Cxinio sin preparas kontraux inundo

de XIANG HONG

CxINIO estas agrikultura lando. En gxi cxiuj regionoj abundaj je riveroj kaj lagoj, kiaj Songnen-ebenajxo en nordorienta Cxinio kaj Jianghan-ebenajxo en meza baseno de Yangzi-rivero, estas gxiaj gravaj gren-, koton- kaj ole-produktaj bazoj. Kontraux superakvo de tiuj riveroj kaj lagoj oni konstruis multajn digojn. Nun en Cxinio duono de la logxantoj, 33% de la agraro kaj 70% de totala valoro de industriaj kaj agrikulturaj produktoj estas protektataj de la digoj.

Sed en 1998 katastrofe inundis la riveroj Songhua, Nenjiang kaj Yangzi, tio malkovris mankojn en akvoutiliga konstruo de Cxinio, el kiuj la plej gravaj estas jene: A) La kapablo de digoj kontraux inundo estas malforta. Nun, escepte de la digo de la Flava Rivero, kiu kapablas rezisti kontraux granda inundo okazanta cxiujn 60 jarojn, tiuj de aliaj plejparte kapablas nur kontraux inundo, okazanta cxiujn 10-20 jarojn kaj tiuj de malgrandaj riveroj estas des pli malfortikaj. B) La kvalito de digoj estas malbona. La cxefaj digoj de grandaj riveroj en Cxinio plejparte formigxis en plialtigo kaj plidikigo dum sencxesa batalo kontraux inundo, tiel la digoj ne estas fortikaj. Kaj plie en riveroj kaj lagoj oni faris milojn kaj milojn da polderoj por konstrui domojn kaj kulturi kampojn. Tio ege malhelpis akvokonservadon kaj ellason de akvo el inunditaj lokoj. Pasintjare la grandega inundo en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero ruinigis 2 mil polderojn kaj la katastrofo atakis 2.31 milionojn da logxantoj.

En majo mi vizitis Hubei-provincon en la meza baseno de Yangzi-rivero multe suferintan de superakvego pasintjare. Tie multaj diris al mi: "Sen akvoutiliga konstruo, malfacilas administrado, malricxas la popolo kaj mankas socia stabileco."

Maje, sur la vasta Jianghan-ebenajxo maturigxis tritiko. Apenaux rikoltinte kolzojn, kamparanoj sin okupis pri priklado. Se oni ne rakontus al mi pri la pasintjara inundo, mi ne povus imagi al mi kiel la inundo furiozis sur tiu fekunda kampo. En Jingang-vilagxo inundita pasintjare nun staras vico post vico da novaj logxdomoj, en kiujn enlogxigxis 325 familioj antaux la Printempa Festo cxi-jare. Nun prosperas la orangxarbidoj, kiujn la registaro senpage liveris kaj la vilagxanoj plantis post la inundo. Antaux la 2-etagxa domo vilagxanino Chen Changhui konigis al mi, ke tiu domo estis konstruita de sxi kaj alia familio de la vilagxo. Por la konstruo la registaro pagis 70% de la bezonata mono kaj ili mem pagis nur 30%.

Menciante la katastrofon, sxi ne povis reteni siajn larmojn: "Nia vilagxo estis bonhava antauxe, sed la inundo forrabis niajn domojn, fruktarbojn kaj brutojn." Sxi dauxrigis, ke helpate de la registaro, la vilagxanoj unuapasxe revigligis la produktadon en kelkaj monatoj. Sxi kredas, ke ili denove bonhavigxos 5 jarojn poste.

Zou Xinpei, respondeculo de la vilagxo, aldone diris: "Ni bone komprenas la gravecon de 'akvoutiligo' nur post la granda katastrofo."

Zhang Shengpeng, oficisto pri akvoutiliga konstruo dum longa tempo, diris, ke pro malsuficxeco de la akvoutiligaj konstruoj, senbrideco de polderigo kaj seriozeco de la grunda erozio multaj lokoj de Hubei-provinco grave suferis de la inundo en la pasintaj jaroj. Sole en 1998 la inundo ruinigis 160 mil domojn kaj detruis 300 mil domojn en Hubei. Li diris:

"Sen efikaj rimedoj kontraux inundo, neniaj planoj pri ricxigxo realigxos. La cxina registaro decidis sxangxi en tri jaroj la cxefajn digojn de grandaj riveroj kaj lagoj en la altkvalitajn kaj samtempe praktiki la planon nuligi la polderojn."

De auxtuno pasintjara gxis majo cxi-jara la plej urgxaj laboroj de la akvoutiligaj laboroj de Cxinio estas jenaj: rekonstrui la digojn detruitajn en 1998, firmigi la digajn bazojn, preni tauxgajn rimedojn por preventi ajnan dangxeron, plialtigi kaj plidikigi la partojn de la malnovaj digoj, kiuj dependis de helpaj digoj en inundo pasintjare. Por tio, Hubei kaj aliaj provincoj en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero multe pliigis laborforton, instalajxojn kaj investon.

Zhang Shengpeng prezentis al mi la cxefajn trajtojn de dig-konstruado cxijara. Anstataux la tradiciaj konstruaj rimedoj nun oni faras digojn per avangardaj modernaj masxinoj kaj teknikoj. Oni plifortikigas digojn kaj pliigas ilian likimunecon per materialoj kaj teknologio importitaj el aliaj landoj. Uzado de grandaj masxinoj ne nur rapidigas la konstruadon, sed ankaux garantias gxian kvaliton. La registara departemento komisias al kvalito-kontrolistoj ekzameni la konstruadon. Intensigxis ankaux la konstruado en la lokoj por reteni kaj defluigi superakvon. Unuflanke, pliigi vojojn kaj pontojn por defluigi inundon, plialtigi kaj plifortikigi cxefajn digojn; aliflanke, rekonstrui kaj rearangxi logxdomojn de la logxantoj suferintaj de inundo, konstrui sekurajn terasojn lauxlonge de la digoj por ke ili servu kiel rifugxejoj de la logxantoj eventuale suferontaj de inundo.

Kiel akvoutiliga fakulo, Zhang Shengpeng diris, ke li estas kontenta pri cxi-jara akvoutiliga konstruado kaj havas plenan fidon por la kapableco de la digoj kontraux inundo, kia tiu en 1998.

Samtempe estas efektivigata nun la plano nuligi cxiujn polderojn. Pli ol du milionoj da logxantoj, kiuj vivas en malaltaj lokoj borde de Yangzi-rivero kaj multe suferis de inundo, translogxigxos en sekurajn lokojn en la venontaj 3-5 jaroj. Antaux la pluva sezono de la kuranta jaro 940 mil logxantoj de la meza baseno de Yangzi-rivero enlogxigxis en novajn logxdomojn. Parton de la polderoj oni redonis al la lagoj, kaj gxia plaj granda parto estas destinita por defluigi inundon kaj konservi akvon en inundaj jaroj. Efektivigo de la plano pluapasxe harmoniigos la rilatojn inter la homoj kaj naturo kaj garantios la sencxesan disvolvigxon de ekonomio en la menciitaj lokoj.