tre diversaj medioj, cxe bulgara oficiro, japana kadro aux auxstralia instruisto...) Post volontula laboro en la izraelaj kibucoj, ni rikoltas la lentojn kun Ram Prasad, modesta hinda kamparano, kiu akceptas nin per la jenaj vortoj: "Mi estas felicxa, ke Dio elektis min por vin akcepti." Elstara kulturo de tiuj, kiuj scias nek legi nek skribi, sed posedas kornoblecon. Cxiumatene, ni estas sur la kampoj ekde la kvina, por profiti de la relativa malvarmeto. La najbaroj miras kaj venas palpesplori la manojn de tiu stranga fremdulo kiu kauxras kun ili sur ties tero. La komuna tasko, nepre universala lingvo, havas la mirindan povon plekti ligilojn.

Travivi la cxiutagecon de la familioj ne cxiufoje estas facile. Sed monatoj da simpla dieto konsistanta sensxangxe el rizo, tritikaj platkukoj kaj lentoj, perdigas al Bruno pli ol 15 kilogramojn. Vidante lin elcxerpita, senenergia, mi maltrankviligxas: ni havas nek medikamentujon, nek asekuron, krom tiu de Providenco! Saman misnutrado-problemon li spertos en Bolivio, kiam la familio Cruz dividos kun ni siajn cxiutagajn terpomojn kaj cerealojn.

Enkarcerigita en la betono de la centbraka tokia urbego, ni sufokigxas kaj indignas pro la konsumadego, la fusxperdado...: cxu estas ni sur la sama planedo? Felicxe, la gastigado en familioj kompensas la malfacilajxojn: Kenzi Muraoka invitas nin en sian vilagxon; Umiko partoprenigas nin en siajn kursojn pri teceremonio, florarangxo; en Oomoto ni travivas serenan novjaran nokton... Kaj malavarulo donacas al ni biletojn por Kabuki-teatrajxo. Ne malpli ol 22 familioj akceptas nin hejme dum la naux monatoj de nia restado. Tamen nia gvidlibro informis: "La eksterlandaj turistoj havos tre malmulte da sxanco ekkoni japanan hejmon, ankoraux malpli da sxanco tie tranokti." Ankorauxfoje ni povas danki al Esperanto.

La lingvo, kiun ni lernis survoje en la bulgara lernejo de Pisanica, farigxis la vera sxlosilo de niaj renkontoj kaj, dank' al gxi, ni povis eniri la intimecon de multaj familioj. Cxiuj restas karaj en nia memoro: en Bulgario, niaj unuaj esperantistaj gastigantoj, Cvetan, Stveka kaj aliaj akceptis nin, malgraux la tiama registara malpermeso gastigi eksterlandanojn; hungara altrangulo arangxis por ni oficialan vojagxon kun interpretisto, luksaj restoracioj kaj hoteloj, por ke ni malkovru la tiean agrikulturon: Tibor Sekelj, kiu dormigis nin en cxambro kie maskoj el la kvaranguloj de la mondo strange rigardis nin, forte kuragxigis nin por nia entrepreno.

Alia kontinento, sama utileco de Esperanto. Jam fervoraj pri la lingvo, ni gxin instruis al gxainaj monahxinoj, en Hindio. Taman unu lecionon ni ne sukcesis enkapigi al niaj bonegaj lernantinoj: temas pri la sufikso AJx. Kiam ni klarigas ke gxi utilas por esprimi la nocion pri viando, niaj lernantinoj tuj forpusxas gxin. "Ne, nepre ne, ni ne bezonas lerni tiun vorton!" ili nauxze ekkrias. Por tiuj striktaj vegetaranoj ne eblas ecx elparoli la malpiegan vorton!

Esperanto kondukas al cxio, ecx al luksaj hoteloj! En longdistanca rondvojagxo, cxio povas okazi, la plej malbono kaj la plejbono. Kun la sama sereneco oni devas akcepti tion, kion proponas la Destino: tranoktadon sur publika benko aux unu semajnon cxe la hotelo Merlin, en Kuala-Lumpur, Malajzio, senpage proponitan de la direktoro... Esperanto-parolanta!

Ne tiel luksa, sed tiom agrabla estis la restado cxe Wei Chi, juna cxina kamparano kiu gastigas nin en sia izolita vilagxo en provinco Shanxi. Ni ne povas mencii cxiujn, kiuj tiom kore akceptis nin en Auxstralio, Nov-Zelando, Usono, Bolivio... Aparte karmemora restos por ni tiu lando, ne nur cxar de tie devenas Vincent, nia filo adoptita kiam kvarmonata bebo, sed ankaux cxar tie naskigxis vera amikeco kun Freddy kaj Tomoko, membroj de Pasporta Servo: ni alvenis cxe ili por tri tagoj kaj... kvin monatojn poste, ni plu gastis cxe ili!

Sed... Esperanto perdigis al mi la fadenon de mia rakonto! Mi devus ankaux paroli al vi pri nia laboro en auxstralia aborigena komunumo, kiu konsciigis nin pri la respondeco de la blankuloj en la detruo de indigxenaj popoloj. Auxstralio, tiu vastega kontinent-lando, ankaux donis al Bruno la okazon farigxi vakero en 600?00-hektara bieno. Kia kontrasto kun Japo K'asa, indiana vilagxeto en la bolivia altebenajxo, kie Luis Cruz kultivas 1,15 hektarojn dividitajn en 34 etetajn parcelojn. Tamen, en tiuj glaciaj solejoj, en 4?00-metra altitudo, la kamparanoj dauxre dankesprimas al "Pacxamama", la tero-patrino, kiu estas suficxe bonkora por donaci al ili la cxiutagajn terpomojn.

Cxu mi povas forgesi en mia rakonto la inviton al geedzigxfesto en kanaka tribo el Nov-Kaledonio: unu semajnon da festoj, bankedoj, ceremonioj laux la tradiciaro? Aux memori ?kun malpli da sereneco ?pri la tago kiam, en Gvatemalio, ni ricevis mortminacon subskribitan de la gerilo: "Vi disponas tri tagojn por forlasi la landon. Aux trafos vin morto!"

Ne eblas cxion diri pri tiuj ok jaroj. Ok jaroj por trakuri la planedon, renkonte al viroj kaj virinoj en cxiu tago. Tiujn homojn ni trovis kiaj ili estas, kiaj estas vi kaj mi, teneraj kaj kruelaj, blankaj kaj nigraj kun iliaj angoroj kaj revoj. Tial, kiel strange estas nomi la alian Fremdulo!

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro:

"Ili vivis sur la tero - Ok jaroj da migrado cxirkaux nia planedo"

240 pagxoj - 8 pagxoj kun koloraj bildoj

Havebla cxe UEA aux Bruno Robineau - 49270 Landemont - Francio - Tel-Fax 02 40 98 78 76 -E-posxto: Bruno.Robineau@wanadoo.fr

120 FF + Sendokosto: 20 FF por Francio - 30 FF por aliaj landoj