CxINIO

* Organizite de la Huangshi-a Esperanto-Asocio de Hubei-provinco, la esplora teamo "Piediri tra la nova euxrazia ponto" kun 7 membroj ekiris de la orienta fino de la ponto en la 1-a de januaro 1999. La 1-an de aprilo ili atingis Lanzhou de Gansu-provinco. Meze de julio ili eliros el Cxinio tra Alataw-pasejo en Xinjiang kaj atingos en auxgusto de 2000 Roterdamon, Nederlando. En- kaj eksterlandaj amaskomunikiloj donas grandan atenton al la aktivado. (Wei Guangliang)

CxEHxIO

* Internacia Klubo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj en Pardubice elkore invitas vin al Internacia Renkontigxo arangxota antaux SAT-kongreso de la 21-a gxis la 24-a de julio 1999 en Pardubice. Internacia Klubo de AEH, Na Okrouhliku 953/21, 530 03 Pardubice, Cxehxio. (Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj)

FRANCIO

* Internacia Esperanto-Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio, de la 17-a gxis la 23-a de julio. Temo estas "Mono kaj Civilizo". Eblas aligxi cxe: <http://osiek.org/iek/metz99.html>. (Bruno Masala, Ret-info)

LUKSEMBURGIO

* La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), tutmonda organizo defendanta la rajtojn de la etnaj malplimultoj kaj tiucele uzanta Esperanton, diskutos dum la Universala Kongreso en Berlino Deklaracion, kiu ilustros la teoriajn fundamentojn de etnismo, insistante cxefe pri la lingva kaj kultura dimensio de la homaj rajtoj, kaj alvokos cxiujn al kunlaboro. Por pliaj informoj skribu al: Daniele Vitali, 15 a rue de Hesperange, L-1731 Luksemburgio; rete: ikel@bigfoot.com

NEDERLANDO

* Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la cxi-jara Humaneca Premio de Hilton. La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda humaneca premio en la mondo, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por "honori volontulan, karitatan aux ne-registaran organizajxon, kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero. (UEA, Ret-info)

POLLANDO

* Cxi-jare ni festos la 140-an naskigx-datrevenon de Doktoro Esperanto kaj ni deziras festi ankaux la 40-an datrevenon de funkciado de nia Zamenhof-lernejo. Bedauxrinde, nia direkcio kaj estraro de bjalistoka komunumo decidis likvidi nian publikan lernejon kaj transdoni nian sidejon al privata, romkatolika lernejo. Ni petas cxiujn geesperantistojn pri helpo kaj perado cxe cxiuj bjalistokaj sxtataj, lokaj urbaj kaj vojevodiaj auxtoritatoj, por ke la lernejo je la nomo Zamenhof ne malaperu el bjalistoka lerneja mapo. Se vi deziras helpi al ni, bonvolu sendi retleteron al: Urbestraro de Bjalistoko s-ro Ryszard Tur: <city@cksr.ac.bialystok.pl>, <bpm@city.bialystok.pl>, kaj por ke ni sciu pri viaj leteroj al: <spnr23@polbox.com>; aux perposxte al: S-ino Nina Pietuchowska, str. Piastovska 13/7, PL-15-207 Bialystok, Polio. (Ret-info)

UKRAINIO

* Arta festivalo EoLA okazis 05-09.03 1999 en Kievo. Gxin partoprenis pli ol 100 homoj el pli ol 20 urboj de minimume 7 landoj (Ukrainio, Pollando, Rusio, Francio, Nederlando, Germanio kaj Belgio). Gxi havas karakteron de multaj infanoj (cx. triono de cxiuj gepartoprenantoj) el Ukrainio kaj Pollando. (Ret-info)

USONO

* 47-a Landa Kongreso de ELNA okazos en Sankta-Luiso inter la 24-a kaj 26-a de julio 1999. Vidu <http://www.geocities.com/1999 kongreso. html> por pliaj detaloj. (Ret-info)

* Ekzistas Esperanto-"Klubo" cxe <http://clubs.yahoo.com/clubs/esperanto>. Per gxi oni povas afisxi mesagxojn, babili, anonci pagxojn. (Ret-info)