Oni memoros iliajn nomojn

de PANG BIAN

EN malnovtipa korto en norda Cxinio cx. 80-jara maljunulino cxiutage pregxis kun kunmetitaj manoj en la direkto al Jugoslavio. En 1998 sxia nepino Zhu Ying kaj ties novedzo Xu Xinghu estis sendotaj al Beogrado kiel raportistoj. Cxe la adiauxo sxi diris al la maljunulino: "Anjo, vivu sane. Post nia reveno ni naskos por vi pranepon." La maljunulino sencxese balancis la kapon: "Mi atendas tiun tagon."

Sed sxia atendo rompigxis. Venis al sxi malgxojiga informo pri ilia viktimigxo. Ili mortis en dormo pro bombardo de misilo. Samtempe mortis ankaux Shao Yunhuan, 48-jara raportistino de Xinhua-novajxagentejo.

Unu tagon antaux la Patrina Tago, la patrino de Zhu Ying informigxis pri tio. Sxi diris ripetade: "Kial tio povas okazi?" En ordinara kamparana domo en suda Cxinio la 69-jara patrino de Xu Xinghu korsxire ploradis vokante lian nomon. Ploroj auxdigxis ankaux el la domo de emerita laboristo en la urbo Jiamusi, nordorienta Cxinio. La maljunaj gepatroj de Shao Yunhuan svenis kaj rekonsciigxinte kriis kun larmoj: "Usono, NATO, redonu al ni la filinon!"

"Hodiaux estas la Patrina Tago, sed hieraux mi perdis la patrinon..." plorsingultis Cao Lei, 19-jara filo de Shao Yunhuan. En la pasinta auxtuno li ekstudis en Beogrado. Lia patro estas diplomato de la cxina ambasadorejo en Jugoslavio. Ankaux lia patrino venis tien kiel raportistino antaux du monatoj. Pro la milito li kunestis kun la gepatroj nur dekkelkajn tagojn en Beogrado kaj foriris al Rumanio kune kun aliaj studentoj. Informigxinte frumatene de la 8-a de majo pri la bombado de NATO al la cxina ambasadorejo en Jugoslavio kaj viktimigxo de la patrino, li ne povis deteni sin de larmoj... Tiutage ankaux lia patro estis grave vundita, ke li perdis la vidadon.

En 1971 Shao Yunhuan estis akceptita en la Pekinan Fremdlingvan Instituton por studi la serban lingvon. Post kiam sxi venis al Jugoslavio kiel jxurnalistino, sxi skribis multajn gxustatempajn kaj objektivajn raportajxojn pri la milita situacio malgraux dangxero de la milito. En sia lasta tago sxi faris intervjuon en logxkvartalo je 230 km for de Beogrado.

Ankaux Xu Xinghu studis la serban lingvon. Post diplomigxo el altlernejo en 1990, tiu modesta kamparana filo eklaboris kiel redaktoro en la internacia fako de la redakcio de Guangming Ribao (Jxurnalo Lumo). Li estis diligenta kaj simpatia. Post kiam NATO komencis bombi Jugoslavion, li ofte estis unu el la fremdlandaj raportistoj, kiuj plej frue atingis bombitajn lokojn. Lia amata kaj bela edzino Zhu Ying 27-jara estis serena kaj vigla, kaj la cxina ambasado rigardis sxin kiel sian fratineton. En sia milita taglibro "Spertado de Milito" Xu Xinghu skribis, ke li kaj lia edzino persistos gxis la fino de la milito. Kiam strecxigxis la situacio, li admonis sxin, ke sxi foriru, sed sxi diris: "Mi restu cxiam kun vi." En la malfacila situacio li ricevis sxian gxustatempan helpon. Li skribis: "Krom lavi vestojn kaj prepari mangxon, sxi ankaux retsendas miajn raportajxojn; kelkfoje sxi veturigas min per auxtomobilo, ke mi povu iom ripozi; sxi fotografas kaj prizorgas pri rivelado kaj komputera balaado. Misilo ne trafas nin, tial ni ne timas... Nur kiam eksonas alarmo kontraux aeratako, sxi maltrankviligxas pro mi, intervjuanta ekstere..."

La 10-an de majo la tri viktimoj kusxis inter fresxaj floroj en la pregxejo de la nova tombejo de Beogrado. Tio estis tago de adiauxo al ili. Cxe la enirejo de la pregxejo du serbaj maljunulinoj bruligis kandelojn. La patro de Zhu Ying en korsxira doloro karesis la vizagxon de sia filino kaj diris plorante: "Mia filino, mi akompanos vin hejmen!"

Ascedante la aviadilon reflugantan al Cxinio, li forte brakumis la cindrournojn de siaj filino kaj bofilo kaj vokadis iliajn nomojn laux la postulo de sia edzino, por ke iliaj spiritoj ne perdu la vojon dum la hejmeniro.

Ili revenis hejmen. Oni duonhisis la kvin-stelan rugxan flagon por fenebro. La cxina prezidanto venis al la memorsalono por diri al ili funebran saluton. Sennombraj logxantoj venis al la loko, preterpasota de la funebra veturilo, por bonvenigi ilin. Oni cxiam memoros iliajn nomojn Shao Yunhuan, Xu Xinghu kaj Zhu Ying.