Invito de Hongkong

La tuta mondo atentas la evoluon de Hongkong, precipe post gxia reveno al la patrolando Cxinio. Estas klare videble, ke la Esperanto-movado en Hongkong pli vigligxas ?la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK) venos al Hongkong en la jaro 2000. Tio estos la dua Azia IJK. La Hongkong-a Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA) memstarigxis el la Hongkong-a Esperanto-Asocio (HKEA) en 1998 kaj tuj post tio gxi montris multflankan agemon. Dank' al la energia laboro de Bill Mak, prezidanto de HKJEA kaj prezidanto de LKK de IJK 2000, mi povas prezenti al vi jenajn enhavoricxajn raportojn, kiuj helpos vin informigxi pri la E-movado en Hongkong kaj preparado por IJK 2000.

Yu Tao

"PERLO DE LA ORIENTO"

Hongkong estas konata kiel "Perlo de la Oriento", komerca centro kaj renkontigxejo de la Okcidento kaj Oriento. La unuaj esperantistoj de Hongkong venis al la cxeftero de Cxinio en la 30-aj jaroj dum la milito kontraux la japana invado. Tiam funkciis la Hongkong-a Esperanto-Asocio kaj eldonigxis la bulteno "Tagigxo". Dum la 80-aj jaroj, intereso de la publiko pri Esperanto revenis al Hongkong. Esperanto estis instruata en kelkaj lernejoj kaj diversaj kursoj. En 1994 fondigxis la Hongkong-a Esperanto-Asocio. Estas interese, ke gxiaj membroj estas ne nur Hongkong-anoj, sed ankaux samideanoj el Bulgario, Germanio, Usono kaj Japanio. Tio iasence spegulas la internaciecon de la metropolo en la Oriento. Post la reveno de Hongkong al Cxinio en 1997, HKEA ekhavis pli multajn kunlaborojn kun la Cxina Esperanto-Ligo kaj ofte partoprenis diversajn E-renkontigxojn. La Junulara Sekcio de HKEA regule okazigis semajnfinajn tendumojn, kursojn, konversaciajn rondojn ktp. En junio de 1998, la Junulara Sekcio farigxis Hongkong-a Junulara Esperanto-Asocio, memstara asocio agnoskita de la Registaro de la Speciala Administra Regiono (SAR) Hongkong. Kun Bill Mak kiel prezidanto, HKJEA multflanke aktivas por Esperanto, kaj ilia invito de IJK 2000 montras novan progreson de la junulara movado en Azio.

POR IJK 2000

En decembro de 1998, HKJEA ricevis rajtigon de TEJO gastigi la 56-an IJK dum la somero de la jaro 2000. Tio levis novan atenton pri Esperanto en la komerca kaj financa centro. En februaro de 1999, en grandaj Hongkong-aj jxurnaloj Ming Pao kaj Da Kung Pao aperis duonpagxa artikolo pri Esperanto. Da Kung Pao, kun multe da legantoj en Cxinio, pozitive raportas pri nia lingvo, retrorigardas gxian disvolvigxon en Cxinio kaj gxian kontribuon al intersxangxo de diversaj kulturoj kaj mencias famajn cxinajn verkistojn Lusin, Bakin kaj Bing Xin, kiuj mem estis aux estas esperantistoj aux simpatiantoj de nia lingvo. Ming Pao, unu el la plej gravaj jxurnaloj en Hongkong, raportas pri funkciado de HKJEA kaj gxia prepara laboro por IJK 2000. La raporto ankaux altiris dekojn da interesatoj al la Esperanto-ekspozicio.

EKSPOZICII ESPERANTONLa ekspozicio estis organizita de membroj de HKJEA ?Bill Mak (prezidanto), Jeffrey Li, Grace Lau, Mandy Chan, Karen Woo kaj Kelly Lau. En la Hongkong-a Politeknika Universitato ili starigis 12 panelojn, kiuj diskonigas diversajn aspektojn de Esperanto cxefe al junuloj kaj universitataj studentoj. Estis centoj da studentoj, kiuj trarigardis la ekspozicion en semajno. Rimarkindas ankaux, ke iuj venis de malproksimaj lokoj al la ekspozicio pro intereso pri Esperanto. Iu 63-jarulino diris: "Vidu mian hararon tute blankan. Mi jam auxdis pri Esperanto kaj lernis gxin, kiam mi estis juna."

Hazarde alvenis ankaux profesoro Zhou Liuxi (Licius) el la Pekina Normala Universitato. Li estas unu el la fondintoj de la Kantona Esperanto-Asocio kaj en sia universitato en Pekino li gvidis multajn E-kursojn, kiuj kulturis amason da junaj esperantistoj. En la 4-a numero de EPCx 1998, nia raportistino Xiang Hong priskribis liajn "romantikecon kaj praktikecon". Li vizitis la Hongkong-an Universitaton kiel vizitanta profesoro kaj kaptis la sxancon multe kontribui al la ekspozicio per abundo da materialoj pri la antauxmilita E-movado en Hongkong.

HKJEA ankaux produktas belan kolorricxan flugfolion pri Esperanto, kiu konigas al la parolantojn de la cxina lingvo pri "la lingvo, kiu povas helpi vian vojagxon tra la tuta mondo".

CxIUJ ESTAS INVITATAJ

La 56-a IJK okazos en julio de 2000 en la Vukajsa Junulara Vilagxo, kiu estas unu el la plej grandaj junularaj kampadejoj sia-specaj en Hongkong. Pro la agrabla geografia situo de Hongkong, partoprenontoj de IJK 2000 povos kapti la sxancon viziti multajn belajn urbojn, ekz. Makao, Shenzhen, Guilin, Sxanhajo kaj Pekino. Cxiuj estas invitataj, ne perdu la sxancon por gxui la orientan kulturon.

La cxefa temo de IJK 2000 rilatos al tutglobigxa kulturo, kiu estas unu el la plej elstaraj tendencoj de nia mondo en la lastaj jardekoj. Do, Hongkong estas gxuste tauxga loko por diskuti pri tia temo ?gxi estas urbo kun diversaj kulturoj, urbo kun viglaj ekonomio kaj financo, urbo fronte al la plej granda oceano Pacifiko, urbo de Cxinio, lando kun 5000-jaraj historio kaj kulturo?Nun fruktodone laboras la Loka Kongresa Komitato. Multaj junaj esperantistoj deziras labori kiel volontuloj por la kongreso. Proponojn kaj demandojn bonvolu direkti al la Hongkong-a Esperantujo:

Hongkong-a Junulara Esperanto-Asocio

P.O. Box 92153, T.S.T. Post Office, Hongkong

Hejmpagxo: <http://www.esperanto.org/hkjea>

Ret-posxto: <honkongo@esperanto.nu>

<hkjea@hotmail.com>

Al Bill Mak, prezidanto de HKJEA kaj LKK de IJK 2000:

<bill_mak@cathaypacific.com>