Konstrui domon por si mem

de CHAO YANG

MALJUNA cxarpentisto estis baldaux emeritigxonta kaj diris al sia mastro, ke li volas forlasi konstruadon kaj gxui kvietan vivon.

La mastro persvadis la bonan cxarpentiston resti kaj demandis lin, cxu li volonte helpos konstrui plian domon. La cxarpentisto konsentis. Tamen la kolegoj vidis lian distrigxemon. Li faris fusxan domon el malbonaj materialoj. La mastro donis al li la sxlosilon de la domo.

"La domo estas sub via dispono," la mastro aldonis. "Jen mia donaco por vi."

La cxarpentisto surprizigxis. Li ne atendis, ke la domo estas konstruita por li mem. Nun li devas logxi en la malbona domo.

En la vivo ofte troveblas tiaj homoj kiel tiu cxarpentisto. Ili malserioze traktas sian vivon. Kiam ili falas en dilemon, ili ne povas liberigi sin de la "domo" konstruita de ili mem.

Se oni estus tia cxarpentisto, li devus prizorgi la domon kiel la sian kaj konstrui gxin kun sagxo. Fakte via vivo estas via ununura kreajxo, pento estas senutila. Ni devas serioze trakti cxiun tagon por konstrui noblan kaj elegantan vivon.