Harmonio de la homaro kaj naturo

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

La historio de evoluo de la homaro estas tiu por strebo al eleganta kaj harmonia vivmedio kaj vivkvalito.

Malfelicxe, la homaro altigas la vivnivelon kaj samtempe detruas la medion kaj suferas punon de la naturo. Konflikto inter la homaro kaj naturo, inter la homaro kaj medio, estas fenomeno konstanta en la homa evoluo kaj solvo sercxata cxe la sojlo de la nova jarcento. La Monda Hortikultura Foiro okazinta en la 1-a de majo 1999 en Kunming havis temon "Homaro kaj naturo". La dispozicio de la foiro emfazas pejzagxojn naturajn kaj nenaturajn kaj konstruajn stilojn cxinajn kaj alilandajn.

La franca gxardeno en la internacia ekspoziciejo konsistas el florbedoj, rivereto kaj lageto. La francaj projektintoj per scienca metodo prezentas projekcion de Princino Musset sur la akvo, auxskultigante rakonton kaj kanton por konigi la francan kulturan historion. En la nederlanda gxardeno okulfrapas 15-metre alta ventmuelilo kaj pompaj tulipoj, kiuj konigas disvolvigxintan nederlandan hortikulturon kaj aplikon de ventpovo.

En la cxina ekspoziciejo trovigxas Gxardeno de Monto kaj Rivero de Guangxi, Karsta Gxardeno de Guizhou, Gxardeno de Tibeto kun tibet-stilaj domoj, pentrajxoj kaj gravurajxoj, Porcelana Gxardeno de Jiangxi kun porcelana metiejo, bambuaro, fruktokulturejo kaj plantejo de tradiciaj cxinaj drogherboj, kaj Ekologia Gxardeno de Fujian kun ornamaj plantoj en bela vivmedio. La foiro ne nur montras hortikulturan teknikon, sed ankaux sercxas vojon de harmonio inter la homaro kaj naturo.

La foiro altiris tre multajn vizitantojn.