Hejmo de sovagxaj elefantoj

Teksto kaj fotoj de QIU KAIPEI

La tropika pluvarbaro de Xishuangbanna de Yunnan-provinco, Cxinio, estas mallargxa kaj longa, nomata valo de sovagxaj elefantoj, kiu kovras areon de 112?00 hektaroj. Tio estas sola loko de Cxinio, kie vivas aziaj elefantoj. La valo apartenas al Mengyang-naturparko, kie vivas multe da sovagxaj bestoj, precipe sovagxaj elefantoj. Dank' al penado de sciencistoj kaj esploristoj en proksimume 20 jaroj, la loko havas pli ol 300 sovagxajn elefantojn.

Por plu protekti la rarajn bestojn kaj multigi enspezon por plibonigi la naturparkon, oni disvolvas turismon, ekspedicion, esploradon ktp.

La valo de sovagxaj elefantoj estas limigite malfermita, tamen oni havas sxancon kontakti la misteran tropikan pluvarbaron de Xishuangbanna kaj gxui la naturon.