Puran medion al turistoj

de PING HUA

EN la 80-aj jaroj, la cxina turisma servo prenis logxadon, trafikon, mangxadon, amuzojn kaj acxetadon kiel gravajn kondicxojn por disvolvi turismon en Cxinio. Kun la turisma disvolvigxo, oni trovis ke malbona stato de necesejoj kaj media higieno pli kaj pli malhelpas cxinan turismon. Malmulteco kaj malpureco de necesejoj en turismaj lokoj multe maloportunigis la turistojn, precipe la eksterlandajn. Post kiam la Cxina Turisma Administracio deklaris, ke 1999 estu turisma jaro de media higieno, plibonigxo de necesejo kaj media higieno farigxis multe atentata de la cxina turismo.

Ja estas tre malfrue meti "necesejan problemon" en la tagordon je la fino de la 20-a jarcento. Tion kauxzis ne nur la ekonomia stato kaj postigxinteco de cxina turismo, sed ankaux la malnova koncepto. De miloj da jaroj cxinoj rigardas necesejon malpura loko kaj evitas mencii gxin en la publiko. En la antikva Cxinio la ideogramo kun la signifo de necesejo havas signifon: loko proksima al porka stalo. Antikvuloj ecx ne volis rekte diri "iri al necesejo", sed anstatauxe diris "iri tualeti", kaj la modernaj cxinoj havas novan dirmanieron "iri por oportuno".

Nun cxiujare preskaux 100 milionoj da eksterlandanoj vizitas Cxinion. Kompreneble ne cxie, kie ili vizitas, estas malpure, sed multaj el ili plendis kontraux la malpureco de necesejoj. Iu fremda turisto sxerce diris, ke por iri al necesejo en Cxinio ili devas porti kvar objektojn: ombrelo kontraux pluvo, posxlampo kontraux mallumo, busxsxirmilo kontraux malbonodoro kaj galosxoj kontraux koto. La sxerco ja estas troiga. Sed la problemo estas atentinda.

Cxio cxi konsciigis al la cxina turisma servo, ke oni nepre devas sxangxi la staton de la necesejoj. En la lasta duonjaro de 1992, cxe turismaj lokoj en Cxinio aperis pagigaj klozetoj. Post septembro 1994 aperis 100 novstilaj klozetoj en cxefaj vidindejoj de Pekino. La Sxtata Turisma Administracio asignis grandan monsumon por konstrui novajn klozetojn en cxefaj turismaj lokoj en Cxinio. Sur Taishan-monto rub-telfero estis konstruita en majo cxi-jare kaj oni ne plu enterigos rubon cxeloke. Kaj krome tie fininstaligxos post nelonge subteraj tuboj por trakti malpuran akvon.

Nun cxinoj multe zorgas pri tio, kiam publikigxos la Legxo de Media Higieno, Legxo por Trakti Rubon kaj Legxo de Necesejo. Kiam la cxinoj bone observos tiujn legxojn, certe pli multaj turistoj vizitos Cxinion.