Esperantistoj privokas pacon

EN la pasintaj tagoj, el raportoj de cxinaj jxurnaloj kaj televidaj programoj ni informigxis pri la terura situacio en Jugoslavio. Estas ricevitaj ankaux multaj cxi-rilataj mesagxoj de esperantistoj el diversaj partoj de la mondo. Cxiuj cxinaj esperantistoj indignas kontraux la barbara bombado de NATO, kiu mortigis senkulpajn homojn kaj ruinigis civilajn konstruajxojn.

La bombado al la cxina ambasadorejo en Jugoslavio ege sxokis kaj kolerigis la cxinajn esperantistojn, kiuj okazigis diversajn kunvenojn por esprimi sian deziron pri paco. Usona samideano Kent Jones sendis al ni retmesagxon, kiu tekstas:

"Mi hontas ke mia Usono decidis denove esti internacia gangstero. Jam agis tiel en Sudano, Afganio, Libio, Irako, Grenado, Panamo. La nura lando kiu iam eksplodigis atombombon sur urboj. Mi esprimis tion al prezidento Clinton antaux lia bombado de via ambasadejo. Mi tre bedauxras la aferon."

S-ro Kep Enderby, prezidanto de UEA, verkis jenan artikolon:

La tuta internacia esperantistaro estas konsternegita kaj hororigita de kio okazas en la Balkanaj landoj.

Krom la kruela mortigado de tiom da senkulpaj homoj, kaj la detruo de hejmoj kaj posedajxoj, aparta kaj pli specifa perdo estas perdo de la vero, alia trafita viktimo. Ree memevidentigxas ke tiuj kiuj kulpas en tiaj aferoj, cxiam provas influi, flamigeble, aliajn mensoge, tro ofte sukcese.

Krom la hororo, kaj nia konsternigxo, kiujn do ni devus kulpigi? Kion dirus Zamenhof se li ankoraux vivus?

Sendube, ne la ordinarajn popolojn. Ili estas viktimoj, ofte iloj ankaux, sed cxiam viktimoj. Pli bona demando estus, kiu avantagxas sekve la kreon de tia situacio? Ecx respondo al tia demando ofte ne suficxas doni la tutan veron. Profesiaj generaloj posedante ultre modernajn armilojn volonte kontribuas, lude, prov-uzante tiajn armilojn. Ankaux ili kulpas ecx pli grave kiam ili havas la proksimajn orelojn de la politikistoj.

Cxu ambiciaj politikistoj rolas ekspluatante religiajn kaj malnovajn historiajn plendojn? Cxu homoj tiaj povas esti tiom fiaj? Jes, ja, kiam ili akceptas siajn proprajn mem kreitajn antauxjugxojn, tiam ili ja kulpas pleje, kaj klare meritas ricevi niajn plejfortajn kondamnojn, cxar ili havas la potencon. Estas ili kiuj respondecas.

Estas ili kiuj preterpasis la Sekurecan Konsilion de la Unuigxintaj Nacioj, la nun paralizita cxefa internacia instanco donite la rolon preventi tiajn katastrofojn. Ne decas en Esperanta jxurnalo mencii registarajn nomojn. Cxu rememorigo de la Ligo de Nacioj. Tamen, vere senlegxa skandalo.

Kio atendos nin?

Nepre, politika malstabileco en tiu parto de la mondo; longtempe rikolto de amara kaj longdauxra memoro pri la maljustecoj kiuj okazis; malameco kaj vengxo atendos multajn, ecx nin kiuj ne estas envolvataj; terorismo, tia kia minace dauxros tra multaj generacioj. Niaj nepoj kaj nepinoj pagos por tio, kion niaj regantoj okazigas al ni en la Balkana Duoninsulo.

Cxu tia analizo suficxas. Certe ne!

Ni devas klopodi kompreni pli bone, juste, kio okazis, kaj plej bone ripari la terurajxojn jam okazintajn.

Ni cxiuj pledu kaj aktivigxu celante al tiu kiu havas la potencon, lauxte kaj cxiam pli lauxte dirante al ili: cxesigu la mortigadon, donu sxancon al paco! Vivu la paco! Uzu la Organizon de Unuigxintaj Nacioj!