En tagoj kun japanaj esperantistoj (V)

de WANG HANPING

DE FUKUSxIMA AL SxIZUOKA

Antauxtagmeze de la 21-a de oktobro mi forlasis Sendai kaj veturis al Fukusxima, alia urbo en la nordorienta parto de Japanio. S-ino Yazaki Yoko, prezidanto de la Fukusxima E-klubo, kondukis min de la stacidomo rekte al la Centra Publika Domo de Fukusxima, por ke mi faru prelegon pri Cxinio. Posttagmeze, mi ekskursis kune kun lokaj esperantistoj en antauxurbo de Fukusxima.

Por veturi de Fukusxima al Sxizuoka, mi devis sxangxi trajnon en Tokio. Dank' al la helpo de s-ino Yazaki Yoko kaj s-ro Mochizuki Masahiro, mi ne perdigxis en trafika labirinto de Tokio. La trajno ruligxis al Sxizuoka. En loko nemalproksima sub la hela auxtuna cxielo cxarmis Fujxi-monto, kies pinton jam kovris blanka negxo.

Mi konatigxis kun s-ro Mochizuki dum mia vojagxo en Japanio. Kvankam novaj amikoj, ni sentis nin intimaj en E-aktivadoj. Lia E-mentoro estis s-ro Tokuda Rokuro, fama japana E-movadano. Lin cxiam sekvante, s-ro Mochizuki aktive disvastigis Esperanton kaj akcelis la amikan intersxangxon inter japanaj kaj cxinaj esperantistoj. Por ke mia vizito estu fruktodona, li bone arangxis la aktivadojn kun temoj pri intersxangxo de ideograma kulturo. Li nomis min "la gasto el lando de ideogramo".

Atinginte Sxizuoka, mi sekvis s-rojn Mochizuki Masahiro kaj Ikegaya Haruo al la Sxizuoka Kultura kaj Eduka Centro por renkontigxi kun iliaj kolegoj en la eduka rondo. Vespere mi partoprenis la lernadon en ilia E-klubo. Estas neforgesebla por mi la renkontigxo kun kvinklasaj lernantoj de elementaj lernejoj en Hatori kaj Andou antauxtagmeze de la sekvanta tago. La lernantoj gaje akceptis min per salutvortoj kaj desegnoj sur nigra tabulo kaj min bombardis per demandoj en ne tiom flua Esperanto. Ili multe interesigxis pri japanaj kaj cxinaj ideogramoj en sama formo, sed kun malsamaj signifoj. Cxe adiauxo la geknaboj manpremis min, kaj mi deziris al ili grandan sukceson en lernado.

Antauxvespere de mia forlaso de Sxizuoka, s-ro Mochizuki donis vesperan bankedon en cxina restoracio por min adiauxi. Gxin cxeestis ne nur esperantistoj, sed ankaux ne-esperantistoj, kiuj klopodis por amika intersxangxo inter Japanio kaj Cxinio.

Mi ege gxojis pri la renkontigxo kun japanaj amikoj cxe la 20-jarigxo de "Paca kaj Amikeca Traktato inter Cxinio kaj Japanio".

DUM SEP TAGOJ EN AICHI

Mi komencis mian vojagxon en Japanio ekde Nagoja, cxefurbo de Aichi. Fine, mi revenis tien por pasigi la lastan semajnon de mia vojagxo gaja kaj signifoplena.

S-ro Suzuki Josxihiko, kiu lernis Esperanton antaux 20 jaroj en universitato, laboras en Nagoja kaj logxas en Okazaki, kiun mi atingis semajnfine. S-ro Suzuki akompanis min viziti la urbon kaj poste veturigis min al sia hejmloko. Tio estas bela montvilagxo. Ni promenis en arbaro kaj sur kampoj de lia familio, gxuante odoron de japana kamparo. Tiutage ankaux liaj gefratoj revenis el aliaj lokoj por rekunigxi kun la gepatroj. En la sekvanta tago, s-ro Suzuki kondukis min al Koranhi najbare de Toyota por gxui acerajn foliojn. Posttagmeze mi kaj lia tuta familio vizitis ekspozicion de artajxoj faritaj de element- kaj mezlernejanoj, kiu okazas cxiujare en la Arta Muzeo de Tutmondaj Geknaboj en Okazaki. Pli ol 30 mil artajxoj plenigis la gxardenon. Ni tuj trovis la verkon de la filo de s-ro Suzuki "Knabinoj ludantaj violoncxelon", sed ni ne sukcesis trovi tiun de lia filino.

Mi venis de Okazaki al Toyohashi, kie sidas parto de Aichi-universitato. Akompanate de s-ro Nakayama Kinjxi, mi vizitis la ekspozicion pri la historio de la universitato, gxiajn bibliotekon kaj renoman redakcion de la Vortaro Japana-Cxina. S-ro Nakayama bone scias la cxinan lingvon. Antauxe, kiam li laboris en la biblioteko de la parto de la universitato en Toyohashi, li multe kontaktigxis kun Jxelezo kaj aliaj veteranaj cxinaj esperantistoj. Kelkajn jarojn antauxe li eklaboris en la departemento por alilandaj studentoj en la parto de la universitato en Nagoja. Tie funkcias la cxinlingva fakultato, ununura en la universitatoj de Japanio. S-ro Nakayama devis iri al sia laboro, do mi sola cxirkauxrigardis la universitaton kaj kune kun kelkaj cxinaj studentoj lernis en kurso, spertante denove universitatan vivon.

Kiam mi revenis en Nagoja, s-ro Nagase Yoshikatsu kondukis min al la fakultato de lingvoj kaj kulturoj de Nagoja-universitato por viziti s-ron Folkmar Koller, kiu instruas tie la germanan lingvon kaj Esperanton. Poste, ni kune vizitis la dekanon de la fakultato. Dank' al lia subteno oni funkciigis E-kurson. Kun granda intereso mi rigardis la monumenton de Yu Dafu, fama moderna verkisto de Cxinio, nove starigitan en la universitato, kie li iam lernis.

S-ro Takenaka Gxisuke estis multjara peranto de "El Popola Cxinio". Kiam mi kaj s-ro Nagase atingis lian hejmon, jam vesperigxis, tamen cxe lia pordo ankoraux brilis la elpendajxo kun la vortoj "Takenaka E-Biblioteko". Tuj post kiam ni sidigxis, s-ro Takenaka montris al ni sian foto-albumon, en kiu estas fotoj faritaj dum lia vizito al la redakcio de "El Popola Cxinio" kune kun s-roj Nagase kaj Mochizuki en gxia jubilea jaro 1985, kiam li estis 81-jara. Komence de la 20-aj jaroj s-ro Takenaka eklernis Esperanton. Emeritigxinte en la 60-aj jaroj, li eklaboris kiel peranto de "El Popola Cxinio". Dum tiuj pli ol 30 jaroj li faris grandan kontribuon al la distribuado de "El Popola Cxinio" en Japanio. Sur liaj librobretoj trovigxas kompleto da binditaj revuoj de "El Popola Cxinio", granda kvanto da Esperantaj libroj eldonitaj de Cxinio kaj nemalmultaj valoraj Esperantaj libroj eldonitaj en frua tempo. Ekde 1997 li ne plu laboras kiel peranto de "El Popola Cxinio" pro sia granda agxo, tamen lia kontribuo al Esperanta afero estas gravurita cxiam en la memoro de cxinaj kaj japanaj esperantistoj. Ni sincere deziras al li sanon kaj longan vivon.

Mia E-vojagxo en Japanio dum unu monato lasis al mi multajn belajn rememorojn. Tion mi sxuldas al s-ro Nagase Yoshikatsu kaj multaj aliaj japanaj esperantistoj, kiuj donis al mi grandajn helpojn kaj prizorgojn. Estas ili, kiuj donis al mi sxancon multe koni Japanion kaj la japanan E-movadon. Menciindas, ke s-ino Morita Yoko, kiu afable invitis min al Japanio, speciale venis de sia logxejo en Yatugatake por min adiauxi. Tio ege kortusxis min. Kvankam nia kunestado estis mallonga, tamen la afableco kaj amikeco de japanaj esperantistoj restos cxiam en mia memoro.