La Nova Realismo

? la konsekvenco de la Nova Pensado

de BRUNO VOGELMANN (Germanio)

"La Nova Realismo" de s-ro Bruno Vogelmann estis eldonita en la germana lingvo en 1988. Gxi aperis libroforme en 17 lingvoj, inkluzive la cxinan lingvon kaj Esperanton. La auxtoro havas ricxajn travivajxojn kaj multe studas problemojn pri socio,ekonomio kaj filozofio. La Nova Pensado, kiun li pritraktas en sia libro, estas nova pensmetodo, kiu direktos la evoluon de la homaro al novaj, pli altaj sxtupoj, kaj havas gravan signifon por nia reala vivo. Ni aperigas lian artikolon cxi-sube kaj samtempe gratulas lin pro la 90-a datreveno de lia naskigxo en la 30-a de julio.

La Red.

Prezentado de noveca mondkoncepto

ROBERT JUNGK, la fama pacesploranto kaj futurologo,jugxis pri la "Nova Realismo": "Tio estas la mondkoncepto de la estonteco." Per kio tiu eldiro pruvitas?

Fakto estas, ke la homoj vivas disigite en multaj grupoj: popoloj, klasoj, sociaj tavoloj, partioj, mondkonceptaj kaj religiaj. Cxiuj tiuj grupoj defendas apartajn interesojn kaj volas realigi siajn grupajn celojn. Tia konduto ofte kauxzas rezulton, per kiu unu parto venkas kaj la alia venkatas. En tia rezulto ekzistas jam nova gxermo de estontaj konfliktoj. Certe necesus solvoj,kompromisoj, kiuj konsideras la interesojn kaj bezonojn de cxiuj partoj, por ke ili garantias longdauxran solvon, kiu helpas certigi la pacon.

La koncepto de grupo ofte malebligas tian solvon per deklaro de la grupa koncepto eterna kaj nesxangxebla verajxo. Tian deklaron, kies enhavo de vereco normale ne estas kontrolebla, ni nomas dogmo. Tia dogmismo kauxzis regule dum la historio perfortregadon kaj netoleremon kun sekvo de terura subpremo.Milionoj kaj milionoj da homoj perdis pro tio liberecon kaj vivon.

Neceseco de nova mondkoncepto

Cxar cxiuj tiuj diversaj bezonoj kaj interesoj rezultigas mondkonceptojn kontrauxdirajn unu al la alia, estas tempo ke la homoj ricevas komunan bazon por komuna pensado. Tia bazo estas komuna mondkoncepto, por ke ili kapablu komune kaj harmonie agi. Ili devas lerni, pensi ne nur pro momenta avantagxo, se konflikto estas solvenda. Cxar cxiam, kiam ni altrudas al partnero tian solvon, kiu ne konsideras ankaux liajn interesojn, ni semas la gxermon por nova estonta konflikto.

Por kapabligxi je tio, necesas la Nova Pensado, kies "regulojn" mi prezentas en miaj "5 principoj." Tiujn la homoj devas ensorbi en sian konscion, plejeble jam en lernejo, por ke ili dum sia vivo kapablu trovi per gxusta, viva pensado dauxremajn solvojn, kiam ili havas problemojn kun kontrauxuloj, konkurantoj kaj partneroj. Tia Nova Pensado kauxzas fine la sintenon de Nova Realismo, kiu sola povas esti la mondkoncepto de prospera fruktodona estonteco.

La Nova Pensado

Cxar al pripensemaj homoj konsciigxis dum la lastaj jardekoj,ke ni devas esti pli gxisfundaj, estigxis la nocio de "Nova Pensado".Ekde 1980 multaj menciis la vortojn "Nova Pensado",kvankam supozeble preskaux cxiuj tiuj tute ne sciis kio estas la Nova Pensado. Por ili "Nova Pensado" sxajnis iom pli afableco, iom pli preteco intertrakti, iom pli medioprotekto kaj iom pli pacamo. Sed la Nova Pensado estas pli. Gxi posedas proprajn regulojn kaj aliel ol la "Malnova Pensado" kun gxia denaska logiko la Nova Pensado estas viva pensado. Cxar la denaska logiko rezultigas ofte miskonkludojn, pro la denaska logiko, kiu utiligas nur la linearan kauxzecon.

La Nova Pensado atentas kaj utiligas la interplektitan kauxzecon, kiu ne nur atentas linearan cxenon de kauxzoj kaj efikoj (A kauxzas B, B kauxzas C, C kauxzas D...), gxi atentas ankaux cxiujn kromkauxzojn kaj kromefikojn, kiuj estas tre ofte pli gravaj ol la konstatita lineara efiko. Ekzemplo: En la industria kamenfumo oni observis unue nur la gxenan fulgon. Nur multe pli tarde oni konsciigxis, ke la kromefike elpusxata CO2-gaso rezultigos estonte iom-post-ioman plialtigon de la tera temperaturo kaj fine nocan malbonigon de la tera klimato (varmdomefekto).

Per atento je tiaj "interplektitaj" kauxzocxenoj la racio esploras la fenomenojn de la realeco kaj la racio trovis tiamaniere la 5 fundamentajn legxecojn, kiujn ni nomas la principoj de la Nova Pensado:

1. la principo de la cxiama movo kaj sxangxigxo

2. la principo de la cxiuflanka interligiteco

3. la principo de la unueco de la kontrastoj

4. la principo de la inversigxo de kvanto en kvalito kaj male

5. la principo de la suprenevoluo en korelacio de neceso kaj hazardo

Tiuj principoj estas samtempe la principoj de la subjektiva dialektiko, kiu por la homa pensado estas nura pensmetodo. Samtempe tiu dialektiko estas ankaux la doktrino de la gxeneralaj movolegxoj en naturo, socio kaj pensado, do objektiva dialektiko.

Tiu viva dialektika pensado ne estas tute nova invento. Sagxaj homoj malkovris tiujn principojn cxiam denove dum la praktiko de ilia vivo kaj utiligas ilin. Ekzemple la Unua Principo devenas de antikva filozofo Heraklito, kiu eldiris: Pantha rei ? cxio fluas!

Precipe en la nuna tempo, dum kiu la evoluo de scienco, tekniko kaj de la sociala sektoro akcelitas enorme, la atentado de tiuj principoj estas tute grava rilate la prosperon kaj pluekzistadon de la homoj. Aparte grava estas la principo de la inversigxo de kvanto en kvalito kaj male. Simpla ekzemplo el fiziko: Se oni aldonas al akvo de 20°C certan varmokvanton, la temperaturo altigxas gxis 21°C. Tion ripetante, la akvo varmigxas pli kaj pli kaj atingas fine 100°C. Laux la denaska logiko de la Malnova Pensado la temperaturo de la akvo pro plua aldono de varmo devus nun plialtigxi je 101?, 102?, 103°C..., sed gxi devus resti akvo. Fakte, cxe 100°C la akvo sxangxigxas en vaporon de 100°C, kiun ni povas varmigi plu kaj kiu, se enfermita en kaldrono, fine eksplodigas la kaldronon. Simila inversigxo kun dangxeraj sekvoj povas en futuro  kauxzi subitajn katastrofojn pro dauxraj pekoj kontraux la cxirkauxmondo, ekzemple rilate atomreaktorojn, rilate ozontruon, rilate varmdomefekton, kaj rilate multajn aliajn.

Mi skribis en mia libro apartan cxapitron por cxiu el la 5 principoj de la Nova Pensado kaj montris multajn ekzemplojn por cxiu principo. Tion mi faris intence, cxar cxiu principo en sia kurta klara teksto lauxvorta sxajne estas tro simpla, tro klara, tro memkomprenebla ol instigi la leganton pripensi la principon. Cxiu leganto ja devus pruvi por si mem la validecon kaj tauxgecon de la principoj per mem sercxataj ekzemploj. Nur per tia esploro la propra pensado igxas pli fruktodona, pli viva kaj pli sukcesa, igxas Nova Pensado.

Tiu Nova Pensado ? se konsekvence ekzercata kaj praktikata ? direktos la evoluon de la homaro al novaj, pli altaj sxtupoj. Versxajne la plej grava problemo de tia evoluo estas la vekigo de nova sencokonscio, do de nova religieco. Cxar nur el vera, mi kaj mondon inkludantan sencokonscio en la homo elkreskas la sinteno de responsemo por fruktodona vivo. Bedauxre tia sencokonscio, do vera religieco rarigxintas pli kaj pli, cxar en nia socio regas la ekonomika pensado, kaj la strebado al plejeble granda profito igxis la preskaux cxion dominanta sinteno.

Religio kaj la Nova Pensado

Certarilate Nova Pensado efikas jam de longtempe,kvankam sen klara konscio de la 5 principoj. Seriozaj religiuloj konstatis ofte ke eklezio kaj doktrino certagrade rigidigxis kaj ke multo el la eklezio ne plu estis en harmonio kun la bezonoj de la homoj. Tial post 1945 faratis tre konscie klopodoj de renovigo kaj de pli profunda interkompreno ekzemple per la "Interparoloj de SALZBURG-Auxstrio, kie inter la Katolika Eklezio, reprezentata de Kardinalo KÖNIG el Vieno unuflanke kaj de deciditaj ateistoj aliflanke, reprezentataj de la franca auxtoro ROGER GARAUDY, komencxigxis dialogo kun la celo trovi komunon en disiganto. La rezulto ankoraux ne estis kontentiga.

Cxar ne povas tolerati, ke du tiom gravaj partoj de la homaro, kiel unuflanke la tradiciaj kredantoj kaj aliflanke la sencokonsciaj ateistoj, troveblaj en multaj sociaj tavoloj prefere inter la intelektularo, batalas unu kontraux la alia kaj disipas multe da energio en batalo kaj kverelo kaj ofte rifuzas kunlaboron. Male necesus urgxe veki veran sencokonscion kaj responsemon en la homoj de la industriaj landoj, de kies konduto dependas la bonfarto de la Tria Mondo.

Nuntempe la materiala kaj nur-ekonomika pensado de la homoj precipe en la industriaj landoj igas forgesi, ke ili ne nur naskitas por havi kaj gxui, sed ke cxion, kion ili havas kaj kio ili estas, ili dankas al tiuj kaj al tio, kio estis antaux ili. Estante cxeneroj en la senfina cxeno de la vivo ili havas la taskon konservi kaj kreskigi la ricevitajxon. Nuntempe la tradiciaj kredantoj kaj la seriozaj ateistoj ne plu rajtas batali unu kontraux la alia, sed devas komune klopodi veki en la tepiduloj, en la gxuemuloj, en la havemuloj la necesan sencokonscion.

Kiel realigi tion, kion mi montras en mia verko "La Nova Realismo"? Pri tiu propono Dr. ELISABETH PETER de la "Sekretariejo por la Nekredantoj" cxe Vatikano en Romo diras: "Jes, ankaux mi opinias, ke seriozaj homoj el diversaj kredoj kaj mondkonceptoj laboru kune por la vekigxo de nova vivosenco en la homo kaj ke ili konduku lian vivon for de gxuemo kaj superfikciemo ? al nova sencplena estado."

Kio estas vivo?

Ni menciis, ke la homo estas cxenero en la cxeno de la VIVO,estanta de la plej frua pasinteco gxis la lontana estonteco kaj ke cxiu homo tion, kion li havas kaj kio li estas, dankas al la pasinta vivo, ke estante cxenero li havas la taskon konservi kaj kreskigi la ricevitajxon por ke la vivo atingu sxtupojn cxiam pli altajn.

Tiu VIVO ampleksas ne nur la vivon de planto, besto kaj homo, sed laux Budho kaj laux hindaj pensuloj gxi ampleksas cxion, kio movas sin kaj sxangxigxas, kio cxiuflanke interligatas, evoluas, naskas cxiam novon kaj strebas al nekonata celo. Al tiu granda cxion inkluda vivo apartenas la neorgana mondo de atomoj, molekuloj kaj steloj, la basa organa mondo de plantoj kaj bestoj, la animata mondo de pli altaj bestoj gxis la raciodonita mondo de la homo kaj krome cxio, kio trovatas en la granda kosmo. Tiu granda VIVO estas la plej alta valoro, kiun ni konas. Tiu koncepto estas identa kun la koncepto de la tradiciaj kredantoj pri la Persona Dio, la kreanto de cxio, kion konfirmas Majstro Eckhart (1260-1328) en sia "prediko pri sagxeco" je la demando "Kio estas la vivo?" per la vortoj: "VIVO estas la esenco de Dio!"

La etiko de la Nova Religieco

El sia kredo la tradicia kredanto akiris la konscion de la senceco de la monda proceso, kiu kreatis de Dio kaj kiu pasas laux Dia Volo al celo destinita de Dio kaj finigxos iam en Nova Dia Regno.

La science pensanta homo konas kaj spertas la konscion de la senceco de la monda vivoproceso el la superrigardo super la ricxa evoluo de cxiu vivo.

Ambaux scias ke la homo vivas meze de tiu granda mondoproceso, unu laux Dia Volo, la alia laux la neceseco de la vivo. Ambaux scias, ke ili estas cxeneroj en la granda cxeno de la vivo kaj devas konservi, kreskigi kaj plu-doni kion ili ricevis kaj kio ili estas. Tio signifas ke ili devas plenumi tiun taskon donitan laux unu de Dio, laux la alia de la neceseco de la VIVO.

Ambaux rigardmanieroj estas esence identaj. Ili aperas kvazaux en paraleleco, unue en la granda Duobla Ordono de Jesuo kaj poste en la vivomaksimo de la Nova Realismo kaj estas la bazo de la nova etiko.

La Nova Realismo

Mi resumas en mia libro la esencajn ideojn de la Nova Realismo en 47 tezoj. Pli kurte ni povas diri:

La Nova Realismo estas mondkoncepto super cxiuj aliaj mondkonceptoj kaj religioj, cxar gxi ne rifuzas iun, escepte se gxi estas vivodetrua. Kontrauxe gxi inkludas cxiujn, cxar gxi rigardas ilin historie kreskintaj rigardformoj de tio, kion ni konis kaj spertis gxis nun nur neperfekte.

Tial la Nova Realismo estas ankaux mondkoncepto por cxiuj homoj, cxar gxi ne postulas de iu la rezignon je lia gxisnuna mondkoncepto aux religio. Cxiu tia ja estas gxusta en gxia historie kondicxita senco. Diferencaj estas nur la nocioj, la moroj kaj la kutimoj de cxiu religio kaj mondkoncepto.

La Nova Realismo jesas rilate la evoluon de la homa socio la realigon de la demokratio, de la socia justeco, de la konservado de la naturo, de plej bona edukado kaj klerigo de cxiuj homoj, de la favorigo de scienco kaj arto, de la certigo de la Homaj Rajtoj kaj Devoj, de la internacia certigo de la paco.

La Nova Realismo estas konservativa, cxar gxi volas konservi la konservindajxon.

La Nova Realismo estas progresema, cxar gxi volas realigi la necesan novon.

La vivomaksimo de la Nova Realismo tekstas laux tezo 46:

Agu tiel, ke la celdirekto de via volo

estas cxiam en harmonio kun la konservado

kaj suprenevoluo de la vivo!

Tiu vivomaksimo estas identa kun la granda Duobla Ordono de Jesuo, kiel nomitas Jesuo Kristo dumvive:

Vi devas ami Dion el via tuta koro,

el via tuta animo, el via tuta menso kaj

vi devas ami vian proksimulon kiel vin mem!

Cxar Dio estas VIVO, kaj VIVO estas laux Majstro Eckhart egala al la Esenco de Dio. Via proksimulo estas kiel vi parto de la granda vivo, kiun ni devas konservi, kreskigi kaj levi sur pli altan sxtupon.

Fine la Nova Realismo estas alvoko al la racio, kiu konas, jugxas kaj agas, sed ankaux alvoko al la animo, al la koro de la homo, kiu sentas kaj partoprenas je cxio, kio okazas.

Sen Nova Realismo la gvidantoj kaj responsuloj inter la homaro ne kapablos regi tiel, ke la malbonoj malpliigxas kaj militoj cxesas.

Per Nova Realismo ili kapablos trovi konfliktevitajn solvojn por cxiuj problemoj kaj kapablos realigi bonfarton, sanan naturon kaj pacon.

Nia celo: pli alta sxtupo de nia vivo!